Arar, arabe عرعر estas urbego, la ĉefurbo (ankaŭ la plej granda urbo) de Regiono de la Norda Landlimo en Sauda Arabio. La loknomo devenis de origina naftejo, kiu ekzistis antaŭ la estonta urbo: "Kampo RR" aŭ loke "R.R.", kiu poste iĝis ʿArar. La nomo Arar signifas juniperon en la araba.

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Arar situas en nordorienta parto de la lando ĉe la proksima Irako sur kalkŝtona montaro. Rijado troviĝas 888, Ĝido 1451 km [1].

Historio

redakti

Arar estis fondita en 1951 post konstruado de la naftodukto. Ĝi estis komence nafta pumpostacio kun sancentro kaj loĝejoj por laboristoj. En 1968 oni malkovris restaĵojn de pratempa urbo situanta 30 km. La ejo donis multajn skulptaĵojn pri fiŝoj, testudoj kaj aliaj akvobestoj.

Ekonomio

redakti

Agrikulturoj (datoj, fruktoj, legomoj) kaj brutobredadoj (ŝafoj, kameloj) estas la ĉefaj ekonomiaj agadoj, la menciita naftodukto ne havas en la urbo signifajn laborlokojn.

Trafiko

redakti

El Arar kuras 4 aŭtovojoj (unu el la vojoj al Irako). La urbego havas flughavenon.

Klimato

redakti

Arar havas dezertan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 14 kaj 28 °C. En la jaro pluvas (malofte neĝas) 96 mm. Inter oktobro-aprilo pluvetas, en la ceteraj monatoj ne aŭ apenaŭ pluvas.

Fontoj

redakti