Amonia aluminia sulfato

kemia kombinaĵo
Amonia aluminia sulfato
Kemia strukturo de la
Amonia aluminia sulfato
3D Kemia strukturo de la
Amonia aluminia sulfato
Ĉermigito: Erco de
Amonia aluminia sulfato
Kemia formulo
NH4Al(SO4)2
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo
PubChem-kodo
Fizikaj proprecoj
Aspekto
Molmaso
  • 237.15 (anhidra)
  • 453.33 (dodekahidrata) g mol−1
Smiles [Al+3].[O-]S(=O)(=O)[O-]
.[O-]S([O-])(=O)=O.[NH4+]
Denseco
  • 2.45 (anhidra)
  • 1.64 (dodekahidrata) g/cm3 25 °C
Fandopunkto 93.5 °C (200.3 ; 366.6 K)
(dodekahidrata)
Bolpunkto 120 °C (248 ; 393 K)
anhidra (dodekahidrata)
Solvebleco:Akvo 15 g/100 ml (20 °C, dodekahidrata)
Mortiga dozo (LD50) 6207 mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R36/37/38
Risko S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵojLookChem]</ref>
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P362, P332+313, P302+352, P305+351+338, P337+313, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia aluminia sulfato, AAS, sulfato de amonio kaj aluminioNH4Al(SO4)2.12 H2O, ankaŭ konata kiel aluno de amonio kaj aluminio, estas duobla salo ĝenerale dekduhidrata, kiu okazas en naturo kiel la rara erco "ĉermigito".

AAS estiĝas pere de aluminia hidroksido, sulfata acido kaj amonia sulfato. Ĝi formas solidan solvaĵon kun kalia aluno. La pirolizo de la AAS estigas aluminon. Tia alumino uzatas en produktado de muelitaj polvoj kaj kiel antaŭantoj de sintezaj ĝemoj.

Uzoj redakti

Amonia aluno estas malaltkosta netoksa reakcianto, kiu ricevas plurajn niĉajn aplikojn. Ĝi uzatas en akvopurigo, en vegetalaj gluaĵoj, en porcelanaj cementoj, en senodorigiloj kaj ledotanado, tinkturado kaj teksaĵoj fajrorezistaj. La pH de solvaĵo rezultanta el topika apliko de amonia aluno kun ŝvitogutoj ordinare estas iomete acida reakcio kun pH inter 4 al 5. Amonia aluno estas ordinara ingredienco en bestoforigaj sprajoj.

Sintezo redakti

Sulfato de amonio kaj aluminio estiĝas per varmigo de miksaĵo da aluminia sulfato kaj amonia sulfato:

 

Reakcio redakti

Pirolizo de amonia aluno estigas aluminon kaj amoniakon[1]:

 

 

***

 

 

Literaturo redakti

https://www.youtube.com/watch?v=RnjiEdoSEvA How to Grow Large Alum Crystals by Crystallization]

Referencoj redakti

  1. Handbook of Advanced Ceramics: Materials, Applications, Processing and ..., Shigeyuki Somiya, Fritz Aldinger, Richard M. Spriggs, Kenji Uchino, Kunihito Koumoto, Masayuki Kaneno