Angreno
Angreno uzbeke Ангрен [angren], ruse kaj taĝike Ангрен [angren] estas urbo en orienta Uzbekio, en la Provinco Taŝkento. La loknomo origine estis persa nomo, kiu ruse estas ohangaron "(forĝistoj)".
Angreno | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 702500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 126 962 (2005) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 1′ N, 70° 8′ O (mapo)41.01666666666770.133333333333Koordinatoj: 41° 1′ N, 70° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 961 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Angren [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: 961 m
- Loĝantaro: 175,400 (2014)
- Horzono: UTC+5
- Telefonkodo: +998 7066
- Poŝtkodoj: 110200
- Aŭtokodo:
- 41° 1′ N, 70° 9′ O (mapo)41.01666666666770.143611111111
Geografio redakti
Angren situas sur altebenaĵo en la orienta parto de la lando laŭ la samnoma rivero. La montoj, kiuj ĉirkaŭas Angrenon estas 2,500-3,500 metrojn altajn. Ĉirĉik troviĝas 69, Taŝkento 82, Kokando 86, Namangano 128, Margilan 146, Fergano 154, Andiĝono 191, Ĝizaĥo 219, Samarkando 310, Navojo 416, Karŝio 441, Termezo 489, Buĥaro 503, Urgenĉo 797, Nukus 888 kilometrojn.
Historio redakti
En 1936 geologoj trovis en tiu valo karbonojn. Post 4 jaroj oni komencis konstrui la minejon, kiu en 1942 donis karbonon. Samtempe 4 minkolonioj estis fonditaj, sed apude ankaŭ gulago (trudlaborejo) funkciis. En 1946 ili estis unuigitaj kaj ĝi ricevis urban statuson. En 1956 Angreno estis movita al alia areo 7-8 km. Post kolapso de la Sovetunio plimulto de ĉi tiuj fabrikoj estis forlasitaj. Nuntempe ĝi donas impreson al forlasita urbo kaj ofte nomiĝas kiel fantoma urbo.
Ekonomio redakti
Angreno konservis certan industrian gravecon. La urbo estas hejmo de iam konsiderinda kaj ankoraŭ funkcianta karbindustria industrio. La karbaj rezervoj de Angreno reprezentas preskaŭ unu kvaronon de karbaj provizoj de Centra Azio. Du trionoj de karbo devenas el surfaca minejo. Ĝi ankaŭ havas grandan konstrumaterialan kaj kaŭĉukan industriojn.
Trafiko redakti
Angreno havas trairan ĉefvojon, en 1941 Angreno kaj Taŝkento estis konektitaj kun fervoja linio.
Klimato redakti
Angreno situas en kontinenta klimato. La jara precipitaĵo estas averaĝe 524 mm. En ĉiuj monatoj pluvas aŭ neĝas. Inter novembro-marto foje frostas, inter julio-aŭgusto la temperaturo atingas 30 gradojn.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
- [1] angle
- mapo, distancoj Arkivigite je 2017-09-08 per la retarkivo Wayback Machine