András Rusznák
András Rusznák [andrAŝ rusnAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rusznák András estis hungara aktoro.
András Rusznák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1984 (39-jaraĝa) en Záhony |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2005–2009) Ady Endre Gymnasium in Debrecen (en) (–2004) |
Familio | |
Frat(in)o | Rusznák Adrienn (en) |
Parencoj | György Cserhalmi (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra aktoro |
András Rusznák[1][2] naskiĝis la 31-an de decembro 1984 en ?.
Biografio
redaktiAndrás Rusznák estis edukita en Záhony kaj maturiĝis en gimnazio en Debrecen, poste li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2009. Liaj plej gravaj instruistoj estis László Marton (reĝisoro) kaj Géza Hegedűs D. Post la diplomo li kontraktis al teatro de Tatabánya, post jaro li ludis en pluraj teatroj. Inter 2012–2016 li estis membro de Nacia Teatro (Miskolc), poste de Teatro Radnóti. Li ricevis premiojn inter 2013-2021. Li fianĉiĝis en 2021 al Eliza Sodró.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Gloster (laŭ traduko de Mihály Vörösmarty)
- Hamleto - titolrolo (laŭ traduko de János Arany)
- Henriko la 4-a - filo de Henriko
- Vintra Fabelo - Polixenes
- Bertolt Brecht:
- Trigroŝa opero - Smith
- La kaŭkaza kretcirklo - rajdanto; stalisto; juna vulpo; maljunulo; kuracisto; viro; Micheil
- Anton Ĉeĥov:
- La mevo - Trepljov
- Onklo Vanja - Mihail Lvoviĉ Astrov (kuracisto)
- Mihály Fazekas: Lúdas Matyi - titolrolo
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- A mi kis falunk (televida serio, 2019) - Bazsó