Andrew DALBY (naskiĝinta la 13-an de junio 1947 en Liverpool) estas angla aŭtoro, kulturhistoriisto kaj lingvisto. Li verkis pri kompara lingvoscienco, manĝa kaj trinka kulturoj kaj la helena epika poeziado.

Andrew Dalby
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1947 (1947-06-13) (76-jaraĝa)
en Liverpool
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Kembriĝo • Bristol Grammar School
Okupo
Okupo lingvistobibliotekisto • kulturhistoriisto • historiisto • verkisto de nefikcio • klasikisto • tradukisto
TTT
Retejo https://www.researchgate.net/profile/Andrew-Dalby-2
https://www.encyclopedia.com/arts/educational-magazines/dalby-andrew-k-1947
vdr

Vivo redakti

Andrew Dalby studis klasikan filologion, romanistikon kaj lingvikon ĉe la Universitato de Kembriĝo kie li bakalaŭriĝis en la 1970a jaro. La sekvintajn 15 jarojn li deĵoris ĉe la universitata biblioteko samurbe specialiĝante pri sudaziaj kaj sudorientaj lingvoj. Inter 1982 kaj 1983 li katalogis kune kun Sao Saimong la J.G.Scott-kolekton de manuskriptoj kaj dokumentoj el la Malaja Duoninsulo kaj el Franca Hindoĉinio, ĉefe ankaŭ el Birmo. Por mastri tion li ellernis sanskriton, la palian kaj la hindian.

Ekde 1985 li laboris en Londono kie li zorgis pri la etendigo de la bibliotekoj ĉe Regent's-kolegio kaj Goodenough-kolegio. Ĉe Birkbeck-kolegio li studis doktoriĝonte inter 1987 kaj 1993 dum kio li intensege (denove) dediĉas sian atenton al la lingvoj latina kaj helena. Li perlaboras la vivon kiel liberprofesia verkisto. Krome li estas unu el la administrantoj de la Latinlingva Vikipedio.

Honoroj redakti

Andrew Dalby ricevis 1997 fare de la Brita-Helena Ligo (Anglo-Hellenic League) la premion Runciman Award pro sia verko Siren Feasts.[1]

Verkoj redakti

  • South East Asia: A guide to reference material, London/Melbourne/München/New York 1993.
  • Siren Feasts, London 1995.
    • Essen und Trinken im alten Griechenland, tradukis germanen Kai Brodersen, Stuttgart 1998.
  • kun Sally Grainger: The Classical Cookbook, 1996.
    • Küchengeheimnisse der Antike, tradukis Roland Vocke, Würzburg 1996. Eldono speciala, Würzburg 1998.
  • A guide to world language dictionaries, London 1998.
  • Dangerous Tastes, 2001.
  • Language in Danger: The Loss of Linguistic Diversity and the Threat to Our Future, 2002
  • Bacchus: A Biography, Los Angeles 2004.
    • Bacchus: Aus dem Leben eines Gottes, tradukis germanen Sebastian Wohlfeil, Berlin 2005.
  • Venus: A Biography, Los Angeles 2005.
    • Venus: Aus dem Leben einer Göttin, tradukis germanen Sebastian Wohlfeil, Berlin 2006.
  • Rediscovering Homer, 2006.
  • The World and Wikipedia, 2009.
  • Cheese: a global history, 2009.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti