András Somos [andrAŝ ŝomoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somos András estis hungara inĝeniero, agronomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1955).

András Somos
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1911 (1911-09-18)
en Mezőberény
Morto 15-an de marto 1996 (1996-03-15) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Horticulture and Food Industry • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • University of Horticulture and Food Industry
Okupo
Okupo ĝardenkulturisto
vdr

András Somos [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1911 en Mezőberény. Li mortis la 15-an de marto 1996 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Somos frekventis teknikan universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon en 1942, poste alian diplomon en ĝardenista akademio post 2 jaroj. En 1946 en Gödöllő li reorganizis la lernadon en la baldaŭa universitato (tial li iĝis katedrestro), krome en la sekva jaro li ricevis postenon en la ministerio. Li doktoriĝis en 1948. Inter 1948-1981 li instruis en Gödöllő, poste li pensiuliĝis. Li dufoje estis rektoro. Inter 1950-1961 li redaktis agraran revuon Acta Agronomica. Li ricevis premion Kossuth en 1956, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Konyhakerti növények termesztése (1948)
  • Zöldségtermesztés I–II. (Legomokultivado 1-2), (1955)
  • A paprika (La kapsiko), (1966)
  • A spenót (1972)
  • Műanyagok a kertészetben (1985)

Fontoj redakti