San Vittore GR

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Alpe di Rescignaga)
San Vittore
Blazono de San Vittore
San Vittore el la aero
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Roveredo
Koordinatoj  46° 14′ 24″ N 9° 6′ 18″ O / 46.24000 °N, 9.10500 °O / 46.24000; 9.10500 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 24″ N 9° 6′ 18″ O / 46.24000 °N, 9.10500 °O / 46.24000; 9.10500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 731
Areo 22,06 km²
Alteco 278 m super marnivelo
Poŝtkodo 6534
Komunumkodo 3835
Mapo de San Vittore

Pri la komunumo redakti

San Vittore (en Esperanto ankaŭ Sankta Viktoro) estas komunumo de la komunumaro Roveredo kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 731 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

San Vittore estas la plej malsupra grizona komunumo de la Valo de Mesoko ĉe la bordo de la suba Moësa. Al la komunumo apartenas kiel eksklavo alpopaŝtejo nomita Alpe di Rescignaga en la sudo de la komunumo Roveredo, kiu de tri flankoj estas ĉirkaŭigita de Roveredo kaj en sudo limas al Italio. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo San Vittore ankaŭ parto de la vilaĝeto Monticello rekte apud la kantona limo al Tiĉino.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo San Vittore limas en nordo al Cresciano (TI), en nordoriento al Arvigo, en oriento al Buseno, en sudoriento al Roveredo, en sudokcidento al Lumino (TI), kaj en okcidento al Claro (TI).

La eksklavo Alpe di Rescignaga limas en okcidento, nordo kaj oriento al Roveredo kaj en sudo krome al Germasino (Italio).

Trafiko redakti

Tra San Vittore pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13 kiuj trans San-Bernardino-Pasejo konektas Grizonon kun Tiĉino. De la iama fervojlinio de Belinzono al Mesoko ekzistas ek de 1978 nur ankoraŭ la plej subaj kilometroj, kie trafikas muzea fervojlinio. Por la konekto al la publika transportreto zorgas la poŝtaŭtolinio de Biasca al Disentis.

Lingvoj redakti

La ĉefa kaj sola oficiala lingvo de San Vittore estas la itala.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de San Vittore datiĝas el la jaro 1168 kiel sancto Victore. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de la jaro 1851 San Vittore apartenis al la flago de la tribunalkomunumo Roveredo de la supera tribunalo Mesoko. Ĝis la jaro 1646 ĝi formis utiligokomunumon por la alpopaŝtejoj, arbaroj kaj paŝtejoj kun Roveredo. Tiam la bienoj estis dividitaj. La abata preĝejo se la sanktuloj Johnao kaj Viktoro estis de 1219 ĝis 1885 la sidejo de la Kapitulo Sankta Viktoro, kiun fondis siatempe la barono Heinrich de Sax. Ek de 1851 San Vittore estas politika komunumo de la komunumaro Roveredo en la distrikto Moësa.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti