„ Ĝis nun parolanto, volante klarigi al la aŭskultantaro la konstruon de la lingvo Esperanto, estis devigata aŭ skribi la montrotajn ekzemplojn sur nigran tabulon aŭ uzi flugfoliojn, disdonitajn antaŭ la parolado. Ambaŭ manieroj kaŭzis malfacilaĵojn. Sur la tabulo estas spaco nur por ne tre multaj vortoj. La skribaĵo ne ĉiam estas sufiĉe legebla. La skribado antaŭ la parolado kaŭzas multe da laboro kaj tempoperdo; dum la parolado ĝi efikas same kaj krom tio malagrable malhelpas. La tabulo ofte estas ne sufiĉe videbla el ĉiuj partoj de la salono. Uzante disdonitajn flugfoliojn, la parolanto neniam certe scias, ĉu ĉiuj aŭskultantoj vidas la aluditan ekzemplon aŭ ne. La atenteco dum la legado estas dividata. Tial la aŭskultantoj ofte ne komprenas la parolanton tiel bone kiel ili komprenus lin vidante lian mienon. Tiuj ĉi malfacilaĵoj estas forigataj perla demonstraciaj tabeloj. Por propagandaj paroladoj oni pendigas la tabelojn. sur la muron; bezonante nur malmulte da tempo. La parolanto povas pendigi ilin unu post la alia; en tiu momento, kiam li volas priparoli la rilatan parton de la gramatiko. La literoj sur la tabeloj estas
grandaj kaj la skribo tiel klara, ke oni ĝin povas legi el ĉiuj partoj eĉ de grandaj ĉambroj kaj salonoj. Per bastono montrante la ekzemplojn klarigotajn sur la tabelo, la parolanto gajnas la tutan atentecon de la ĉeestantaro. Li certiĝas, ke ĉiuj tion rigardas; kion li priparolas. En propagandaj kunvenoj la parolanto per la klareco de la tabeloj facile konvinkas aŭskultantojn pri la simpleco de la deklinacio kaj konjugacio, pri la matematika reguleco de la numeraloj kaj formaj vortoj, pri la praktikeco de la afiksoj. Per la 8a tabelo li mirigas la ĉeestantojn, kiam post la antaŭaj klarigoj-ili povas traduki kaj kompreni preskaŭ la tutan tekston. Tiu tabelo pruvas samie'la facilecon pro sia internacieco, kiel ankaŭ la belsonecon de nia kara lingvo.
Ankoraŭ pli diversa estas la aplikado de la tabeloj ĉe la instruado. Bedaŭrinde ne ĉiuj grupoj por la instruaj kursoj disponas pri ĉambroj en lernejoj. Ofte en la instruejo eĉ ne ekzistas nigra tabulo kaj kreto, kvankam tiuj estas tre necesaj. Nur se la kursestro ĉiam klarigas siajn vortojn per skribaj ekzemploj, li atingas tian klarecon kaj firmecon en la lingvaj elementoj, kiujn li celas. La vidado estas la fundamento de la lernado. La ofta ripetado certigas la scion. La konoj estas enigataj en la memoron des pli firme, je pli klaraj estis la demonstracioj, kaj ju pli longe ili estis montrataj. Tiun taskon bonege plenumas la tabeloj. Ilia uzo em la instruado estas jena. La instruanto priparolas iun gramatikan parton, skribante samtempe klarigantajn ekzemplojn, sur la nigran tabulon. Tiun ne havante, li tuj montras la tabelon.
Alie li unue uzas la kreton kaj nur en la proksima leciono, ripetante la materion de la antaŭa, li montras la tabelon, kiu nun ĉiam pendas en la instrua ĉambro.
Tiel la lernanto vidis ĉiam la skemojn kaj fiksas ilin en sian memoron senpene, se iu lernanto faras malkorektaĵojn, la instruisto montras la korektan formon sur la tabelo. De tempo al tempo li uzas la tabelojn por nelongaj ripetadoj, uzante ankaŭ aliajn ekzemplojn krom la donitaj.
Pri la tabeloj mem sufiĉas malmulte diri. Ili enhavas la plej gravan parton el la gramatiko Esperanta, kiel eble plej klare ordigita :
Enhavo: 1. La literoj 2. La deklinacio de la substantivoj, adjektivoj, pronomoj. 3. La numeraloj. 4. La formaj vortoj. 5. La ĉefaj formoj de la konjugacio. 6. La verbaj formoj laŭ latina skemo. 7. La prefiksoj kaj sufiksoj: 8. Esperanta prova teksto por legado kaj tradukado. 8 tabeloj, formato 80 x105 cm. (31in. x 41 in.), tuta serio 2.50 Sm., po tabelo laŭ elekto 0.20 Sm. ” |