André Hardellet

franca verkisto, scenaristo kaj juvelisto

André Hardellet, naskiĝis la 13-an de februaro 1911 en Vincennes, Val-de-Marne, mortis la 24-an de julio 1974, 63-jara, en la 3-a arondismento de Parizo, estis franca verkisto, scenaristo kaj juvelisto. En 1974 li honoriĝis per la literatura premio Deux Magots, prononco [dø maGO], pro la poemaro Les Chasseurs deux ("la du ĉasistoj").

André Hardellet
Persona informo
Naskonomo André Léon Georges Hardellet
Naskiĝo 13-an de februaro 1911 (1911-02-13)
en Vincennes, Seine,  Francio
Morto 24-an de julio 1974 (1974-07-24) (63-jaraĝa)
en 3-a arondismento de Parizo, Francilio,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoscenaristojuvelisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Hardellet naskiĝis ĉe Vincennes. Li komencis studi medicinon, sed forlasis siajn studojn por gvidi la komercon de sia familio, juvelaĵ-fabrikadbutiko en la historia pariza kvartalo Le Marais. Li poste evoluis en verkiston, vaste publikigante poemojn, novelojn, eseojn, kantotekstojn, romanojn kaj rakontojn. Li publikigis Lourdes, Lentes (1969) uzante la pseŭdonimon Stève Masson. La erotika etoso de tiu verkaĵo estis ŝoko por Raymond Marcellin, la franca ministro de la interno. En 1973 Hardellet estis kondamnita fare de la pariza juĝejo pro "indikoj kontraŭ bona moralo". Hardellet estis tre trafita per tiu deklaro, kaj mortis la sekvan jaron.

La jaro de la morto de Hardellet estis iom ironie kronita kiel lia literatura pinto, kiam al li estis premiita (postmorte) la premio Deux Magots de 1974 pro lia kolektita poemaro, Les Chasseurs deux (la du ĉasistoj). En 1975 estis eldonita kolekto de poemoj de Hardellet, "Hodiaŭaj poetoj", redaktita de Hubert Juin. En 1990 Guy Darol publikigis eseon, André Hardellet ou le Don de double vie ("Andre Hardellet, aŭ la Dono de la Duobla Vivo"). La eseo estis reeldonita en 1998.