Informa teknologio

fako de komputa industrio kun fokuso sur datumaro
(Alidirektita el Informa teĥnologio)

Informoteĥnologio (t.e. informo-teĥnologio) aŭ informa teĥnologioinforma teknologio (mallongigite: IT) estas la larĝa fako de komputa industrio kun fokuso sur datumaro[1], informaro kaj ilia prilaborado. Precipe temas pri la akirado, stokado, transformado kaj sendado de datumoj, sed ankaŭ pri la uzado de komputa aparataro, programaro, administrado kaj procezoj de informo-procedado. Hodiaŭ, la termino "informa teknologio" ampleksiĝis por enhavi multajn fakojn de komputado kaj teknologio. Ĝi estas tipe uzata ene de la kunteksto de negocaj operacioj kontraste al aplikoj personaj aŭ distraj.[2] IT estas konsiderata subfako de la inform-komunika teknologio (IKT). Informoteknologia sistemo (IT-sistemo) estas ĝenerale informa sistemo, komunika sistemo aŭ, pli specife dirite, komputila sistemo – kiu enhavu aparataron, programaron kaj flankaparataron – funkciigita de limigita grupo de uzantoj.

Tekokomputilo.
Komputila reto kaj ties elementoj.

Homoj stokadis, aliradis, manipuladis kaj komunikadis kaj transigadis informaron ekde kiam la sumeranoj en Mezopotamio ekuzis skribadon ĉirkaŭ la jaro 3000 a.n.e.,[3] sed la termino information technology en la angla lingvo kaj en sia moderna senzo por la unua fojo aperis en artikolo de 1958 publikigita en la gazeto Harvard Business Review; la fakuloj Harold J. Leavitt kaj Thomas L. Whisler komentis, ke "la nova teknologio ne havas ankoraŭ unusolan establitan nomon. Ni nomos ĝin informa teknologio (IT)." Ilia difino konsistas el tri kategorioj: teknikoj por procezado, aplikado de statistikaj kaj matematikaj metodoj al la decido-farado kaj imitado de alt-orda pensado pere de komputilaj programoj.[4]

La termino estas nuntempe uzata kiel sinonimo por komputiloj kaj komputilaj retoj, sed ĝi enhavas ankaŭ aliajn informodistribuajn teknologiojn kiel televido kaj telefono. Kelkaj specoj de produktoj kaj servoj ene de ekonomio estas asociitaj kun la informa teknologio: la aparataro, la programaro, la elektroniko, duonkonduktantoj, Interreto, telekomunika aparataro kaj retkomerco.[5]

Rilate al la stokado kaj la uzataj teknologioj, eblas distingi kvar diversajn etapojn de disvolvado de IT, nome la jenaj: antaŭ-mekanika (3000 a.n.e.– 1450 n.e.), mekanika (1450–1840), elektromekanika (1840–1940) kaj elektronika (1940–nuntempe).[3] La fokuso de tiu ĉi artikolo estas sur la lasta, kuranta periodo (elektronika).

Historio de komputoteknologio

redakti
 
Kopio de la komputilo Z3 ekspoziciata en la Deutsches Museum en Munkeno. La Zuse Z3 estas la unua programebla komputilo.

Maŝinoj estis uzataj por helpi komputadon dum miloj da jaroj, probable dekomence en la formo de ĉizita bastono.[6] La Meĥanismo de Antikithera, datita el ĉirkaŭ la komenco de la unua jarcento a.n.e., estas ĝenerale konsiderata la plej frua konata mekanika analoga komputilo, kaj la plej frua konata motorhava mekanismo.[7] Kompareblaj motorhavaj aparatoj ne aperos en Eŭropo ĝis la 16a jarcento, kaj en 1645 oni disvolvis la unuan mekanikan kalkulilon kapablan plenumi la kvar bazajn aritmetikajn operaciojn.[8]

Elektronikaj komputiloj, uzantaj ĉu relajsojn ĉu valvojn, ekaperis en la komenco de la 1940-aj jaroj. La elektromekanika Zuse Z3, kompletigita en 1941, estis la unua programebla komputilo en la mondo, kaj laŭ la modernaj normigoj unu el la unuaj maŝinoj kiuj povus esti konsiderataj kompleta komputmaŝino. Colossus, disvolvigita dum la Dua Mondmilito por deĉifri la kriptitajn germanajn mesaĝojn, estis la unua elektronika cifereca komputilo. Kvankam ĝi estis programebla, ĝi ne estis ĝeneral-cela, ĉar estis dezajnita nur por plenumi unusolan taskon. Ankaŭ mankis al ĝi la kapablo stoki sian programon en memorilo; programado estis farita uzante konektilojn kaj ŝaltilojn por ŝanĝi la internan kablofunkciadon.[9] La unua rekonebla moderna elektronika cifereca stok-programita komputilo estis la Manchester Baby, kiu funkciigis sian unuan programon la 21an de junio 1948.[10]

 
Trubendoj estis uzataj en la fruaj komputiloj por reprezenti datumojn.

La disvolvigo de transistoroj fine de la 1940-aj jaroj en la Laboratorioj Bell ebligis la desegnadon de nova generacio de komputiloj kiuj havis tre limigitan konsumon de energio. La unua komerce disponebla stok-programebla komputilo, nome la Ferranti Mark I, enhavis 4050 valvojn kaj havis konsumon de 25 kilovatoj de energio. Kompare, la unua transistorigita komputilo disvolvigita en la Universitato de Manĉestro funkcianta ekde novembro 1953, konsumis nur 150 vatojn en sia fina versio.[11]

Kelkaj aliaj elrompoj en teknologio de duonkonduktoroj estis la integra cirkvito (IK) inventita de Jack Kilby ĉe Texas Instruments kaj de Robert Noyce ĉe Fairchild Semiconductor en 1959, la "metal–oksid–duonkonduktorkamp-efika transistoro (MODKET kaj MOSFET laŭ la anglalingva nomo) inventita de Mohamed Atalla kaj de Dawon Kahng ĉe la Bell Laboratorioj en 1959, kaj la mikroprocezilo inventita de Ted Hoff, Federico Faggin, Masatoshi Shima, kaj Stanley Mazor ĉe Intel en 1971. Tiuj gravaj inventoj kondukis al la disvolvigo de la persona komputilo (PK) en la 1970-aj jaroj, kaj la apero de la teknologio de informado kaj komunikado (TIK).[12]

Ĉirkaŭ la jaro 1984, laŭ la gazeto National Westminster Bank Quarterly Review, la termino information technology (informa teknologio) estis redifinita kiel "La disvolvigo de kablotelevido ebligis pro la konverĝo de la teknologioj de telekomunikado kaj komputado (…ĝenerale konata en Britio kiel informoteknologio)." Ekde tiam oni ekvidis la aperon de la termino en 1990 enhavata ene de dokumentoj fare de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO).[13]

Plinovigoj en teknologio jam estis revoluciante la mondon en la 21-a jarcento ĉar homoj jam kapablas aliri al tre diversaj retaj servoj. Tio estis ŝanĝinta la laborforton draste ĉar 30% de usonaj laboristoj estis jam en karieroj en tiu profesio. Ĉirkaŭ 136.9 milionoj da personoj estis persone konektitaj al Interreto, kio estis egala al 51 milionoj da familioj.[14] Pere de Interreto, ankaŭ novaj tipoj de teknologio estas enkondukita tra la tuta mondo, kio plibonigis la efikecon kaj faris la taskojn kaj laborojn multe pli facile tra la tuta mondo.

Dum la teknologio revolucias la tutan socion, oni povas fari milionojn da procezojn en sekundoj. Ankaŭ la plinovigoj en komunikado estis ŝlosilaj, ĉar homoj ekfidis en komputiloj por komuniki pere de telefon-linioj kaj kabloj. La enkonduko de la elektronika poŝto estis konsiderata revolucia ĉar "kompanioj en unu parto de la mondo povas komuniki per emajlo kun liverantoj kaj aĉetantoj en alia mondoparto..."[15]

Ne nur persone, komputiloj kaj teknologio revoluciis ankaŭ la merkatigan industrion, rezulte en pliaj aĉetantoj de iliaj produktoj. Dum la jaro 2002, usonanoj superis 28 mil milionojn da usonaj dolaroj en varoj ĝuste nur pere de Interreto, dum la elektronika komerco unu jardekon poste rezultis en 289 mil milionoj da usonaj dolaroj en vendoj.[15] Kaj dum la komputiloj estas pli rapide iĝante pli prilaboritaj ĉiutage, ili estas pli kaj pli pli uzataj ĉer homoj iĝas pli kaj pli fidemaj kaj dependaj de ili dum la 21-a jarcento.

Procezado

redakti
 
klavara kartotruilo laŭ Herman Hollerith, kia ĝi uziĝis en la usona censo de la jaro 1880

Kiel pioniro de la elektromekanika datumprilaboro konsideratas la usonano Herman Hollerith, filo de germandevenaj enmigrintoj, kiu evoluigis la uzon de trukartoj, por trakti la grandajn datumokvantojn de la usona censo de la jaro 1880. Tiucele evoluiĝis pluraj specoj de maŝinoj: unue datumtabeligiloj, trukartordigiloj kaj kartotruiloj, poste ankaŭ trukartomiksiloj, kaj la koncernaj teknikaj procezoj estis pli kaj pli perfektigitaj. La ideo estis, ke difinitajn informojn prezentu certaj truoj en iu parto de normigita karto. Kvankam tiu sistemo havis la avantaĝon aŭtomate kaj tial pli rapide prilabori datumojn, ĝi samtempe havis la sekvajn malavantaĝojn:

  • La konserveblaj datumoj limiĝis per la nombro de kolumnoj de la karto, kutime 80,
  • plue la uzo limiĝis per la devige fiksa pozicio de la trulokoj kaj rezulte
  • ankaŭ per la ekzakte difinita nombro de trulokoj kartaj.

La evoluigo de modernaj komputiloj en la dua duono de la 20-a jarcento eksplodigis la utiligeblon de datumprilaboro kaj kaŭzis ĝian profundan enradikiĝon en ĉiuj flankoj de la moderna socia vivo.

 
Datumbazo pere de la komputillingvo SQL

Datumbazo estas kolekto de interligitaj datumoj uzataj de pluraj aplikaĵoj per datumbaz-manipuliloj (DBM). Dum datumbanko estas kolekto da datumoj (datumbazoj, dosieroj) pri iu aplikkampo, en NPIV aperas ankaŭ la rilata vorto datenbanko. Ankaŭ kelkfoje la vorto informtenejodatumaro estas uzata.

Ekzistas multe da manieroj organizi datumojn, kaj konsekvence tiom multe da tipoj da datumbazoj. Inter ili: hierarkia, reta, rilata, objektema, logika (decida)... Nun la plej kutima modelo estas tiu de rilataj datumbazoj. Plej kutime oni rilatas kun ili per lingvo SQL. Ekzemploj de rilataj datumbaz-manipuliloj: Microsoft Access, Ingres, OracleMySQL.

Datumbaza normigo estas teĥniko por fasonado de datumbazoj. Ĝi servas du celojn: la efika uzado de memoro kaj la evito de multnombra konservado de la samaj datumoj, ebla fonto de eraroj.

Sciarbazoj

redakti

Sciarbazo (aŭ knowledgebase en angla; KB, kb oro Δ) estas speciala tipo de datumbazo por la administrado de la sciaro. Ĝi havigas la necesajn rimedojn por la kolektado, organizado kaj rekuperado de sciaro pere de komputiloj.

La sciarbazojn oni klasigis en la jenaj du grandaj tipoj:

  • Sciarbazoj legeblaj fare de maŝinoj, dezajnitaj por stoki sciaron en maniero legebla fare de la komputilo, kutime por atingi aŭtomatigitan deduktan rezonadon aplikitan al tiuj. Ili enhavas serion de datumoj, kutime en la maniero de reguloj kiuj priskribas la sciaron de konsistanta logika maniero. Logikaj operatoroj aŭ konektiloj kiel "kaj" (konjunkcio), "aŭ" (disjunkcio), logikaj kondiĉo kaj neado estas uzataj por pliigi ĝin el la atoma sciaro. Tial la klasikan dedukton oni povas uzi por rezonadi pri la sciaro en la sciarbazo. Tiu tipo de sciarbazos estas uzata de la Semantika Reto.[16]
  • Sciarbazoj legeblaj fare de homoj, dezajnitaj por ebligi, ke la personoj aliru al la sciaro kiun ili enhavas, ĉefe por lernoceloj. Tiuj estas ofte uzataj por atingi kaj uzadi eksplicitan sciaron de la organizaĵoj; temas pri artikoloj, blankaj libroj, gvidlibroj, instrukcioj por uzantoj kaj aliaj. La ĉefa avantaĝo kiu havigas la sciarbazojn estas la disponeblo de rimedoj por malkovri solvojn al problemoj jam solvitaj, kiuj povus esti aplikitaj kiel bazo al aliaj problemoj ĉu ene ĉu ekstere de la propra areo de sciaro.

La plej grava aspekto de la sciarbazoj estas la kvalito de la informaro kiun tiuj enhavas. La plej bonaj sciarbazoj enhavas zorge redaktitajn artikolojn kiujn oni ĝisdatigas, elstaran sistemon de rekuperado de informaro (serĉilo), kaj prilaboritan formaton de enhavo kaj strukturon por klasifikado. Sciarbazo povas uzi ontologion por specifi la strukturon (tipo de entoj kaj rilatoj) kaj ties klasigan skemon. La ontologio, kun grupo de instancoj de ĝiaj klasoj konstituas sciarbazon.[17]

Datumrekuperado

redakti

La rilata modelo enkonduis sendependan programlingvaĵon nomitan Structured Query Language, bazitan sur la rilata algebro. La terminoj “datumo” kaj “informero” (informo, informado) ne estas sinonimoj. Ajna afero stokita estas datumo, sed ĝi iĝas informero nur kiam ĝi estas organizita kaj prezentita en formo kompleta, disponebla kaj manipulebla. La plimulto de la ciferecaj datumoj je tutmonda nivelo estas nestrukturitaj kajk stokitaj en vario de diversaj fizikaj formatoj, inklude tiujn apartenantaj al sama organizaĵo. La datumstokejojn oni ekdisvolvigis en la 1980-aj jaroj por integri tiujn diversajn datumstokejojn. Ĝenerale ili enhavas datumojn elprenitaj de variaj fontoj, inklude eksteraj fontoj kiel Interreto, kaj organizitaj tiel ke ili utilas al la sistemoj de decidsubtenoj (DSS laŭ la anglalingva esprimo Decision Support System).

Transmisiado

redakti
 
Kartostokejo de IBM en Alexandria, Virginio, en 1959. Tie la usona registaro stokis trukartojn.

Datumtransmisiado havas tri aspektojn: nome propra transmisiado, propagado kaj ricevo.[18] Ĝi povas esti larĝasence komprenata kiel radielsendado, en kiu la informaro estas transmitita unudirekte de supre suben, aŭ telekomunikado, kun dudirekta ĉeftendenco kaj kromaj kanaloj.[19]

XML estis pli kaj pli uzita kiel rimedo por datuma interŝanĝado ekde la komenco de la 2000-aj jaroj,[20] aparte pere de maŝin-orientitaj interagadoj kiel tiuj partoprenantaj en ret-orientitaj protokoloj kiel SOAP,[21] kiuj priskribas "datumojn survoje anstataŭ ... datumojn ripoze".[20]

Manipulado

redakti

Hilbert kaj Lopez identigas la eksponencian ritmon de teknologia ŝanĝo (speco de Leĝo de Moore): la aplika specifa kapacito de maŝinoj por komputi informadon por persono ĉirkaŭ duobliĝis ĉiun 14an monaton inter 1986 kaj 2007; la porpersona kapacito de la tutmondaj ĝeneral-celaj komputiloj duobliĝis ĉiun 18an monaton dum la samaj du jardekoj; la tutmonda kapacito por telekomunikado porpersona duobliĝis ĉiun 34an monaton; la tutmonda stokokapacito porpersona postulis ĉirkaŭ 40 monatojn por duobliĝi (ĉiuj trian jaron); kaj la elsendita informaro porpersona duobliĝis ĉiun 12.3an jaron.[19]

Amasaj kvantoj de datumoj estas stokitaj tutmonde ĉiutage, sed se oni ne analizas kaj prezentas ilin efektive, ili esence kuŝas en tio kion oni nomis datumtomboj: nome "datumarkivoj kiuj estas apenaŭe vizitataj".[22] Por fronti tiun aferon, la kampo de datum-minado — nome "la procezo malkovri interesajn modelojn kaj sciaron el grandaj kvantoj de datumoj"[23] — kam aperis fine de la 1980-aj jaroj.[24]

Servoj

redakti

Elektronika poŝto

redakti
 
Kapo de elektronika poŝto.

La teknologio kaj servoj kiujn elektronika poŝto havigas konsistas en sendado kaj ricevado de elektronikaj mesaĝoj (nomitaj "leteroj" aŭ "elektronikaj leteroj") al kaj el amplekse distribuita (eĉ tutmonda) komputilreto. Laŭ terminoj de kompono de elementoj kaj la principo de operacio, la elektronika poŝto praktike ripetas la sistemon de regula (papera) poŝto, prunteprenante kaj terminojn (poŝto, letero, koverto, aldonaĵo, leterkesto, liverado, kaj aliaj) kaj karakterajn trajtojn — facileco de uzado, tempoj de mesaĝtransmisio, sufiĉa fidindeco kaj samtempe manko de garantio por certeco de liverado. La avantaĝoj de la elektronika poŝto estas jenaj: facile perceptitaj kaj memoritaj fare de persono adresoj de la formo uzanto_nomo@domajno_nomo (por ekzemplo, iu@ekzemplo.com); la kapablo transsendi kaj simplan tekston kaj formatigitan tekston, same kiel aldonajn arkivojn; sendependeco de serviloj (ĝenerale, ili sendas ĉion unu al alia rekte); sufiĉe alta fidindeco de mesaĝliverado; facileco de uzado fare de homoj kaj programoj.

Malavantaĝoj de elektronika poŝto estas jenaj: apero de fenomenoj kiel spamo (amasa reklamado, virusenhavaj poŝtaĵoj, nedezirataj postuloj ktp.); la teoria malebla garantio por sekura liverado de aparta letero; eblaj prokrastoj en mesaĝliverado (ĝis kelkaj tagoj); limoj en la grando de mesaĝo kaj de la totala kvanto de mesaĝoj en la leterkesto (persone por uzantoj).

Serĉilo

redakti
 
Rezulto de Vikipedia serĉilo.

Serĉilo estas komplekso de programaro kaj aparataro enhavanta retan interfacon kiu havigas la kapablon serĉi informadon en Interreto. Serĉilo kutime estas retejo kiu gastigas la interfacon (konektilon) de la sistemo. La programara parto de la serĉilo estas serĉomaŝino (serĉila maŝino) — nome aro de programoj kiuj havigas la funkciecon de la serĉilo kaj estas kutime komerca sekreto de la kompanio disvolviga de la serĉilo. Plimulto de serĉiloj serĉas informadon en la retejo de World Wide Web, sed estas ankaŭ sistemoj kiuj povas traserĉadi arkivojn el la serviloj FTP, nome aĵoj en retaj stokejoj, kaj informadon en grupoj de novaĵoj de Usenet. Plibonigi la serĉokapablojn estas unu el la prioritatoj de la moderna Interreto (aparte estas aferoj en la nomita "Profunda Interreto" kiuj tuŝas la ĉefajn problemojn en la laboro de la serĉiloj).

Perspektivoj

redakti

Akademiaj perspektivoj

redakti

En akademia kunteksto, la Association for Computing Machinery difinis la Informan Teknologion kiel “programo de universitata gradigo kiu preparas studentojn por koni la teknologiajn necesojn por komputadi en negocoj, registaraj institucioj, sansistemaj centroj kaj aliaj tipoj de organizado. La fakuloj pri Informa Teknologio zorgas por la respondeco elekti la produktojn de aparataro kaj programaro propraj kaj taŭgaj por difinita organizaĵo, integrante tiujn produktojn kun la necesoj kaj postuloj de tiuj kaj la infrastrukturojn kaj instalaĵojn, individuigante kaj bontenante tiujn aplikaĵojn por la uzantoj de komputiloj de la organizaĵo”.

Labor-komercaj perspektivoj

redakti
 
Kunsido de stabanaro de Center for Interfaith Relations; pli kaj pli lastatempe kompaniaj stabanaroj atentas pri la informa teknologio.

Kompanioj en la kampo de la informa teknologio estas ofte konsiderataj kaj studitaj kiel grupo en la "teknologia sektoro" aŭ la "teknologia industrio."[25][26][27] Tiuj titoloj povas foje esti konfuzaj kaj miskondukantaj kaj ĉefe endas ne miskompreni ilin kiel "teknologiaj kompanioj;" kiuj estas ĝenerale grandskalaj, profitcelaj korporacioj kiuj vendas varteknologion kaj programaron. Endas noti ankaŭ, ke el vidpunkto de negocoj, departamentoj de Informa Teknologio estas fakte "kostocentroj" plej ofte. Kostocentro estas departamento aŭ stabanaro kiu studas elspezojn, aŭ "kostojn", ene de kompanio anstataŭ generadi profitojn aŭ enspezofontojn. Moderna negocado forte dependas de la teknologio por siaj ĉiutagaj operacioj, kaj tial la elspezoj destinitaj al kovrado de teknologio kiu faciligu la negocojn en pli efika maniero estas kutime rigarditaj kiel "ĝuste la kosto fari negocojn." Departamentoj de Informa Teknologio ricevas la financadon el veteranaj estraroj kaj devas klopodi por plenumi la deziratajn postulojn restante ene de tiu buĝeto. Kaj registaroj kaj la privata sektoro devas havi diferencajn financajn mekanismojn, sed la principoj estas pli malpli la samaj. Tio estas ofte subtaksita tialo por la rapida intereso en aŭtomatigo kaj en artefarita intelekto, sed la konstanta premo fari plie el malpli estas malfermante la pordon al aŭtomatigo por ekkontroli almenaŭ kelkajn minorajn operaciojn en grandaj kompanioj.

Multaj kompanioj lastatempe havas departamentoj de informa teknologio por administradi komputilojn, retejon, kaj aliajn teknikajn areojn de siaj negocoj. Krome kompanioj celis integri la departamentojn de informa teknologio ene de la negocaj produktoj kaj decid-farado pere de sistemoj de "BizOps" aŭ departamentoj de negocoperacioj.[28]

En kunteksto de negocado, la usona asocio Information Technology Association of America difinis la informoteknologion kiel "la studo, dezajno, disvolvigo, aplikado, plibonigo, subteno aŭ administrado de komputil-bazitaj informadsistemoj".[29] La respondecoj de tiuj kiuj laboras en la fako de informa teknologio estas administrado de retejoj, disvolvigo kaj instalado de programaro, kaj planado kaj administrado de la teknologia vivociklo de la organizaĵo, laŭ kiu oni bontenas ĝisdatigas kaj anstataŭas la aparataron kaj la programaron.

Konsideroj

redakti

Evidente la informa teknologio okazigis fortajn ŝanĝojn en la socioj kaj en la tuta mondo. Ĝi ŝanĝis, enorme plibonigis la atingojn de la scienca mondorigardo kaj ebligis neimageblajn rezultojn en la kampo de esplorado en la plej diversaj fakoj de la homa sciaro. Duarange, por la aspektoj rilataj al la ekonomiaj kaj laborlokaj aferoj, ĝi same malfermis pordojn al la plej revoluciaj oportunoj, kiuj vere ŝanĝis la sociekonomiajn flankon de la tuta homa sociaro.

Etikaj problemoj

redakti

La kampo de la inform-teknologia etiko estis establita de la matematikisto Norbert Wiener jam en la 1940-aj jaroj.[30] Kelkaj el la etikaj aferoj asociaj kun la uzado de la informa teknologio estas jenaj:[31]

  • Rompoj de kopirajtoj fare de tiuj kiuj elŝutas stokitajn arkivojn sen permeso de la tenantoj de la kopirajto
  • Dungantoj kontrolantaj la retmesaĝojn de siaj dungitoj kaj alia uzado de Interreto fare de tiuj
  • Nedezirataj retmesaĝoj
  • Kodrompistoj alirante al retaj datumbazoj
  • Retejoj instalantaj kuketojn aŭ spionprogramojn por kontroli la retajn kaj eksterretajn agojn de uzantoj
  • Sklava dependeco de la inform-teknologiaj ebloj, kiuj povas nuligi aliajn rimedojn
  • Sklava dependeco de la ekonomia industrio rilata al la informa teknologio kaj de la instancoj kiuj kontrolas la tuton de la informa teknologio
  • Kontrolado fare de ŝtataj aŭ korporaciaj instancoj (bankoj, entreprenoj de vendado kaj konsumo ktp.).
  • Pliampleksigo de la malegaleco inter la sociaj tavoloj kaj geografiaj komunumoj kiuj ne povas aliri al la informa teknologio rilate al tiuj kiuj ĝuas de ties avantaĝoj

Referencoj

redakti
  1. Daintith, John, eld. (2009), "IT", A Dictionary of Physics, Oxford University Press, ISBN 9780199233991, Alirita la 19an de majo 2020.
  2. "Free on-line dictionary of computing (FOLDOC)". Arkivita el la originalo la 15an de aprilo 2013. Alirita la 19an de majo 2020.
  3. 3,0 3,1 Butler, Jeremy G., A History of Information Technology and Systems, University of Arizona, archived from the original on 2012-08-05, https://web.archive.org/web/20120805042711/http://www.tcf.ua.edu/AZ/ITHistoryOutline.htm, retrieved 2a de aŭgusto 2012  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-05. Alirita 2020-05-19.
  4. Leavitt, Harold J.; Whisler, Thomas L. (1958), "Management in the 1980s", Harvard Business Review 11, http://hbr.org/1958/11/management-in-the-1980s 
  5. Chandler, Daniel; Munday, Rod (2011-02-10), "Information technology", A Dictionary of Media and Communication (first ed.), Oxford University Press, (ISBN 978-0199568758), https://books.google.com/books?id=nLuJz-ZB828C&pg=PA211, retrieved 1-a de aŭgusto 2012, "Commonly a synonym for computers and computer networks but more broadly designating any technology that is used to generate, store, process, and/or distribute information electronically, including television and telephone." 
  6. Schmandt-Besserat, Denise (1981), "Decipherment of the earliest tablets", Science, 211 (4479): 283–85, Bibcode:1981Sci...211..283S, doi:10.1126/science.211.4479.283, PMID 17748027
  7. Wright (2012), p. 279
  8. Chaudhuri (2004), p. 3
  9. Lavington (1980), p. 11
  10. Enticknap, Nicholas (Somero 1998), "Computing's Golden Jubilee", Resurrection (20), ISSN 0958-7403, arkivita el la originalo la 9an de januaro 2012, alirita la 19an de majo 2020.
  11. Cooke-Yarborough, E. H. (June 1998), "Some early transistor applications in the UK", Engineering Science & Education Journal, 7 (3): 100–106, doi:10.1049/esej:19980301, ISSN 0963-7346
  12. Advanced information on the Nobel Prize in Physics 2000 (Junio 2018). Alirita 17a de Decembro, 2019.
  13. Information technology. (2003). En E.D. Reilly, A. Ralston & D. Hemmendinger (eld.), Encyclopedia of computer science. (4a eld.).
  14. Stewart, C.M. (2018). Computers. En S. Bronner (eld.), Encyclopedia of American studies. [rete]. Johns Hopkins University Press.
  15. 15,0 15,1 Northrup, C.C. (2013). Computers. En C. Clark Northrup (eld.), Encyclopedia of world trade: from ancient times to the present. [rete]. London: Routledge.
  16. Krishna, S (1992). Introduction to Database and Knowledge-base Systems. Singapore: World Scientific Publishing. ISBN 981-02-0619-4
  17. Protege: A free, open-source ontology editor and framework for building intelligent systems en Stanford
  18. Weik 2000, p. 361.
  19. 19,0 19,1 Hilbert, Martin; López, Priscila (1a de Aprilo 2011), "The World's Technological Capacity to Store, Communicate, and Compute Information", Science, 332 (6025): 60–65, Bibcode:2011Sci...332...60H, doi:10.1126/science.1200970, PMID 21310967, S2CID 206531385.
  20. 20,0 20,1 Pardede 2009, p. xiii.
  21. Pardede 2009, p. 4.
  22. Han, Kamber & Pei 2011, p. 5.
  23. Han, Kamber & Pei 2011, p. 8.
  24. Han, Kamber & Pei 2011, p. xxiii.
  25. "Technology Sector Snapshot", The New York Times. Arkivigite je 2017-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
  26. Our programmes, campaigns and partnerships. TechUK. Alirita 12a de Januaro 2017.
  27. Cyberstates 2016. CompTIA. Alirita 12a de Januaro 2017.
  28. Manifesto Hatched to Close Gap Between Business and IT (22a de Oktobro 2020). Alirita 2021-03-22.
  29. Proctor, K. Scott (2011), Optimizing and Assessing Information Technology: Improving Business Project Execution, John Wiley & Sons, (ISBN 978-1-118-10263-3) .
  30. Bynum, Terrell Ward (2008), "Norbert Wiener and the Rise of Information Ethics", in van den Hoven, Jeroen; Weckert, John, Information Technology and Moral Philosophy, Cambridge University Press, (ISBN 978-0-521-85549-5)  p. 9.
  31. Reynolds, George (2009), Ethics in Information Technology, Cengage Learning, (ISBN 978-0-538-74622-9)  pp.20–21.

Bibliografio

redakti

En Esperanto

redakti

Yves Nevelsteen, Komputeko, E@I, 2008, Partizánske, Slovakio. 94 pp.

En aliaj lingvoj

redakti
  • Alavudeen, A.; Venkateshwaran, N. (2010), Computer Integrated Manufacturing, PHI Learning, ISBN 978-81-203-3345-1
  • Chaudhuri, P. Pal (2004), Computer Organization and Design, PHI Learning, ISBN 978-81-203-1254-8
  • Han, Jiawei; Kamber, Micheline; Pei, Jian (2011), Data Mining: Concepts and Techniques (3a eld.), Morgan Kaufmann, ISBN 978-0-12-381479-1
  • Lavington, Simon (1980), Early British Computers, Manchester University Press, ISBN 978-0-7190-0810-8
  • Lavington, Simon (1998), A History of Manchester Computers (2a eld.), The British Computer Society, ISBN 978-1-902505-01-5
  • Pardede, Eric (2009), Open and Novel Issues in XML Database Applications, Information Science Reference, ISBN 978-1-60566-308-1
  • Ralston, Anthony; Hemmendinger, David; Reilly, Edwin D., eld. (2000), Encyclopedia of Computer Science (4a eld.), Nature Publishing Group, ISBN 978-1-56159-248-7
  • van der Aalst, Wil M. P. (2011), Process Mining: Discovery, Conformance and Enhancement of Business Processes, Springer, ISBN 978-3-642-19344-6
  • Ward, Patricia; Dafoulas, George S. (2006), Database Management Systems, Cengage Learning EMEA, ISBN 978-1-84480-452-8
  • Weik, Martin (2000), Computer Science and Communications Dictionary, 2, Springer, ISBN 978-0-7923-8425-0
  • Wright, Michael T. (2012), "The Front Dial of the Antikythera Mechanism", en Koetsier, Teun; Ceccarelli, Marco (eld.), Explorations in the History of Machines and Mechanisms: Proceedings of HMM2012, Springer, pp. 279–292, ISBN 978-94-007-4131-7

Vidu ankaŭ

redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Information technology en la angla Vikipedio.