Alsószentmárton
Alsószentmárton, [alŝOsentmArton] kroate Semartin estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós. La loknomo signifas: suba-Sankta Marteno. Pli frue en la mezepoko la vilaĝo havis la nomon Drávaszentmárton.
Alsószentmárton | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7826 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 202 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 88 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 47′ N, 18° 18′ O (mapo)45.7903718.3056Koordinatoj: 45° 47′ N, 18° 18′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 13,62 km² (1 362 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 1110
- Poŝtkodo: 7826
- Telefonprefikso: 72
SituoRedakti
Alsószentmárton situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, kiu estas la kroata landlimo, laŭ traira flankovojo. Siklós troviĝas 7 km-ojn for.
HistorioRedakti
La unua mencio devenis el 1332 en formo S.Martino. Dum la mezepoko estis tie abatejo. Post la turkoj alvenis kroatoj kaj aliaj sudslavoj. La serboj okupis la regionon inter 1918-1920. Fine de la 20-a jarcento nur ciganoj loĝas en la vilaĝo. Ili havas gimnazion.
En Alsószentmárton migra poŝto servas.
VidindaĵojRedakti
Komunumoj de Sankta Marteno en Hungara reĝlandoRedakti
(Pro longeco en Transilvanio vidu ilin aparte: Csíkszentmárton!)