Béla Tolcsvay
Béla Tolcsvay [tolĉvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Tolcsvay Nagy Béla estas hungara ŝlagrokantisto, gitaristo, komponisto. Lia frato estas László Tolcsvay.
Béla Tolcsvay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1946 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | László Tolcsvay |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • komponisto • kantisto • kantotekstisto |
Béla Tolcsvay [1] naskiĝis la 6-an de novembro 1946 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Béla Tolcsvay jam frue inter 1964-1969 estis gitaristo en diversaj muzikgrupoj. En 1968 li venkis en muzika konkurso de Hungara Televizio. Tiutempe li ofte verkis muziktekstojn por Zsuzsa Koncz, poste li ofte ludis kune kun Zsuzsa Koncz. En 1973 li aranĝis festivalon en Miskolc. En la sekva jaro li kolektis popolkantojn en Transilvanio. En 1976 li helpis prezentaĵon de Zoltán Latinovits, poste li faris la samon al Erzsébet Kútvölgyi. En 1994 li establis klubon en Budapeŝto. Li edziĝis en 1997. Li ricevis premion Kossuth en 2015, pli frue aliajn premiojn en 1994 kaj 2009.
Elektitaj verkoj kaj roloj redakti
Fontoj redakti
- hompaĝo - foto Arkivigite je 2007-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] hungare
- [3] angle