András Bágya
András Bágya [bAdja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bágya András estis hungara ŝlagrokomponisto, instruisto. Lia unua edzino estis Mária Toldy.
András Bágya | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de decembro 1911 en ![]() |
Morto | 4-an de novembro 1992 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-4-61/1 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Toldy ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto ![]() |

András Bágya [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1911 en Arad (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Rumanio), li mortis la 4-an de novembro 1992 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAndrás Bágya depost Traktato de Trianon jam apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li studis en muzikakademio de Cluj inter 1927 - 1932. Liaj plej gravaj instruistoj estis Martian Negrea kaj Alexandru Schelletti. Post la diplomo li instruis 12 jarojn en kalvinana (hungara) kolegio de Sfântu Gheorghe. Dum la lastaj instrujaroj la urbo denove apartenis al Hungario pro la Dua Viena Arbitracio. Krom la instruado li komponadis korusajn verkojn por la kolegio. En fino de la 2-a mondmilito li soldatiĝis, poste li estis militkaptito. Post la liberiĝo li pianludis en tiam elita ŝlagrorkestro en Budapeŝto, poste en 1947 li ricevis postenon en Hungara Radio. Li pasis 4 jardekojn en la Radio. En la 1960-aj jaroj li estis determina ŝlagrokomponisto de la lando. Li ricevis 2 ŝtatajn premiojn en 1978 kaj 1990, krome li havis 2 festivalajn premiojn. Li edziĝis dufoje.
Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj
redakti- Megáll az idő (1957)
- Micsoda éjszaka! (1958)
- Barnabőrű hableány (1960)
- Szerelmed lassú víz (1963)
- Vagy mindent vagy semmit (1964)
- Más ez a szerelem (1966)
- Susu bolondság (1967)
- Egy fiú a házból (1969)
- A boldogság és én (1981)
- Csinibaba
Elektitaj filmaj muzikoj
redakti- Éjfélkor (1957)
- Micsoda éjszaka! (1958)
- Fapados szerelem (1960)
- Kár a benzinért (1965)
- Erdök szép virága (1990)
Elektitaj teatraj muzikoj
redakti- Hófehérke (Pupteatro (Budapeŝto), 1958)
- Pesti háztetők (Operetoteatro (Budapeŝto), 1960)
- A harmadik nővér (Nacia Teatro (Budapeŝto), 1963)
- Egyszer volt (Nacia Teatro (Pécs), baleto, 1973)
- Szókimondó Kata (Teatro József Attila, 1973)