Albin KŐRÖSI [kOroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőrösi Albin estis hungara tradukisto, profesoro, instruisto, pastro, membro de Societo Petőfi.

Albin Kőrösi
Persona informo
Kőrösi Albin
Naskiĝo 16-an de januaro 1860 (1860-01-16)
en Banská Štiavnica
Morto 8-an de aprilo 1936 (1936-04-08) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hispanakatalunahungara vd
Ŝtataneco HungarioHispanio vd
Profesio
Okupo edukistotradukisto • universitata instruisto • verkisto • hispanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albin Kőrösi naskiĝis kiel Kulhánek Albin la 16-an de januaro 1860 en tiam hungara urbo Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 8-an de aprilo 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Albin Kőrösi frekventis komence lernejojn en sia naskiĝurbo, poste en Vác kaj Kecskemét, fine en Pest (urbo) li lernis en la universitato. En 1883 li iĝis pastro kaj li ekinstruis en Veszprém (urbo). Ekde 1912 li instruis en universitato en Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri la hispana literaturo, li tradukis de Longfellow, Victor Hugo, Alfred Tennyson, Robert Burns, Pierre-Jean de Béranger, Edgar Allan Poe, Thomas Moore, Manzoni.

Verkaro (elekto) redakti

  • A XIX. század spanyol költői (Hispanaj poetoj de la 19-a jarcento) 1893
  • A spanyol költészet gyöngyei (Perloj de la hispana poezio) 1895
  • Földrajz a gimnáziumok I.-II. osztályai számára (Geografio por 1-2 klasaj gimnazianoj) 1895-1896
  • Az apja fia 1897 tradukita romano
  • A spanyol irodalom története (Historio de la hispana literaturo) 1930

Fontoj redakti