András Stipsicz [andrAŝ ŝtipŝic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stipsicz András estas hungara matematikisto, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

András Stipsicz
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1966 (1966-04-13) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

András Stipsicz [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Stipsicz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1989. Li restis samloke por helpi la instruadon unu jaron, poste li akiris PHD en 1994 en Universitato Rutgers. Post la PHD li instruis en Irvine, poste li hejmenvenis kaj kandidatiĝis (CSc) en 1996. Ekde 2002 li esploras en matematika instituto en Budapeŝto, sed li pasis tempojn ankaŭ en Princeton Universitato kaj Columbia University. En 2006 li doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ankaŭ instruas en la Mez-Eŭropa Universitato. Li okupiĝas precipe pri spacoj kun 4 dimensioj.

Li ricevis premiojn ekde la 2000-aj jaroj. Li havis edzinon, kiu naskis dufoje.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Topological field theories and geometry of loop spacesSingapore (1992)
  • The second homology groups of mapping class groups of orientable surfaces (2003)
  • Symplectic 4-manifolds, Stein domains, Seiberg-Witten theory and mapping class groups (2015)
  • Jeffrey R. Weeks: A tér alakja - tradukaĵo

Fontoj redakti