Amonia nitrito

kemia kombinaĵo
Amonia nitrito
Amonia nitrito
Kemia strukturo de la amonia nitrito
Amonia nitrito
Kemia strukturo de la amonia nitrito
CAS-numero-kodo 13446-48-5
ChemSpider kodo 24223
Fizikaj proprecoj
Aspekto palflavaj kristaloj,
kiu malrapide malkomponiĝas en
nitrogenon kaj akvon.
Molmaso 64.06 g mol−1
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P264, P280, P305+351+338, P337+313, P370+378, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Amonia nitritoNH4NO2 estas neorganika salo rezultanta el reakcio inter la nitrita acido kaj amonia hidroksido. Ĝi trovatas kiel palflava kristaloj, kiu malkomponiĝas kiam varmigita al 60 °C−70 °C estigante nitrogenon kaj akvon. Ĝi malkomponiĝas pli rapide kiam miksita en koncentrita solvaĵo ol kiam seka kristalo.

Ĝi prepareblas per oksidado de la amoniako kun la hidrogena peroksido, aŭ pere de precipita reakcio inter la "bariaplumba II nitrito" kaj amonia sulfato, aŭ "arĝenta nitrito kun amonia klorido, aŭ amonia perklorato kun kalia nitrito. La precipitaĵo filtriĝas kaj la solvaĵo koncentriĝas. Senkoloraj kristaloj estiĝas kiuj estas akvosolveblaj kaj malkomponiĝas en la ĉeesto de acido, kun liberigo de nitrogeno.

Proprecoj redakti

Kiel amonia perklorato, amonia permanganato, "klora duoksido" (ClO2, ozono, "mangana duoksido" kaj aliaj oksidantoj, amonia nitrito estas fortaj eksplodaj oksidantoj[2]. Varmigo de miksaĵo da amonia saloj kun nitritoj kaŭzas perfortan eksplodon pro malkomponiĝo de la amonia nitrito.

Saloj de aliaj nitrogenaj bazoj kondutas sin sammaniere. Miksaĵoj da amonia klorido kaj natria nitrito ofte uzatas kiel komercaj eksplodaĵoj. Hazarda kontakto de spuroj da amonia nitrato kun restaĵoj da natria nitrito kaŭzis bruladon de malantaŭa parto de kamionplanko[3].

Sintezoj redakti

Procezo Raschig[4]

Nitrogena oksido reakcias kun amonia bikarbonato kaj oksigeno:

 

Malkomponiĝo de la amonia nitrato en malforte acida akvosolvaĵo:

 

Sintezo de la amonia sulfito pere de absorbado da gasmiksaĵo de nitrogena oksido kaj "ununitrogena duoksido" kun akvosolvaĵo de amoniako.

 

Metatezo inter la kalia nitrito kaj amonia perklorato:

 

Reakcioj redakti

Amonia nitrito estas malstabila substanco, kiu malkomponiĝas kiam varmigita:

 

Kiel salo de malfortaj acido kaj bazo, ĝi reakcias meze de acida akvomedio.

 

Kiel salo de malfortaj acido kaj bazo, ĝi reakcias meze de baza akvomedio.

 

Kiam ekspozicita sub la atmosfera oksigeno, ĝi oksidiĝas en la ĉeesto de humideco kaj altigo de temperaturo:

 

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Ixom. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-06-04.
  2. Safety of Reactive Chemicals and Pyrotechnics, Y. Wada,N. Foster,T. Yoshida
  3. Bretherick's Handbook of Reactive Chemical Hazards, L. Bretherick
  4. Industrial Inorganic Chemistry, Karl Heinz Büchel, Hans-Heinrich Moretto, Dietmar Werner