Adamo TADOLINI (21a de Decembro 1788 – 16a de Februaro 1863) estis itala skulptisto. El familio de skulptistoj, li studis en Romo kun la novklasikisma skulptisto Antonio Canova kaj tiele li estis ligita al li laŭ la stilo. Li laboris kun tiu ĝis 1822 kiam Canova helpis lin starigi propran studion ĉe Via Del Babuino 150 en Romo kiu ankoraŭ ekzistas kiel la Muzeo Canova-Tadolini por liaj verkoj kaj por tiuj de lia familio, do granda gamo da verkoj.

Adamo Tadolini
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1788 (1788-12-21)
en Bolonjo
Morto 16-an de februaro 1868 (1868-02-16) (79-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Familio
Edz(in)o Serafina Passamonti
Infano Scipione Tadolini
Okupo
Okupo skulptisto
Verkoj equestrian statue of Simón Bolívar
vdr
Statuo de Sankta Paŭlo en la Placo Sankta Petro de Vatikano, Romo.
Statuo de Bolivar en la Plaza Bolívar de Karakaso, Venezuelo.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Venuso kaj Kupido (1816)
  • Busto de Clotilde Tambroni sur ŝia tombo en Certosa di Bologna (1818)
  • Marmora statuo de Ganimedo kaj la Aglo en Chatsworth House (1823)
  • Marmora memormonumento al Monsignor Alessandro Buttaoni en la preĝejo de la Sankta Kruco kaj Bonaventura dei Lucchesi en Romo (1826)
  • La "Bakĥanta Ĉambro" en la Galleria Borghese
  • La Rabado de Ganimedo en la Muzeo Ermitejo de Sankt-Peterburgo
  • Marmora kopio de la statuo fare de Canova de Pauline Borghese (Bonaparte).
  • Statuo de Sankta Marino en la Baziliko de San-Marino (1830)
  • Marmora statuo de Sankta Paŭlo en la Placo Sankta Petro de Vatikano (1838) (probable la plej publika el liaj verkoj)
  • Marmora monumento al Palmira Pulieri Petracchi kaj Enrico Pulieri en la preĝejo Santissime Stimmate di San Francesco en Romo (1844)
  • Statuo de la reĝo Davido en la placo Piazza Mignanelli en Romo
  • Statuo de Roberto Bellarmino en la preĝejo de Jesuo, Romo
  • Statuo de Sankta Francisko el Sales en la Baziliko Sankta Petro, en Vatikano, Romo (1849) (komisiita de la reĝo Carlo Alberto)
  • Bronza surĉevala statuo de Simón Bolívar, liberigisto, en la Plaza Bolívar, Lima, Peruo (1850-aj jaroj), kaj la kopio en la Plaza Bolívar de Karakaso, Venezuelo
  • Busto de la kardinalo Alessandro Lante Montefeltro della Rovere en la katedralo de Bolonjo (1858)

Referencoj redakti

  • Biography of Adamo Tadolini (1788–1868), Balbi, Rome 1900.