Aŭgusto de 2009
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2022 tagoj |
1-a de aŭgustoRedakti
6-a de aŭgustoRedakti
- Okazis la paco-memoriga ceremonio por viktimoj pro atombombado de Hiroŝimo. La ceremonion, partoprenis delegitoj el 59 landoj.
9-a de aŭgustoRedakti
- Malfermiĝis internacia konferenco de la Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento (NAFTA) en la meksika urbo Guadalajara. Ĝin ĉeestas la kanada ĉefministro Stephen Harper, la meksika prezidanto Felipe Calderon kaj la usona prezidanto Barack Obama.
13-a de aŭgustoRedakti
- La Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj esprimis sian "gravan maltrankvilon" pro la nova kondamno de la politika kontraŭulino Aung San Suu Kyi en Birmo.
16-a de aŭgustoRedakti
- Clotilde Reiss, 24-jara franca studentino, enkarcerigita en Irano pro akuzo pri partoprenado en manifestacioj la 15-an kaj 17-an de junio en Esfahano, kaj redaktado de raporto pri tiuj, estis trapasigita el malliberejo Evin en la francan ambasadejon en Teherano.
17-a de aŭgustoRedakti
- Rezulte de la akcidento en la Sajana-Ŝuŝenska hidroelektrocentralo (Ĥakasio, Rusio) pereis 13 kaj malaperis pli ol 60 homoj. Tri blokoj de la plej granda rusia elektrocentralo estis plene detruitaj, por ties restarigo necesos almenaŭ 4 jaroj.
18-a de aŭgustoRedakti
- Mortis Kim Dae-Jung, la 15-a Prezidanto de Sud-Koreio.
24-a de aŭgustoRedakti
- Kvanto de pereintoj rezulte de la akcidento en la Sajana-Ŝuŝenska hidroelektrocentralo (Rusio) kreskis ĝis 69 homoj.
25-a de aŭgustoRedakti
- Sud-Korea KARI lanĉis raketon "KSLV" kun satelito ĉe Naro-Kosmocentro. La satelito malsukcesis ĵetiĝi en la planitan orbiton.
27-a de aŭgustoRedakti
- Forpasis fama soveta, rusa verkisto Sergej Miĥalkov, aŭtoro de la himnoj de Sovetunio kaj de Rusio. Li havis 96 jarojn.
28-a de aŭgustoRedakti
- La stangoaltsaltistino Jelena Isinbajeva saltas en Zuriko en Letzigrund super 5,06 metroj, kio estas nova mondrekordo.
30-a de aŭgustoRedakti
- En Japanio, okazis elekto por deputitoj. DP akiris 308 sidlokojn, kiuj estas pli ol duono de tutaj sidlokoj. Nuna registara partio LDP perdis pozicion de la unua partio de la ĉambro. Nokte Aso Taro, la estro de LDP deklaris ke li eksiĝos. (Yomiuri Shimbun Arkivigite je 2009-09-02 per la retarkivo Wayback Machine)