Alain Berset (naskiĝis la 9-a de aprilo 1972 en Friburgo kaj estas civitano de Misery-Courtion) estas svisa politikisto kaj membro de la Socialisma Partio de Svislando. La 14-an de decembro 2011 li elektiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2012 kiel membro de la Federacia Konsilio.[1] Li estis prezidanto de Svisio en 2018 kaj 2023.

Alain Berset
Persona informo
Alain Berset
Naskiĝo 9-an de aprilo 1972 (1972-04-09) (52-jaraĝa)
en Friburgo
Lingvoj francagermanaitalahispana vd
Loĝloko Belfaux vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Neŭŝatelo vd
Partio Socialisma Partio de Svislando vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto vd
Aktiva en Berno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj profesio redakti

Berset pasigis sian infanecon en la vilaĝo Belfaux inter Friburgo kaj Payerne. Li vizitis la mezlernejon en Friburgo kaj poste studis en la Universitato de Neŭŝatelo. Sian studadon li kokludis en la jaro 1996 per la licenciato en politikaj sciencoj. Post la fino de sia studado li estis ĝis 2000 scienca kunlaboranto de la Universitato de Neŭŝatelo kaj poste dum unu jaro gastesploristo ĉe la hamburga instituto Hamburgisches Welt-Wirtschafts-Archiv. Ek de la jaro 2006 li estas memstara strategio- kaj komunikadokonsilisto. Li estas edziĝinta kun Muriel Zeender kaj patro de tri infanoj. Li loĝas kun sia familio en Belfaux en Kantono Friburgo.

Politiko redakti

Berset devenas de familio de politikistoj de la Socialisma Partio de Svislando. Jam lia avo kaj lia patrino estis membroj de la granda konsilio de Kantono Friburgo. De la jaro 2000 ĝis 2004 li estis membro de la konstitucia konsilio de Friburgo kaj prezidis la frakcion de la socialistoj. De la jaro 2001 ĝis 2003 li estis generala konsilanto en Belfaux. Krome li estis politika konsilanto de la ekonomia direktoro de Kantono Neŭŝatelo, Berard Soguel. En la jaro 2003 li estis elektita kiel reprezentanto de Kantono Friburgo al la Konsilio de la Kantonoj de Svislando. En la jaro 2009 li estis ties prezidanto. Dum la elektoj al la Federacia Konsilio li estis kiel unu el la du oficialaj kandidatoj de sia partio elektita por la demisinta membro de la konsilio, Micheline Calmy-Rey, en la dua baloto kun absoluta plimulto de 123 voĉoj kiel la 115-a membro de la Federacia Konsilio de Svislando. Li ekoficos en la svisa registaro la 1-an de januaro 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: La informoj en ĉi-tiu artikolo baziĝas grandparte sur libera traduko de la koncerna artikolo en la germanlingva vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti

 
Alain Berset (2013)
 
Oficialo foto de 2023 pri la Federacia Konsilio; A. Berset sidas meze.