Apokatastazo (el la origina greka: αποκατάστασις, apokatástasis) estas termino multsenca depende de la kulturaj medioj en kiu ĝi estas profitata: la precipaj medioj kiuj lasis sian stampon estas tiuj religiaj kaj filozofiaj. Laŭlitere ĝi signifas "reveno al la origina stato", "reintegrado, restarigo ".[1]

Filozofio redakti

En la stoikisma doktrino, ekzemple, estas subtenata la "reintegrado" de la universo en ĝia origina stato, kiu sin kunigas al la doktrino pri la eterna reveno: kiam la astroj surprenos la saman pozicion kiuj ili havis ĉe la komenciĝo de la universo, okazos granda eksplodo (ἐκπύρωσις, ekpiroszo), kaj la tempo kaj la mondo rekomencos novan ciklon (πάλινγένεσις, (palingenezo, aŭ "kio naskiĝas denove"). Laŭ iuj stoikistoj tiu ciklo estos identa al tiu antaŭa, laŭ aliaj male nenecese ĝi estos identa.[2] [3]

En la novplatonisma per apokatastazo estas indikata la reveno de "unuopaj" estaĵoj al la origina unuo, nome al la sendiferenca Unuo el kiu la tuta realo devenas, reveno ebligita pere de la filozofia ekstazo.

Religio redakti

Kristianismo redakti

En la kristana doktrino, la koncepto pri apokastatazo eksplicite ĉeestas laŭ bibliistoj, precipe sed ne nure, en versego de la de la Biblio, nome en la Agoj de la Apostoloj 3, 21:

“Kriston, Jesuon, 21 kiun la ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo.” [4]

Ankaŭ se ankoraŭ daŭrigas duboj, en kristanismo de la unuaj jarcentoj la precipa subtenanto de la hipokatastazo estis taksata Origeno [5]

Laŭ Origeno, ĉe la fino de la tempoj okazos la universala Elaĉeta Savo, en kiu ĉiuj kreitaĵoj estos reintegritaj en la dia pleneco inkluzive de Satano kaj de la morto: tiasence, tial, inferaj punoj, spite de ilia longo, havus ne definitivan starigon sed nur purigan. La kondamnitoj ekzistas certe, sed ne tiaj restos porĉiame, ĉar la dia sava plano ne povus realiĝi se malĉeestus ankaŭ unusola kreito. Laŭ li, la biblia bazo estas:

“28 Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.” (1Kor, 15, 28).

Oni ofte citas, kaj apogiĝas, sur la Parabolo de la erarinta filo.

Tiu doktrino estis akceptita de iuj orientaj Patroj de la Eklezio inter kiuj elstaris Gregorio de Nyssa, ĝis kiam ĝi estis kondamnita kiel hereza en la kvina ekumena koncilio nome en la Dua koncilio de Konstantinopolo de 553:[6]

“Se kelka diras aŭ opinias ke la puno por la demonoj kaj malpiaj homoj estas dumtempa aŭ ke ĝi ĉesos post certa tempo, nome okazos restarigo (= apokatastazo) de la demonoj aŭ de malpiaj homoj, estu anatemo.” [7]

Sekve troviĝas en kelkaj teologoj kaj pensistoj, inter kiuj, laŭ iuj komentistoj, Skoto Eriugena aŭ, en epoko pli proksima, Friedrich Schleiermacher, Karl Barth, Hans Urs von Balthasar, Adriana Zarri, Paolo De Benedetti. Inter la religian kristanaj pensfluoj, apokatastazo estas proksima al la ideoj de Anabaptismo kaj Universalismo.

Kristana gnostikismo redakti

La kristanaj gnostikuloj ĝenerale subtenis ke la apokatastazo realiĝas kiam animo, kiu estas dia fajrero enkarcerigita en la materio, sin liberigas enirante specialan scion, aŭ gnozon, por kunigi al la vera Dio kiu staras super ĉiuj diaĵoj. Mesaĝistoj de Lumo, inter kiuj Jesuo Kristo estas la elstarega ekzemplo, anoncas ke la savo devenas el la malkovro de la Regno de Dio en si mem Vidu : Gnostikismo).

La gnostika Evangelio laŭ Filipo (n. 63, 67) montras tiun pozicion.

Protestantoj kaj katolikoj redakti

Laŭ Amilcare Giudici, por la protestanta teologio de la 20-a jarcento, "la apokatastazo estas la konkludo plej logika [...de] la medito pri la Graco." [8]Lutero, tamen, malsame pensis kaj laŭ li ne ekzistos apokatastatxo. [9]

Rilate katolikismon, iuj katolikaj teologoj provas ĉirkaŭeviti la koncilian kondamnon de 553 apogiĝante sur la kontraŭdiro kiu, kaze la eterneco de la puno, kuŝus en la tri teologiaj virtoj; tio kio per la fido (dogma teologio) devas esti reĵetita traporde, per la Espero (teologio de la espero)[10] devas esti ricevita kaj revenigita trafenestre, ĉar «la (karitato...) ĉion kredas, sed ankaŭ ĉion esperas» (vidu: 1Kor 13, 7). En Esperi por ĉiuj [11] la katolika teologo Hans Urs von Balthasar akceptas tiun tezon kaj citas liston de aliaj teologoj kiujn li konsideras proksimaj al sia penso: Erich Przywara, Henri de Lubac, Gabriel Marcel, Joseph Ratzinger, Walter Kasper, Gisbert Greshake, Romano Guardini, Karl Rahner. "kompanio, li skribas, en kiu mi min sentas tre bone.".[12][13]

Plue ili invitas vidi kion diras la la Apokalipso de Johano: en ĝi estas rakontate ke la klingo kiu elias el la buŝo de la Verbo de Dio, kiu eble simbolas la Evangelion, eksterminas ĉiujn pekulojn kaj kontraŭulojn kiuj finiĝas en ĉiamdaŭra fajra lako. Sed en la lasta sceno de la Nova Jerusalemo, kies pordoj estas ĉiam malfermitaj, en kiu la folioj de la arboj utilas por sanigi la naciojn, estas anoncite ke en ĝin eniros la reĝoj de la tero kun ilia gloro. Kiuj ili estas? kiel ne la ribeluloj eksterminitaj?

Oni citas kontente, krom la bibliaj pasaĵoj supre profititaj, la profetaĵon de Jesaja (19, 23-25, kiu antaŭanoncas ke la malamataj kaj malbenataj egiptoj kaj asirianoj havos pacon inter si kaj celebros kulton kune kaj “adoros al la Dio de Israelo. La ĉiopova Sinjoro ilin benos dirante Benataj estu la Egiptio, mia popolo, Asirio, verko de miaj manoj, kaj Izraelo mia heredaĵo.

Verkisto ortodoksa Fjodor Dostojevskij aludas al tiu hipotezo en ĉapitro de La ribelo kaj de Granda Inkvizitoro en la fratoj Karamazov.

Notoj redakti

  1. Vidu. artikolo en Treccani.
  2. Giovanni Reale, Il pensiero antico, Milano, Vita e Pensiero, 2001, pp. 331-332. ISBN 88-343-0700-3; ISBN 978-88-343-0700-7.
  3. pp. 331-332. ISBN 88-343-0700-3; ISBN 978-88-343-0700-7.
  4. (Greke) "ὃν δεῖ οὐρανὸν μὲν δέξασθαι ἄχρι χρόνων ἀποκαταστάσεως πάντων ὧν ἐλάλησεν ὁ θεὸς διὰ στόματος τῶν ἁγίων ἀπ᾽ αἰῶνος αὐτοῦ προφητῶν."
  5. Origeno, De Principiis I, 6, 2-3. Videbla en en.wikisource.
  6. DS 411.
  7. Latina versio (sed la origina versio estasi greklingva): “Si quis dicit aut sentit, ad tempus esse daemonum et impiorum hominum supplicium, eiusque finem aliquando futurum, sive restitutionem et redintegrationem esse (fore) daemonum aut impiorum hominum, an. s."
  8. Por ĝisdatigo vidu Jürgen Moltmann, L'avvento di Dio. Escatologia cristiana, Brescia, Queriniana, 2ª ed. 2004, III, 11 (Ristabilimento di tutte le cose), pp. 261-284. ISBN 88-399-0400-X; ISBN 978-88-399-0400-3.
  9. Beste, Wilhelm (1886), Die bedeutendsten Kanzelredner, "Der Herr Matthesius hat drei Stunden vor seinem seligen Abschiede eine ganze Predigt von diesem Wort gethan. Gottlob, der jüngste Tag ist dies restitutionis omnium. Da wird uns der Herr Jesus Alles wieder an die Seite setzen,…".
  10. Battista Mondin, Storia della Teologia - 4, Bologna, Edizioni Studio Domenicano, 1997, pp. 686ss.. ISBN 88-709-4248-1; ISBN 978-88-709-4248-4
  11. Hans Urs von Balthasar, Sperare per tutti. Con l'aggiunta di "Breve discorso sull'inferno"; en apendico: "Apocatastasi", Milano, Jaca Book, 1997. ISBN 88-163-0323-9; ISBN 978-88-16-30323-2.
  12. Hans Urs von Balthasar, op. cit., p. 125.
  13. Se tiuj cititaj katolikaj teologoj bazas sian esperon ĝuste sur la espero sen tamen kontrasti la dogmon de la kvina ekumana koncilio, ĝenerale la katolikaj teologoj respektas la dogmon ĝin inkluzivante en la misterecon de Dio.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti