Ahti Karjalainen

Ahti Karjalainen (naskiĝis la 10-an de februaro 1923, mortis la 7-an de septembro 1990) estis finna politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 13-a de aprilo 1962 ĝis la 18-a de decembro 1963 kaj duafoje de la 15-a de julio 1970 ĝis la 29-a de oktobro 1971.

Ahti Karjalainen
Ahtikarjalainen.jpg
Persona informo
Ahti Karjalainen
Naskiĝo 10-a de februaro 1923
en Hirvensalmi en la sudo de Orienta Finnlando
Morto 7-a de septembro 1990
en Helsinko
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per pankreata kancero [#]
Tombo Tombejo Hietaniemi [#]
Lingvoj finna [#]
Ŝtataneco Finnlando [#]
Alma mater Universitato de Helsinko [#]
Partio Finnlanda Centro [#]
Familio
Infanoj Kukka-Maaria Karjalainen [#]
Profesio
Okupo politikistodiplomato • bankisto [#]
Aktiva en Helsinko [#]
ĉefministro de Finnlando
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis membro de la la politika partio Finnlanda Centro, studis juron, kaj poste ekde 1950 ĝis 1956 estis persona sekretario de Urho Kekkonen, kiu grandan parton de tiuj ses jaroj estis ĉefministro de Finnlando. Post kiam Urho Kekkonen en 1956 iĝis ŝtata prezidento, Ahti Karjalainen dum la sekvaj du jardekoj plenumis diversajn ministrajn oficojn en pluraj naciaj registaroj de Finnlando. Interalie, de 1957 ĝis 1997 li estis ministro pri financoj, kaj en 1961, de 1964 ĝis 1970 kaj de 1972 ĝis 1975 ministro pri eksteraj aferoj. La 13-an de majo 1983 la tiama ŝtata prezidento Mauno Koivisto forprenis de li la postenon de gvidanto de la Finnlanda Nacia Banko (Soumen Pankki), "en intereso de la ĝenerala bono" … kialo por tiu paŝo estis sanproblemoj de Karjalainen, konkrete trofortiĝinta alkoholdependeco.

Vidu ankaŭRedakti