Adrien-François Servais

belga komponisto

Adrien-François Servais (naskiĝis la 6-an de junio 1807 en Halle, mortis la 26-an de novembro 1866 en Halle) estis unu el la plej influaj belgaj violonĉelistoj dum la 19-a jarcento.

Adrien-François Servais
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1807 (1807-06-06)
en Halle
Morto 26-an de novembro 1866 (1866-11-26) (59-jaraĝa)
en Villa Servais
Tombo Halle Communal Cemetery
Lingvoj franca
Loĝloko Villa Servais
Ŝtataneco Belgio
Familio
Infanoj Joseph Servais • François Servais • Zofia Servais
Parencoj Cyprian Godebski
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • violonĉelisto
vdr
Adrien-François Servais

Biografio redakti

Servais komence studis la violonon, antaŭ ol komenci studi la violonĉelon. Li iĝis la posedanto de Stradivari-violonĉelo el la jaro 1701, kiu nun portas lian nomon, la Stradivari Servais. Li ankaŭ iĝis konata por esti inter la unuaj violonĉelistoj kiuj ekuzadis la pikon[1], verŝajne pro la pli granda grandeco de lia instrumento kvankam la uzo de la piko populariĝis nur dum la 20-a jarcento.

Verkaro redakti

Servais komponis multajn komponaĵojn por sia instrumento, inkluzive de kvar koncertoj por violonĉelo kaj proksimume dudek duetojn por du violonĉeloj aŭ por violono kaj violonĉelo. Servais estis influita de Niccolò Paganini kaj Franz Liszt. Servais ankaŭ estis referita siatempe kiel "la Paganini de la violonĉelo" kaj "la Liszt de la violonĉelo". Tamen, li estis pli proksima al la violonisto Henri Vieuxtemps kaj laŭ sia spektaklostilo kaj laŭ sia propra violonĉela ludmaniero. Liaj komponaĵoj daŭre estas studitaj, luditaj kaj registritaj ĉie en la mondo i.a. sur kompaktdisko kiun eldonis la asocio vzw Servais en Halle.

Koncertvojaĝoj redakti

De 1834 ĝis 1866, Servais entreprenis plurajn koncertturneojn ĉie en Eŭropo kaj ĉie atingis triumfojn. En 1837 li unuafoje estis en Nederlando. Dum kortega koncerto en Hago (Den Haag), li estis tiom admirita fare de la princino Anna Paulowna ke ŝi deziris prezenti lin al sia frato, caro Nikolao la 1-a de Rusio. Li havis multajn amikojn, parencojn kaj admirantojn en Rusio. Ekde 1839 Servais plurfoje koncertvojaĝis al Rusio, kie li koncertis interalie por la caro. En 1844 kaj 1846 Servais entreprenis koncertturneojn eĉ ĝis Siberio. En Rusio li ankaŭ renkontis sian edzinon, Sophie Feygin kun kiu li edziĝis en Sankt-Peterburgo en 1849. Li faris sian lastan vojaĝon tien en 1866, baldaŭ antaŭ sia morto.

Persone redakti

Servais estis framasono kaj membriĝis en Bruselo al la loĝio "Les Vrais Amis de l'Union" de la Granda Oriento de Belgio[2].

Misia Godebska, la nepino de Servais, vivis dum sia infanaĝo en la vilao de familio Servais en Halle, edukita fare de sia avino. La paro tie havis vastan italstilan vilaon, kunvenejo por artistoj kaj la plej ŝatata ripozejo de lia amiko Franz Liszt. La domo Servais estis restaŭrite komence de la 2020-ja jaroj kaj funkcias kiel hotelo kaj porokaza koncertejo.

 
Villao de Servais, nuntempe hotelo, en Halle, Belgio.

Honoro redakti

Kelkajn jarojn post lia morto en 1866, la urbo Halle starigis monumenton (statuon) en ĝia historia centro honore al li fare de li, fare de la la skulptisto Cyprian Godebski, la bofilo de Servais.

 
Statuo de violonĉelisto Adrien-François Servais en la la flandra urbo Halle, apud Bruselo.

Bibliografio redakti

  • Lev Ginsburg, Historio de la Violonĉelo, Paganiniana Publications, 1983
  • Peter François, Adrien François Servais (1807-1866), de Paganini van de cello (la Paganini de la Violonĉelo), servais-vzw.org.

Referencoj redakti

  1. La piko estas la elemento de la violonĉelo kiu venas en kontakton kun la planko por subteni la pezon de la instrumento.
  2. Paul Vandevijvere, De Broeders componisten, Kampenhout, Ademo, 2009.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti