Amonia tiocianato

kemia kombinaĵo
8 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 28 dec. 2021.
Amonia tiocianato
Kemia strukturo de la
Amonia tiocianato
3D Kemia strukturo de la
Amonia tiocianato
Kemia formulo
NH4SCN
CAS-numero-kodo 1762-95-4
ChemSpider kodo 14901
PubChem-kodo 15666
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora higroskopa
kristala solido
Molmaso 76,122 g mol−1
Smiles [S-]C#N.[NH4+]
Denseco
  • 1,305 g/cm3 25 °C
Fandopunkto 149.5 °C (301.1 ; 422.6 K)
Bolpunkto 170 °C (338 ; 443 K)
(malkomponiĝas)
Solvebleco:Akvo 128 g/100 mL (0 °C)
Mortiga dozo (LD50) 500 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R20/21/22 R32 R52/53
Risko S13 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302+312+332, H318, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P273, P302, P352
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Amonia tiocianato, cianato de amonioNH4SCN estas neorganika salo, senkolora kristalo, rezultanta el reakcio inter amoniako kaj iu tiocianatanjono aŭ SCN. Amonia tiocianato povas uziĝi en titroj kun la helpo de solvaĵoj de arĝenta nitrato aŭ arĝentometrio[1].

Ĝi same uzatas en fabrikado de herbocidoj, tioureo, kaj travideblaj artefaritaj rezinoj; en alumetoj. kiel stabiligagento en fotografio; en pluraj kontraŭrustaj komponantoj; kiel kompletiganto en tekstila tinkturo kaj presado; kiel spuragento en naftokampoj; en separado de hafnio elde zirkonio, kaj tritaj analizoj.

Sintezo

redakti

Amonia tiocianato prepareblas reakciigante amoniakon kun karbona dusulfido:

 

 

Reakcioj

redakti

Amonia tiocianato malkomponiĝas en la ĉeesto de alkaloj:

 

Baria hidroksido reakcias kun amonia tiocianato estigante amoniakon kaj barian tiocianaton, kiu estas tre malmulte solvebla, la reakcio estas tre endoterma[2]:

 

Interesa efiko en analiza kemio estas reakcio inter la senkolora amonia tiocianato kun ferika klorido estigante ruĝkoloran ferikan tiocianaton[3]:

 

aŭ kun fera (III) sulfato por krei la saman efikon[4]:

 

Literaturo

redakti

Referencoj

redakti