Andrea Farsang [farŝang], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Farsang Andrea estis hungara agrogeologo, geografo, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022). Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) M. Tóthné Farsang Andrea.

Andrea Farsang
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1967 (1967-11-26)
en Székesfehérvár
Morto 13-an de decembro 2022 (2022-12-13) (55-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj germanaanglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater St. Stephen High School in Székesfehérvár • Universitato SemmelweisUniversitato Reĝo Sankta StefanoScienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo geografo • ekologo • universitata instruisto
vdr

Andrea Farsang[1] naskiĝis la  26-an de novembro 1967(nun 1967-11-26) en Székesfehérvár, ŝi mortis la 13-an de decembro 2022 en Szeged.

Biografio redakti

Andrea Farsang estis edukita en Pázmánd, sed ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1986, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Attila József. Post la diplomo ŝi estis en la universitato asistanto, docento (2005), fine profesoro (2019). Intertempe en 2000 ŝi akiris agrogeologian diplomon en Universitato Reĝo Sankta Stefano, krome ŝi akiris sciencan gradon Ph.D. pri geografio en 1997 en Universitato Attila József, ŝia habilitiĝo okazis en 2010, ŝi doktoriĝis (DSc) en 2017 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi ricevis premiojn inter 2000-2020.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Terep- és laborvizsgálati módszerek a természeti földrajzban. Válogatás. Egyetemi jegyzet (kunaŭtoro, 1996)
  • A talaj nehézfém tartalmának térbeli eloszlása mátrai mintaterületen, különös tekintettel az antropogén terhelésre (disertaĵo, 1997)
  • Földrajztanítás korszerűen (2011)
  • A víz- és szélerózió szerepe a talaj humusz- és elemtartalmának horizontális átrendeződésében (disertaĵo, 2017)
  • Klímaváltozás okozta kihívások – globálistól lokálisig (kunredaktoro, 2020)

Fontoj redakti

Referencoj redakti