Antos Gémes
Antos Gémes [antoŝ gEmeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gémes Antos estis hungara aktoro, voĉoaktoro, muzikisto, instruisto. Lia edzino estis Laura Ruttkay.
Antos Gémes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1981 (43-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2004–2008) Leövey Klára Gimnázium (en) (–1999) |
Familio | |
Edz(in)o | Laura Ruttkay |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Antos Gémes[1][2] naskiĝis la 29-an de aprilo 1981 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAntos Gémes maturiĝis en muzika gimnazio en sia naskiĝurbo en 1999, poste li studis en studio, fine li akiris pupistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 2008. Lia ĉefinstruisto estis János Meczner. Spite la pupistan diplomon li iĝis aktoro kaj ne pupisto. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Magyar, baldaŭ li havis rolojn ankaŭ en aliaj teatroj, eĉ en province. Ekde 2010 li instruis en aktorstudio de Teatro Magyar. Jam ekde la studentaj jaroj li muzikis, baldaŭ li fondis propran ŝlagrorkestron. Li ricevis stipendion en 2008, premiojn inter 2009-2020. Lia edzino naskis ĝemelinojn en 2017.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Oberon
- Romeo kaj Julieta - Tybalt
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Christian
- en:W. S. Gilbert: A Mikádó - Pish-Tush
- Áron Tamási: Ábel - titolrolo
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo
- Ferenc Molnár: Liliom - titolrolo
- Ernő Szép: Lila ákác - Zsüzsü; Majmóczy
- Jenő Heltai: A tündérlaki lányok - Sándor Pázmán
- Imre Dobozy: La kaporalo kaj la aliaj (teatra adapto) - Krasznavölgyi
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Randevú (2006) - muzikisto
- Indián (2013) - Tamás Lantos
- Nyúlcsapda (mallonga filmo, 2020)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de LilRel Howery, en:Jóhannes Haukur Jóhannesson, Brian Tyree Henry[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Marslakók (serio, 2012) - Antos
- Szájhös.tv (2022) - Pista