Apeldoorn

municipo en Gelderlando, Nederlando
(Alidirektita el Apeldorno)
ISO

Apeldoorn (esperantigite: Apeldorno) estas grandurbo kaj universitata urbo (ekde 1968) en Nederlando, sur la Veluwe[nl] en la provinco Gelderland. Ĝi havas areon de 340 km² kaj pro tio estas unu el la plej grandaj municipoj de Nederlando. Granda parto de la kampara areo estas karakterizata de multe da naturo. La tuta okcidenta parto de la municipo estas parto de Veluwe, kun sur morenmuroj situantaj arbaroj kaj erikejoj. La plej alta monteto en la ĉirkaŭaĵo estas la Torenberg[nl], kiu altas 107,1 metrojn. La plej alta monteto de Veluwe altas 110 metrojn (Posbank[nl]), apud Rheden).

Municipo Apeldoorn

Flago de la municipo Apeldoorn

Blazono de municipo Apeldoorn

Flago de la municipo Apeldoorn Blazono de municipo Apeldoorn
Situo de la municipo Apeldoorn
nederlanda municipo
Provinco Gelderlando
Urbestro Ton Heerts
Ĉefloko Apeldoorn
Areo
 - Tero
 - Akvo
341,13 km²
339,96 km²
1,17 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
164 781 (en 2021)
485 loĝ./km²
Geografia situo 52° 13′ N, 5° 57′ O (mapo)52.2166666666675.95Koordinatoj: 52° 13′ N, 5° 57′ O (mapo)
Apeldoorn (Nederlando)
Apeldoorn (Nederlando)
DEC
Apeldoorn
Apeldoorn

Map

Gravaj trafikaj arterioj A1, A50, N344, N345
CBS-municipokodo 0200
Telefona kodo 0577, 055
Poŝtkodo 3888, 7300–7381
Oficiala retejo https://www.apeldoorn.nl/
vdr

Geografio redakti

Apeldoorn etendiĝas sur ebenaĵo en la mezo de la lando. La urbo estas nodo de fervojoj kaj aŭtovojo estas tre proksima.

Historio redakti

Apeldoorn menciiĝis unuafoje en 793, kiel Appoldro. En la 17-a jarcento konstruiĝis grava ĉaskastelo de la reĝa familio. En la 19-a jarcento la urbo evoluis multe. Reĝino Wilhelmina mortis en Loo palaco la 28-an de novembro 1962. En 2009 atako okazis kontraŭ la reĝa familio, 8 homoj mortis.

Gravaj sportaj eventoj redakti

Retplikbala (volejbla) matĉoj: la klubo Dynamo estas unu el la plej sukcesplenaj de Nederlando.

Vetbiciklado okazanta dum la naskiĝtago de la reĝo je la fino de aprilo, de biciklista asocio de Adelaar (la aglo.)[1].

Kvartaga promenado.

Mezvintra maratona kuro.

Vidindaĵoj redakti

  • protestanta preĝejo
  • romkatolika preĝejo
  • Loo palaco [2]
  • Amuzejo Berg en Bos, en kiu situas Apenheul, zoologia ĝardeno kun multaj specoj de simioj kaj antropoidoj. [3]
  • Nacia parko De Hoge Veluwe [4]
  • Muzeo Coda [5]
  • Teatro/koncertejo Orpheus [6]
  • Monumento pri la liberigo, la 17-an de aprilo 1945, dank’al la kanada armeo [7] Arkivigite je 2013-10-30 per la retarkivo Wayback Machine
  • Monumento de naald (la pinglo) kiu festis la finciĝon de reĝino Wilhelmina kun la germana princo Hendrik. [8] Arkivigite je 2013-06-20 per la retarkivo Wayback Machine

Urboj kaj vilaĝoj redakti

La municipo Apeldoorn konstistas el: Apeldoorn, Beekbergen, Hoenderloo, Loenen, Klarenbeek (parte), Oosterhuizen, Hoog Soeren, Lieren, Uddel.

Partneraj urboj redakti

Apeldoorn havas ĝemeliĝajn rilatojn kun:

Esperanto en Apeldoorn redakti

En Apeldoorn estas esperantoklubo kun la nomo Esperantokring Oost-Veluwe. Ĝi konsistas el dek unu anoj, 5 de ekster Apeldoorn. La esperantoklubo kunvenas unu fojon en la monato, hejme ĉe anoj en Apeldoorn. La esperantoklubo estas regiona sekcio de Esperanto Nederland, kiu siavice estas Asocia Membro de Universala Esperanto-Asocio. Informoj: Esperanto Nederland aŭ Lokaj informejoj pri Esperanto en UEA-vikio[9][rompita ligilo].

 
Satelitfoto Apeldoorn
 
Urbodomo de Apeldoorn
 
Kanalo en Apeldoorn
 
Palaco en Apeldoorn
Provinco Gelderlando  
Aalten | Apeldoorn | Arnhem | Barneveld | Berg en Dal | Berkelland | Beuningen | Bronckhorst | Brummen | Buren | Culemborg | Doesburg | Doetinchem | Druten | Duiven | Ede | Elburg | Epe | Ermelo | Geldermalsen | Harderwijk | Hattem | Heerde | Heumen | Lingewaal | Lingewaard | Lochem | Maasdriel | Montferland | Neder-Betuwe | Neerijnen | Nijkerk | Nimego | Nunspeet | Oldebroek | Oost Gelre | Oude IJsselstreek | Overbetuwe | Putten | Renkum | Rheden | Rozendaal | Scherpenzeel | Tiel | Viĥeno | Voorst | Wageningen | West Maas en Waal | Westervoort | Winterswijk | Zaltbommel | Zevenaar | Zutphen
Nederlando | Provincoj | Municipoj