Anselmo Windhausen

Anselmo Windhausen, naskiĝinta je la nomo Anselm Windhausen [ANzelm VINThaŭzn] la 20-an de aprilo 1882 en la urbo Lingen, Germanio, mortis la 2-an de aprilo 1932 en Bonaero, Argentino, estis germana sciencisto, precipe geologo, kiu pasigis la plejparton de sia vivo en Argentino.

Anselmo Windhausen
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1882 (1882-04-20)
en Lingen
Morto 2-an de aprilo 1932 (1932-04-02) (49-jaraĝa)
en Bonaero
Mortokialo apopleksio
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo geologo
vdr

Biografio redakti

Li studis en gimnazio de Hildesheim kaj en la universitatoj de Berlino, Munkeno kaj Göttingen. Tie pluraj famaj scienculoj estis liaj instruantoj, kiel Wilhelm Röntgen, Ferdinand von Richthofen, Karl Alfred von Zittel, Wilhelm von Branca kaj Adolf von Könen.

Kiel sciencisto li eklaboris en la fama Unukornula kaverno, en Scharzfeld, urboparto de Herzberg am Harz en la samnoma mezalta montaro Harco, poste en la geologia-paleontologia Instituto de la universitato de Göttingen kaj la muzeo Roemer-Pelizaeus en Hildesheim.

En 1907 li nomumiĝis administranto de Geologio kaj Paleontologio ĉe la Provinca Muzeo de Hanovro.

La 20-an de aprilo 1909 estis dungita de la departemento pri Minado kaj Geologio Divido de la Ministerio pri Agrikulturo de Argentino. Li efektivigis sian unuan geologian studon en la provinco Mendoza - kaj partoprenis en scienca ekspozicio okaze de la centjariĝo de la argentina ĉefurbo en Bonaero. Komisiita de la argentina registaro, li organizis la prezentadojn pri minado kaj geologio de Argentino en la Internaciaj Ekspozicioj de Industrio kaj Laboro en Torino kaj Roubaix, el kiuj la lasta gajnis "grandan premion" ekspozician.

En 1912 li faris siajn unuajn esplorojn en la nordo de la argentina regiono Patagonio kaj malkovris la naftofontojn de la monto Cerro Lotena en la provinco Neŭkeno. En septembro de la sekva jaro, li konsilis la ekspluaton de nafto en la areo de la nuna urbo Plaza Huincul de Patagonio, en impresa prelego ĉe la Scienca Societo Argentina. En 1914 li estis nomumita argentina Komisiito de Minoj en la usona ekspozicio Panamo - San-Francisko. Tie li pasigis unu jaron travojaĝante la landon kaj kontaktante kun paleontologoj kaj geologoj usonaj kiel Arnold Edward Ortmann, same germandevena kiel li mem, kaj aliaj, por la interŝanĝo de sciencaj informoj pri Patagonia Argentino.

En 1916 li rekomencis sian geologiajn studojn en la argentinaj subŝtatoj Rio Negro (Nigra Rivero) kaj Neŭkeno. Siajn trovojn li publikigis en 1918 en la usona scienca ĵurnalo American Journal of Science. En septembro de la sekva jaro, li konsilis la ekspluaton de nafto en la areo de la nuna urbo Plaza Huincul de Patagonio, en impresa prelego ĉe la Scienca Societo Argentina. En 1919 li nomumiĝis membro de la nove kreita direktorejo de naftokampoj Fiska, kiu poste iĝis ŝtata naftoprodukta firmao YPF. Windhausen estis komisiita realigi kompletan geologian enketon pri la naftoareoj Chubut kaj Santa Cruz, kies konkludoj eldoniĝis en Argentino kaj Germanio.

En 1920 li petis kaj ricevis argentinan ŝtatanecon. En 1924 Anselmo Windhausen eldonis sian studon pri la regiono de la Golfo Sankta Georgo, kiu dum multaj jaroj estis la bazo por la esploro kaj ekspluato de nafto en tiu areo de Patagonia Argentino. Ankaŭ li kontribuis al la diskono de la Ŝtonigita Arbaro de Santa Cruz (nun Cerro El Akordita Petrificado Arbaro), kaj sendis specimenojn de fosilioj ("Araucaria mirabilis Windhausen") por sia germana kolego Walter Gothan, por studi ilin en Germanio. Tiutempe li batalis senlace por la kreado de naciaj parkoj en Argentino, kune kun aliaj samlandaj natursciencistoj.

En 1925 li aktive kunlaboris, kiel fondinta membro de la Argentina Societo de Geografio, en germana ekspedicio en la suda Atlantiko. En 1926 li estis nomumita profesoro de Geologio kaj Paleontologio ĉe la Doktoriga Altlernejo pri Naturaj Sciencoj de la Nacia Universitato de Kordobo. En 1929 li eldonigis la unuan volumon de lia libroserio "Geologio de Argentino" (eldonita fare de Jacobo Peuser, Bonaero) kaj estis fondinto de la argentina socio de Minado kaj Geologio. Invitita de la germana geografo Albrecht Penck, li vojaĝis al Germanio por ricevi la Gustav Nachtigal-medalon.

En 1931 estis eldonita la dua volumo de lia "Geologio de Argentino". En aprilo de tiu jaro, li proponis al la ŝtata naftoprodukta firmao YPF tra la Nacia Universitato de Kordobo krei stipendian programon por studentoj de naturaj sciencoj de kiu poste kiuj profitis generacioj de argentinaj geologoj .

Kelkajn tagojn post la 50-jara naskiĝtado, kaj post plia vojaĝo al Patagonia Argentino, Anselmo Windhausen suferis apopleksion kaj li mortis en Bonaero la 2-an de aprilo 1932.

Fontoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anselmo Windhausen en la hispana Vikipedio.
  • Du Toit, A. L. Review of “Geología Argentina, Segunda Parte,” Geological Magazine 812, volumo LXIX de la tuta serio, februaro 1932, Londono
  • Sparn, Enrique. “Bibliografía de la geología, mineralogía y paleontología de la República Argentina,” Academia Nacional de Ciencias de Córdoba, 1920-28, 1937, 1942
  • “El yacimiento de carbón de Río Turbio,” Secretaría de Industria y Comercio, Dirección General de Combustibles Sólidos Minerales, Bonaero, 1947
  • Storni, Carlos D. “Doctor Anselmo Windhausen en el 15º aniversario de su muerte,” Revista de la Sociedad Geológica Argentina II (2), aprilo 1947, Bonaero
  • Groeber, Pablo, “Personalidad científica de Anselmo Windhausen,” Sociedad Argentina de Estudios Geográficos (GAEA), 1957, Bonaero
  • Borrello, Angel V. “Contribución de Windhausen a la paleogeografía de la Patagonia,” GAEA, 1957, Bonaero
  • Castellanos, Alfredo, “Influencia de los científicos alemanes en el desarrollo de las ciencias naturales en la Argentina,” Nacia Universitato de Rosario, Instituto de Fiziografio kaj Geologio, serio A, n-ro 5, Rosario, 1970
  • “Windhausen y la cuenca neuquina,” Revista Nosotros (YPF) I (3), novembro 1972, Bonaero
  • “Medio siglo y seis años después (La conferencia de Windhausen,” Diario Río Negro, 22-a de oktobro 1974, General Roca, Río Negro
  • García Castellanos, Telasco, “Historia de la enseñanza de las ciencias geológicas en la Universidad Nacional de Córdoba, Argentina,” Papers, IUGS (International Committee on the History of Geological Sciences), kvina scienca kunveno, 1974, Madrido
  • Hünicken, Mario A. “Anselmo Windhausen y su contribución al conocimiento de la geología argentina,” Academia Nacional de Ciencias de Córdoba 57, entregas 1-4, 1986, Córdoba
  • Vladi, Firouz. “Anselm Windhausen - zum 100. Geburtstag eines Harz-Höhlenforschers (Geologische Untersuchungen in der Einhornhöhle in Scharzfeld am Südharz in den Jahren 1905-1907). Heimatblatt für den südwestlichen Harzrand, 37: 22-32; Osterode 1981
  • “Homenaje a Anselmo Windhausen,” Revista Norte Geológico, Colegio de Graduados en Ciencias Geológicas de Tucumán, 5-a jaro, januaro-aprilo 1982, San Miguel de Tucumán
  • “Anselmo Windhausen, un pionero olvidado,” Diario Río Negro, 18-a de aprilo 1982, General Roca, Río Negro