Adem Demaçi

albana politikisto

Adem DEMACI (naskiĝis la 26-an de februaro 1936 en Priŝtino, Regno de Jugoslavio, mortis la 26-an de julio 2018 en Pristina, Kosovo [1]) estis sendependeco-aktivisto kaj albanlingva verkisto de Kosovo. En 2010, li ricevis la titolon Hero of Kosovo (Hero i Kosovës).

Adem Demaçi
Persona informo
Adem Demaçi
Naskiĝo 26-an de februaro 1936 (1936-02-26)
en Podujevo, Morava Banovina, Flag of the Kingdom of Yugoslavia (state).svg Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Morto 26-an de julio 2018 (2018-07-26) (82-jara)
en Priŝtino
Lingvoj albana [#]
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Reĝlando Albanio (1939–1943) • Albana Reĝlando • Demokratia Federacia Jugoslavio • Federal People's Republic of Yugoslavia • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Federacia Respubliko Jugoslavio • Serbio kaj MontenegroSerbioKosovo [#]
Alma mater Universitato de Priŝtino [#]
Subskribo Adem Demaçi
Profesio
Okupo politikistoverkisto • homrajta aktivulo [#]
Aktiva dum 1950– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li kampanjis por la egalrajteco de Kosovo kun la aliaj respublikoj de Jugoslavio. Li estis arestita de jugoslavaj sekurecaj taĉmentoj pro sia politika agado kaj estis politika malliberulo dum entute 28 jaroj: 1958-1961, 1964-1974 kaj 1975-1990. Tial iuj konsideras lin kiel la "Nelson Mandela de Kosovo"[2] aŭ Balkanio [3] respektive.

De 1991 ĝis 1993 li estis ĉefredaktoro de Zëri, revuo kun sidejo en Priŝtino.

De 1991 ĝis 1995, li estis prezidanto de la Komisionon por la Defendo de Homaj Rajtoj kaj Liberecoj (CDHRF) en Kosovo.

De 1996 ĝis 1998 li estis prezidanto de la Parlamenta Partio de Kosovo[4].

Post la Kosovo-milito (1998-1999) li prezidis la Komitaton por Interkompreno, Toleremo kaj Socio, en kiu partoprenis reprezentantoj de ĉiuj etnoj en Kosovo, kiuj strebas al libera, demokrata kaj pluretna socio[5].

PremiojRedakti

Demaĉi estas laŭreato de kelkaj internaciaj premioj:

Pro sia laboro li estis honorita en 1991 per la Saĥarov-premio por Paco de la Eŭropa Parlamento[5]. La Premio Saĥarov estas aljuĝita al individuoj kaj organizoj dediĉitaj al protektado de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

Speciala Premio por Paco de la Klubo de Universitataj Rektoroj en Madrido (1993),

Premion Leo Eitinger pri Homaj Rajtoj de la Universitato de Oslo (1995-.

Li estis nomumita dufoje por la Nobel-premio, en februaro 1994 por la Nobel-premio pri literaturo kaj en septembro samjare por la Nobel-premio pri paco.

VerkaroRedakti

Romanoj en Esperanto-tradukoRedakti
  • "Sangovenĝaj serpentoj", la unua romano de Demaçi, eld. Monda Asembleo Socia (MAS)[6]
  • La patrino Shega", romano kiu aperis post la Kosovo-milito(1999)
  • "Kvin knabinoj”.

Verkoj en la albana (elekto)Redakti

  • Gjarprinjtë e gjakut (romano). Jeta e Re, 1958
  • Popu (dramo), 1969
  • Kur Zoti harron (romano kun rakontoj). Zëri i Rinisë, Priŝtina, 1990
  • Libër për vetmohimin (romano), Priŝtina, 1994
  • Tung, vargu im. Rilindja, Pristina, 2002
  • Heli dhe Mimoza, Pristina, 2006
  • Dashuria kuantike e Filanit, Infopress & Buzuku, Pristina, 2007
  • Alb Prometeu, Qendra Ndërkombëtare kaj Kulturës Arbnori, Tirano, 2008

ReferencojRedakti

  1. (en) Lifelong political activist Adem Demaci dies at 82
  2. (en) Steven Erlanger: Champion of Free Kosovo Now Urges Moderation. In: The New York Times, la 10-an de aŭgusto 1999.
  3. (en) Human Rights Defender and Kosovo Dissident Adem Demaci Dies. En: New York Times. la 26-an de julio 2018.
  4. Jacky Rowland, "Kosovo leader calls for Nato troops". BBC News, la 27-an de majo 1999.
  5. 5,0 5,1 (nl) Eŭropa Parlamento (2005), Premio Saĥarov. Arkivita la 27-an de junio 2021.
  6. Du romanoj de Adem Demaĉi nun ankaŭ en Esperanto, Buletini i Institutit Shqiptar të Esperantos, Nr. 145, paĝoj 11-18, septembro-oktobro 2019