Addison Emery Verrill

usona zoologo

Addison Emery VERRILL (1983, Majno1926, Kalifornio) estis usona zoologo. Li estis studento de Louis Agassiz en la Universitato Harvard ĝis 1862, la jaro kiam li finis siajn universitatajn studojn. Li tiam akceptis laboron kiel la unuan Profesoron de la Universitato Yale pri zoologio, kaj instruis tie de 1864 ĝis 1907. Li estis membro de la Konektikuto Akademio de Arto kaj Sciencoj.

Addison Emery Verrill
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1839 (1839-02-09)
en Greenwood
Morto 10-an de decembro 1926 (1926-12-10) (87-jaraĝa)
en Santa Barbara
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
Subskribo Addison Emery Verrill
Okupo
Okupo zoologo • malakologo • geologo
vdr

Inter 1868-70 li estis instruisto pri kompara anatomio kaj entomologio en la Universitato de Viskonsino. De 1860 Verrill esploris la senvertebrulajn animalojn de la marbordo, kun speciala atenton al la koraloj, anelidoj, eĥinodermoj, kaj moluskojn, kaj iĝis la ĉefa spertulo pri iuj bestoj de la Norda Atlantiko.

Lia informo pri The Invertebrate Animals of Vineyard Sound (1874), kun Sidney Irving Smith, estas baza manlibro de la mara zoologio de suda Nov-Anglio. Liaj kolektoj estas konservitaj ĉe la Peabody Muzeo de Natura Historio en la Universitato Yale. En pli posta vivo li esploris kun siaj studentoj la geologion kaj marbestojn de la Bermuda Insuloj. Krom multaj memoraĵoj kaj artikoloj pri ĉi tiuj aferoj, li publikigis The Bermuda Islands (1903; dua eldono, 1907). Verrill publikigis pli ol 350 artikolojn kaj originalan tekston, kaj priskribis pli ol 1 000 speciojn de bestoj en praktike ĉiu grava taksonomi-grupo.

En 1959, Peabody Muzeo de Yale kreis la Addison Emery Verrill Medal, premiitan pro atingo en la natursciencoj.

Literaturo redakti

  • Keir B. Sterling, Richard P. Harmond, George A. Cevasco & Lorne F. Hammond (dir.) (1997). Biographical dictionary of American and Canadian naturalists and environmentalists. Greenwood Press (Westport) : xix + 937 p. (ISBN 978-0-313-23047-9)

Eksteraj ligiloj redakti