Alexander Shlafer

(Alidirektita el Aleksandro Shlafer)

Alexander SHLAFER[noto 1] (ruse Александр Шляфер, naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1956 en Rusio) estas esperantisto, membro de Akademio de Esperanto, matematikisto, lingvosciencisto, komputisto kaj redaktoro de la revuo Monato[mankas fonto].

Alexander Shlafer
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1956 (1956-08-18) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusaangla
Ŝtataneco UsonoSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

Li esperantistiĝis aŭtodidakte en Rusio en 1978. Ekde 1993 li loĝas en Usono.[mankas fonto]

Esperanto redakti

Aleksandro estas patro de du denaskaj esperantistoj, kiuj siatempe, dum siaj studentaj jaroj, mem oficiale instruis Esperanton en Universitato de Kalifornio en Berkeley (Kalifornio) kaj aktivis en Esperanto-movado.

Profesie redakti

Alexander Shlafer doktoriĝis pri matematiko en la fako matematika logiko/algebro/nombro-teorio (1987).

Laborante en universitatoj, sciencaj kaj informo-teĥnologiaj organizaĵoj kaj sendepende, li profesie okupiĝis pri matematiko, logiko, artefarita intelekto, komputado, informa teĥnologio, lingvoinstruado, lingvoscienco matematika/komputa kaj ĝenerala, interlingvistiko kaj esperantologio.

Notoj redakti

  1. En esperantlingvaj tekstoj ofte nomata Aleksandro SHLAFER, ĉiam kun familia nomo en la anglalingva formo oficiale registrita en Usono.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Persone:

Verkoj/Recenzoj: