Arisztid Kovách
Arisztid Kovách [aristid kovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovách Arisztid estis hungara fiziologo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis hodosi [hodoŝi].
Arisztid Kovách | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1920 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de februaro 1996 (75-jaraĝa) en Kolonjo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuracisto fiziologo ![]() |
Arisztid Kovách[1] naskiĝis la 15-an de junio 1920 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de februaro 1996 en Kolonjo.
Biografio
redaktiArisztid Kovách maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1944, sed en la lernojaro 1942 li studis helpe de stipendio en Universitato de Hajdelbergo. Post la diplomo li partoprenis en flegado de vunditoj, post ĉeso de la milito li estis asistanto en la universitato. Inter 1946-1948 li estis lektoro en instituto de Tihany, poste jam en Budapeŝto. Lia rango estis altigita docento en 1951, profesoro en 1970. Ekde 1957 li estis ankaŭ laboratoriestro, krome li esploris aŭ prelegis ankaŭ eksterlande. Intertempe li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj ĉeftemoj estis la tiroido kaj traŭmata ŝoko. Li edziĝis en 1949, lia edzino naskis 2 filojn en 1953 kaj 1957. Li ricevis premiojn en 1970 kaj 1990.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Metabolic Changes in the Thyroid during Adrenergic or Cholinergic Stimulation. (kunaŭtoro, 1949)
- Response of the Vascular System to Sympathetic Stimuli during Shock. (kunaŭtoro, 1953)
- Az agy acetilcholin tartalma traumás shockban. (kunaŭtoro, 1957)
- Szintetikus harmánszármazékok antiszerotonin, MAO-bénító, valamint coronaria-elzáródás elleni hatásának kémiai szerkezettel való összefüggése. (kunaŭtoro, 1968)
- A vékonybél vérellátása és anyagcsere-változásai véreztetéses shockban. (kunaŭtoro, 1977)
- A humán umbilicalis artéria simaizom elasztikus tulajdonságait leíró egyszerű modell. (kunaŭtoro, 1988)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto en 2016[2]