Ahmed Zaki JAMANI (en araba: أحمد زكي يماني), 30a de Junio 1930 – 23a de Februaro 2021, estis saudarabia politikisto kiu servis kiel Ministro de Petrolo kaj Mineralaj Resursoj el 1962 ĝis 1986, kaj ministro en la Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Landoj (OPEL) dum 25 jaroj. Havante gradigojn el institucioj kiel la Altlernejoj pri Juro de la Universitato de Novjorko kaj de la Universitato Harvard, kaj doktorigon el la Universitato de Exeter, Jamani iĝis proksima konsilisto de la Saudarabia registaro en 1958 kaj poste iĝis naftoministro en 1962. Li estas konata pro sia rolo dum la nafto-embargo de 1973, kiam li he spronis la OPEL al kvarobligo de la prezo de petrolo.

Ahmed Zaki Jamani
Persona informo
أحمد بن زكي يماني
Naskiĝo 30-an de junio 1930 (1930-06-30)
en Mekko
Morto 23-an de februaro 2021 (2021-02-23) (90-jaraĝa)
en Londono
Tombo Al Muallaa Cemetery vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabaanglafranca vd
Ŝtataneco Sauda Arabio vd
Alma mater jura altlernejo Harvard • New York University School of Law • Universitato de Kairo vd
Familio
Edz(in)o Tamam Al Anber vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En Decembro 1975, Jamani kaj la aliaj OPEL-ministroj estis kaptitaj kiel ostaĝoj fare de teamo estrita de la teroristo Carlos (la Ŝakalo) en Vieno, Aŭstrio. La ostaĝoj estis liberigitaj post du tagoj aviadile tra Nordafriko, kvankam la ordonoj kaj intencoj de Carlos estis ekzekuti Jamani kaj lian iranan kolegon Ĝamŝid Amuzegar.

Jamani estis elpostenigita el naftoministra pozicio fre de la reĝo Fahd en Oktobro 1986. En 1990, Jamani fondis la Centron por Tutmondaj Energistudoj, nome merkatanaliza grupo, kaj restis implikita en privataj investoj kaj kulturaj fondaĵoj.