Ĉirĉik

urbo en Uzbekio

Ĉirĉik, (uzbeke Чирчиқ, ruse чирчик) estas industria urbego en nordorienta Uzbekio, en la regiono Taŝkento.

Ĉirĉik
urbo • urbego
Administrado
Regiono regiono Taŝkento
Poŝtkodo 111700
Demografio
Loĝantaro 159 400  (1994) [+]
Loĝdenso 4 688 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 69° 35′ O (mapo)41.46666666666769.583333333333Koordinatoj: 41° 28′ N, 69° 35′ O (mapo) [+]
Alto 582 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Ĉirĉik (Uzbekio)
Ĉirĉik (Uzbekio)
DEC
Ĉirĉik
Ĉirĉik
Situo de Ĉirĉik

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chirchiq [+]
vdr
Avenuo en Ĉirĉik
Preĝejo en Ĉirĉik

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Aleo en Ĉirĉik

Ĉirĉik situas en altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando laŭ la samnoma rivero. Taŝkento troviĝas 32, Namangano 183, Ĝizaĥo 210, Fergano 220, Margilan 211, Andiĝono 250, Samarkando 300, Navojo 386, Karŝio 433, Kokando 467, Buĥaro 474, Termezo 512, Urgenĉo 745, Nukus 831 kilometrojn.

Historio redakti

Ĉirĉik estis fondita en 1935, kiam pluraj lokaj vilaĝoj kreskis kune pro konstruado de akvoenergia centralo. La unuigitaj vilaĝoj formis la novan urbon Ĉirĉik. En la urbeto inter 1946-1948 funkciis gulago (trudlaborejo), kie 2600 trudlaboristoj produktis aĵojn por nukleaj reaktoroj.

 
Kanalo ĉe Ĉirĉik

Ekonomio redakti

Ĉirĉik situas meze de intense kultivita areo, kie ĉefe kultivas melonojn, vinberojn kaj aliajn fruktojn kaj legomojn. La urbego mem produktas artefaritajn sterkojn kaj plurajn alojojn.

Apudaĵo de Ĉirĉik estas grava vintra libertemporegiono. Ekzistas skiejo proksime de la grandurbo, altiranta turistojn de ĉie en Mezazio kaj Rusio.

Trafiko redakti

Ĉirĉik trairan ĉefvojon (al Taŝkento kaj al la nordorienta landparto).

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti