András Ticz
András Ticz [tic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ticz András estis hungara aktoro, muzikalkantisto.
András Ticz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1993 (31-jaraĝa) en Veszprém |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Kaposvár - teatrologio (–2018) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
András Ticz[1][2] naskiĝis la 18-an de aprilo 1993 en Veszprém (urbo).
Biografio
redaktiAndrás Ticz estis edukita en Balatonfűzfő, sed li maturiĝis en ekonomia mezlernejo en sia naskiĝurbo en 2013, sed li lernis ankaŭ muzikon (piano, gitaro, bandonio). Li akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2018. Lia ĉefinstruisto estis Péter Uray. Jam dum la studentaj jaroj li ricevis rolojn en Teatro Hevesi Sándor. Post la diplomo li ricevis statuson en la teatro. Somere li estis aktiva en subĉielaj teatraj spektakloj.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: La gajaj edzinoj de Windsor - Robin
- Károly Szakonyi: Adáshiba - Imrus
- László Dés: Dzsungel Könyve (muzikala versio) - Maugli
- Frigyes Karinthy: Tanár Úr, kérem - Gabi
- Arthur Miller: Az ügynök halála - Happy
- Gábor Presser-Anna Adamis: Képzelt riport egy amerikai popfesztiválról - la knabo
- Béla Tolcsvay: Isten pénze - Fred
- András Sütő: Advent a Hargitán - Gábor Zetelaki
- Sándor Hunyady: Lovagias ügy - Müller
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - notario; grafo
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Drága örökösök (2019) - policano
- Keresztanyu (2020) - festivalanta Fecó
- Doktor Balaton (2021) - pentristo