Malfermi la ĉefan menuon

Antonis Samarakis

greka verkisto

Antónis Samarákis, greke: Αντώνης Σαμαράκης, (naskiĝinta en la 16-a de aŭgusto 1919 en Ateno, mortinta en la 8-a de aŭgusto 2003 en Piloso), estis greka verkisto.

VivoRedakti

Li studis juron en Ateno kaj deĵoris en la Ministerio pri laboro. Kiel sendito de la ministerio kaj de Internacia Organizaĵo de Laboro li vojaĝis tra multaj eŭropaj, amerikaj kaj afrikaj landoj. Dum la 1980-aj jaroj li partoprenis du agadojn de UNESKO en Etiopio en la kadro de kontraŭmalsatega luktado.

Verkista vivoRedakti

Jam en lia unua libro Ζητείται ελπίς / Zitíte elpís (1954) oni klare vidas la temojn kaj la stilon karakterizajn por la tuta verkaro. La historioj de la tomo havas normalajn homojn kiel ĉefrolludantojn kaj la efekto rakonta kuŝas en la malkovro de pli aŭ malpli kriminalaj strukturoj. Tio frapu la leganton. La mesaĝoj estas klaraj kaj absolute konkretaj, ekzemple: danĝero de atoma katastrofo; subpremo fare de diktatura reĝimo; fremdigo kaj samigo de la homo en moderna societo.

La samon oni trovas en lia plej fama verko, la romano Το λάθος / To láthos (1965), kiu furiozis kaj en Greklando kaj ekstere. En totalitara ŝtato (kiu tamen ne nome identiĝis) iu estas arestita pro laŭdira konspiro. Oni nun skizas planon por konfesigi lin; tiu plano baziĝas sur intimeco de la akuzito kaj de la esplorjuĝisto. Ĝuste tia intimeco malhelpos finfine la akuzon. Kvankam la skribtekniko ŝajnas supraĵa, la kombino inter krima, politika kaj psikologia romano tamen impresas.

Aliaj verkoj i.a. estas la romanoj Σήμα κινδίνου / Síma kindínu (1959), Εν ονόματι / En onómati (1998) kaj la rakontaroj Αρνούμαι / Arnúme (1961), Το διαβατήριο / To diavatírio (1973) kaj Η κόντρα / I kóntra (1992).

KritikoRedakti

Malgraŭ granda ŝato fare de vasta legantaro, la verkisto ne ĉiam same taksatas ĉe la kritikistoj. Oni riproĉas al li supraĵan kaj malseriozan stilon kaj nuran aspiron al sensaciaj efektoj. Krome aperus abstrakte ĝeneraligita humanismo kaj tro sensaciaj emocioj. La temoj estus prenitaj de la amaskomunikiloj kaj ne invitus al pliprofundiĝo. Ŝajne ĉefe pro la facileco de liaj mesaĝoj li sukcesis, kio atestas ankaŭ la tradukoj en pli ol 30 lingvojn.

LiteraturoRedakti

Dimosthenis Kurtovik: Griechische Schriftsteller der Gegenwart. Ein kritischer Leitfaden, eldonejo Romiosini, Kolonjo 2000, ISBN 3-929889-35-8, p. 244-246.