Asocio de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Disvolvigo de la Naciaj Bibliotekoj de Iberameriko

(Alidirektita el ABINIA)

La Asocio de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Disvolvigo de la Naciaj Bibliotekoj de Iberameriko (hispane Asociación de Estados Iberoamericanos para el Desarrollo de las Bibliotecas Nacionales de Iberoamérica, akronime ABINIA) estas la asocio de naciaj bibliotekoj de Iberameriko. Fondita en Meksiko la 14-a de decembro de 1989 kiel Asocio de Naciaj Bibliotekoj de Iberameriko (Asociación de Bibliotecas Nacionales de Iberoamérica), ŝanĝis al sia aktuala nomo en 1999, kaj pluhavis siajn originajn siglojn. La oficialaj lingvoj de la ABINIA estas la hispana kaj la portugala.

Asocio de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Disvolvigo de la Naciaj Bibliotekoj de Iberameriko
biblioteka asocio
Agareo

nacia biblioteko

vdr

La membroj estas la naciaj bibliotekoj de Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Kubo, Ĉilio, Ekvadoro, Salvadoro, Hispanio, Gvatemalo, , Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Portugalio, Puerto-Riko, Domingo, Urugvajo kaj Venezuelo.

Eksteraj ligiloj redakti