Andy Weir

usona verkisto

Andrew Taylor WEIR (16a de Junio, 1972) estas usona romanisto kaj iama komputprogramisto.[1] Lia romano de 2011 nome The Martian estis adaptitaj en 2015 al filmo samnoma reĝisorita de Ridley Scott. Li ricevis la Premion John W. Campbell por la Plej Bonkvalita Nova Verkisto en 2016.[2]

Andy Weir
Persona informo
Naskonomo Andy Weir
Aliaj nomoj Jack Sharp
Naskiĝo 16-an de junio 1972 (1972-06-16) (51-jaraĝa)
en Davis, Kalifornio
Lingvoj usona anglaangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de San Diego • Livermore High School
Subskribo Andy Weir
Okupo
Okupo programevoluigisto • verkisto • romanisto • komputosciencisto • sciencfikcia verkisto • prozisto • programisto
Verkoj The Martian
The Egg
Cheshire Crossing
Artemis
TTT
Retejo http://www.andyweirauthor.com
vdr

Biografio redakti

Lia patro estis fizikisto kaj lia patrino estis elektroteknikisto. Li estis nur ok-jaraĝa kiam liaj gepatroj divorcis.[1] Li tuj legis klasikan scienc-fikcion kiel verkoj de Arthur C. Clarke kaj Isaac Asimov.[3] Estante 15-jaraĝa, li eklaboris kiel komputila programisto por Sandia National Laboratories.[4]

Post mezlernejo, Weir studis informadikon en la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego, sed li ne gradiĝis. Li laboris kiel programisto por kelkaj programarkompanioj, kiel AOL, Palm, MobileIron, kaj Blizzard, kie li laboris por la videoludo Warcraft II: Tides of Darkness.[3][5]

Verkado redakti

Weir ekverkis scienc-fikcion estante dudekjarulo kaj publikigis verkojn en sia retejo dum jaroj. Li estis ankaŭ aŭtoro de humura reta bildostrion nome Casey and Andy[6] en kiu aperas fikciaj versioj kiel "frenezaj sciencistoj" de si mem kaj de siaj amikoj (kiel verkisto Jennifer Brozek) el 2001 ĝis 2008; li por mallonge laboris ankaŭ por alia bildostrio nome Cheshire Crossing kunigante Alice in Wonderland, Peter Pan, The Wizard of Oz kaj Mary Poppins.[7] La atento kiun li akiris je tio estis konsiderita helpilo por lanĉi sian verkistan karieron,[8] post la malsukceso publikigi sian unuan romanklopodon nome Theft of Pride.[9] La unua verko kiu atingis gravan atenton estis "The Egg" (La ovo), historieto kiu estis adaptita al nombraj jutubaj filmetoj, nome unuakta teatraĵo, kiu estas ankaŭ la koncepto de Everybody, la tria albumo de la usona repisto Logic.[3][10]

Li verkis siaj unuan publikigitan romanon, The Martian (La marsano) plej science akurata, farinta etendan esploron pri orbita mekaniko, kondiĉoj sur la planedo Marso, historio de homporta kosmoŝiparo, kaj botaniko.[5] Ĝi estis adaptita al filmo en kiu stelulis Matt Damon kaj Jessica Chastain, kiu estis publikigita en 2015.[11]

Verkoj redakti

La retejo de Weir listigas liajn verkojn, kun senpagaj versioj de multaj el liaj rakontoj.[12]

Romanoj redakti

Seriaj noveloj kaj aliaj historioj redakti

  • Detectives (1986)[14]
  • Bonnie MacKenzie: The Life Story of a Mermaid
  • Moriarty (Holmesa
  • The Romana Chronicles/The Xoloans (Doctor Who

Rakontoj redakti

  • Principles of Uncertainty[15] (kolekto kiu inkludas la jenajn rakontojn:
    • "Access"
    • "Annie's Day"
    • "Antihypoxiant"
    • "Meeting Sarah"
    • "The Midtown Butcher"
    • "The Chef"
    • "The Egg"
    • "The Real Deal"
    • "Yuri Gagarin Saves the Galaxy"
  • "Bored World"
  • "Twarrior"
  • "Rat"
  • Lacero, antaŭaĵo de Ready Player One (Ernest Cline, eld.), Subterranean Press 2016
  • Diary of an AssCan (2015), antaŭaĵo de "The Martian"[16]

Bildoliteraturo redakti

  • Casey and Andy (2001-2008)
  • Cheshire Crossing (reta versio de 2006–2008 kun arto de Weir; Tapas reta versio de 2017–2019 kaj Random House 2019 kun arto de Sarah Andersen[17]) (ISBN 978-0399582073)

Sonverkoj redakti

  • James Moriarty, Consulting Criminal (Audible Studios 2017)
  • The Egg and Other Stories (Audible Studios 2017)

Fontoverkoj redakti

  • GURPS Casey and Andy (aro de Weir; verkita de David Morgan-Mar baze sur reta bildoliteraturo de Weir; Steve Jackson Games 2005)[18][19]

Aliaj verkoj redakti

  • Der Mars Survival Guide, intervjuo kun Andy Weir, publikigita kiel broŝuro[20]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Andy Weir on his strange journey from self-publishing to Hollywood. Alirita 25a de Junio 2015.
  2. 2016 Hugo Awards Announced. Alirita 26a de Aŭgusto 2016.
  3. 3,0 3,1 3,2 Rowe, Georgia (10a de Marto 2014). "Andy Weir's self-published 'The Martian' travels through space to best-sellerdom". San Jose Mercury News. Alirita la 1an de Aŭgusto 2021.
  4. The Martian. Alirita 5a de Marto 2015.
  5. 5,0 5,1 Altar, Alexandra. "A Survival Guide to Mars", The Wall Street Journal, 14a de Februaro 2014.
  6. Galactanet - The Creative Writings of Andy Weir, Casey and Andy (webcomic)
  7. Novelli, Michael A.. "An Interview with Andy Weir, author of Casey and Andy", The Agony Booth, 2a de Oktobro 2008.
  8. Garrity, Shaenon. "The Old Masters", The Comics Journal, 2 May 2016.
  9. 9,0 9,1 Sharp, Jack. "Theft of Pride", Galactnet, 11a de Majo 2000.
  10. Moran, Rita. "Moorpark College students write, direct and stage five intriguing one-acts", Ventura County Star, 10a de Januaro 2013. Arkivigite je 2015-05-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-27. Alirita 2021-08-01.
  11. The Martian. Alirita 8a de Septembro 2015.
  12. Galactanet - The Creative Writings of Andy Weir; Creative Writings of Andy Weir (list)
  13. The Martian, Random House. Akirita la 13an de Februaro 2018.
  14. Galactanet - The Creative Writings of Andy Weir, Detectives (rakonto)
  15. Ryan Britt (24a de Aŭgusto 2016). "'The Martian' Author Andy Weir's New Story Isn't a Book, It's an App". inVERSE.
  16. Andy Weir: The Short Story Prequel to The Martian. WHSmith (30a de Septembro 2015).
  17. Cheshire Crossing, Random House. Alirita la 5an de Junio 2019.
  18. Warehouse 23 - GURPS Casey & Andy. Alirita 2020-10-26.
  19. Daily Illuminator: GURPS Casey & Andy – Brand New For GURPS Fourth Edition!. Alirita 2020-10-26.
  20. Andy Weir. Der Mars Survival Guide (germane). Heyne Verlag. ASIN B0759RS89L.

Eksteraj ligiloj redakti