Andor Révész [rEvEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Révész Andor estis hungara-hispana ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto. Lia persona nomvarianto eksterlande estis Andrés.

Andor Révész
Persona informo
Naskonomo Andor Révész
Aliaj nomoj Andrés Révész
Naskiĝo la  4-an de oktobro 1890(nun 1890-10-04)
en Hungario Galgóc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 13-an de junio 1970
en Hispanio Madrido (Hispanio)
Lingvoj hispanafrancahungaragermanaangla
Loĝloko Hispanio
Ŝtataneco HungarioHispanio
Okupo
Okupo ĵurnalistotradukisto • biografo • verkisto • spiono
vdr

Andor Révész[1][2] naskiĝis la 4-an de oktobro 1890 en Galgóc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Hlohovec en Slovakio), li mortis la 13-an de junio 1970 en Madrido (Hispanio).

Biografio redakti

Andor Révész devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Szombathely, poste li studis la francan lingvon en Reĝa Universitato Budapeŝto, pli poste en Sorbonne helpe de stipendio. Post la diplomo li instruis en gimnazio en Budapeŝto, dum li kontribuis en Nyugat, ankaŭ en eksterlandaj revuoj. En 1914 li vojaĝis al Parizo, kie li edziĝis. Iom poste la milito eksplodis, tial li devis rifuĝi (kiel malamiko) al Hispanio. En Madrido li estis sukcesa ĵurnalisto kaj redaktoro. Intertempe li pasis longajn jarojn ankaŭ en Portugalio, Finnlando, Turkio, Usono kaj Kanado kiel ĵurnalisto. Li ankaŭ tradukis.

Liaj kontribuoj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti