Antal Káldor, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Káldor Antal estis hungara farmakologo, kuracisto pri internaj malsanoj.

Antal Káldor
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1925 (1925-06-15)
en Budapeŝto
Morto 24-an de decembro 2005 (2005-12-24) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Semmelweis - medicino (–1951) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
internisto
farmakologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Antal Káldor[1] naskiĝis la  15-an de junio 1925(nun 1925-06-15) en Budapeŝto, li mortis la 24-an de decembro 2005 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Antal Káldor devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1943, poste li laboris jaron en klinika laboratorio. En 1944 li estis trudlaboristo en nazia Germanio. Li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951, poste li estis armea kuracisto, sed en 1956 li civiliĝis. En tiu periodo li kompletigis sian diplomon pri internaj malsanoj (1955). En la universitata kliniko li estis asistanto (1955–1967), poste li havis ĉefkuracistan rangon, pli poste altajn postenojn en hospitalo aŭ kliniko. Inter 1982–1992 li estis profesoro en kliniko. Intertempe li kandidatiĝis en 1965, li doktoriĝis en 1977 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis stipendiojn en Britio en 1964 kaj 1979, premiojn en 1979 kaj 1985. Lia ĉefa esplortereno estis la hepato. Ankaŭ lia edzino estis kuracisto.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Vizsgálatok az egyes májfunkciók közti „vetélkedés” kérdéséről. (kunaŭtoro, 1950)
  • Adatok az orális antidiabetikumok hatásmechanizmusához. (kunaŭtoro, 1958)
  • Adatok a vércukorcsökkentő szulfonilureák hatásához. (disertaĵo, 1963)
  • Klinikai pharmacologia. (studenta lernolibro, 1967)
  • Gyógyszerhatások, mellékhatások és interakciók vizsgálata emberben. A keringésre ható egyes gyógyszerek vizsgálata. (disertaĵo, 1975)
  • Tallózás a klinikai farmakológiában. (1988)
  • A gyógyszerterápia megkezdésének és befejezésének időpontja. (1996)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti