Arkta Monda Arkivo

datumkonservada instalaĵo en Svalbardo, Norvegio

La Arkta Monda Arkivo (AMA, norvege Dommedagshvelv, angle Arctic World Archive, akronime AWA, aŭ neformale Doomsday vault, signifante finjuĝa sekurŝranko) estas informkonserva instalaĵo situanta en Spicbergo en Svalbardo, insularo en la Arkta Oceano. La instalaĵo enhavas historiajn kaj kulturajn informojn de pluraj landoj, same kiel de la malfermkoda firmao GitHub, en ŝtala volbo entombigita profunde sub la surfaco. La informoj estas atenditaj esti konservitaj en la instalaĵo por periodo de inter 500 ĝis 1,000 jaroj. La instalaĵo estas funkciigita kiel enspeziga komerco, fare de privatfirmao nomita piql, kaj la karbminadfirmao SNSK (norvege Store Norske Spitsbergen Kulkompani) posedata fare de la norvega registaro.

Arkta Monda Arkivo
emblemo
digital archive
Komenco 27-a de marto 2017 vd
Geografia situo 78° 14′ 18″ N, 15° 26′ 49″ O (mapo)78.23830555555615.447083333333Koordinatoj: 78° 14′ 18″ N, 15° 26′ 49″ O (mapo)
Lando(j) Norvegio vd
Situo Svalbardo
Arkta Monda Arkivo (Svalbard kaj Jan Mayen)
Arkta Monda Arkivo (Svalbard kaj Jan Mayen)
DEC
Arkta Monda Arkivo
Arkta Monda Arkivo
Lokigo de Svalbard kaj Jan Mayen en Norvegio
Map
Arkta Monda Arkivo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo aksjeselskap
vdr

Historio redakti

Piql estas norvega datumstokado-kompanio specialigita pri longdaŭra stokado de ciferecaj informoj. Piql kreis kunlabore kun SNSK ene de la ŝafto de forlasita karbominejo, ŝtalan sekurŝrankon entombigita profunde en la grundo. La 27-an de marto 2017, kun la malfermo de la AMA, la registaroj de Brazilo, Meksiko kaj Norvegio deponis kopiojn de iliaj historiaj dokumentoj [1][2].

Priskribo de la instalaĵo redakti

La Svalbarda Insularo estis deklarita senarmeigita zono fare de 42 landoj en la Svalbarda Traktato subskribita post la Unua Mondmilito. Estis interkonsentita ke la areo ne estus uzata por militaj celoj, kaj kio igis la iniciatintojn de la arkivo meti ĝin ĝuste tie, ĉar ĝi estas konsiderata geopolitike sekura loko. La AMA situas en Spicbergo, la plej granda insulo en Svalbardo. [3] La instalaĵo konsistas el granda ŝtaltrezorejo, situanta ĉe profundo de inter 150 ĝis 300 metroj sub grundo aŭ permafrosto [4], ene de ŝafto de la forlasita karbominejo Store Norske Gruve 3. La instalaĵo estas sekurigita per betona muro kaj ŝtala pordego. La enhavo estas konservita en sekuraj ujoj malantaŭ la pordego [5]. Pro la arkta klimato de la insulo, la instalaĵo estas konstruita tiel ke eĉ se la dissendo de elektro al ĝi estas ĉesigita, la temperaturo en ĝi ne plialtiĝos super la frostopunkto, kaj restos je temperaturo taŭga por konservi la enhavon de la trezorejo dum periodo de pluraj jardekoj aŭ pli [5]. Interalie, la trezorejo situas sufiĉe profunde por malhelpi damaĝon al la enhavo de atomajelektromagnetaj armiloj. [6]

Enhavo redakti

La arkivo konservas larĝan gamon de historiaj kaj kulturaj informoj. Esploristoj, registaroj, religiaj institucioj, amaskomunikilaj kompanioj kaj aliaj konservis kelkajn el la plej signifaj dokumentoj por ili en la AMA. Brazilo kaj Norvegio kompilis en ĝi siajn konstituciojn kaj aliajn gravajn historiajn dokumentojn [4].

La AMA inkluzivas informojn pri la biodiverseco de Aŭstralio, kaj ekzemplerojn de aŭstraliaj verkoj de kultura signifo. Ĝi enhavas la retan datumbazon de Atlas of Living Australia kaj maŝinlernajn modelojn kreitajn de la aŭstralia agentejo Geoscience Australia, kiuj helpas kompreni problemojn kiel arbaraj incendioj kaj klimata ŝanĝo [3]. La arkivo ankaŭ inkluzivas ciferecajn versiojn de la verkoj La krio - por la Nacimuzeo pri Arto, Arkitekturo, kaj Dezajno kaj la Dia Komedio de Dante Alighieri - por la Vatikana Biblioteko [7]. En marto 2019, la germana scienca televidprogramo Galileo deponis sian unuan epizodon, kaj filmis dokumentarion pri la deponaĵo por la germana kanalo Pro7 [8][9]. En oktobro 2020, 14 libroj de Nobel-premiito Olga Tokarchuk estis deponitaj en la arkivo.

En novembro 2019, GitHub anoncis, ke ĝia tuta malfermkoda retbiblioteko estos kompilita en la AMA, kiel parto de la arkiva programo de la kompanio [10][11]. En julio 2020, la firmao arkivis la retejan version de februaro de tiu jaro, 21 terabajtojn en grandeco, en la AMA [12]. La kvanto de kodo konservita en la AMA estis priskribita jene: "Se iu tajpanta ĉirkaŭ 60 vortojn je minuto provus plenigi la spacon, ili bezonus pli ol 111 300 jarojn." [3]

Stokado kaj estonta uzo redakti

La informoj estas stokitaj sur filmbobenoj, kiuj estis kreitaj per ĝisdatigita versio de malhelĉambra fota teknologio [2]. La bobeno estas farita el poliestero kovrita per kristaloj de arĝenta Halogenido [3], kaj kovrita per feroksida pulvoro. Tiuj bobeno havas vivdaŭron de almenaŭ 500, ĝis eble 2000 jaroj, se stokitaj en la postulataj kondiĉoj [13].

Kun la kompreno ke homoj en la malproksima estonteco ne nepre komprenos kion ili vidas en la trezorejo, speco de " Rozeta ŝtono " estas metita en ĝi en la formo de gvidilo kiu prezentas la arkivon. La gvidilo legeblas helpe de homa okulo post pligrandigo, kaj estas skribita en la angla, la araba, la hispana, la hinda kaj la ĉina [3].

Procezo de reakiro redakti

Klientoj, kiuj pagas por la stokado, povas sendi la informojn, ciferece aŭ fizike. La informoj povas esti forigitaj de la trezorejo iam ajn, sed ĝi ne estas rapida procezo, ĉar la informoj ne estas konektitaj al la Interreto. Se la informoj estas postulataj, ĝi estas mane prenita [2], kaj tiam alŝutita per optika fibro, kiu estas ligita al la surfaco, al la ĉefsidejo de Piql en Drammen. La plej alta rapideco kun kiu la procezo povas okazi estas 20-30 minutoj, sed ĝi ankaŭ povus daŭri ĝis 24 horojn kun aktiva abono, kaj 72 horojn sen aktiva abono [2][14].

Referencoj redakti

  1. Arctic World Archive - Piql. Arkivita el la originalo je 2018-04-18. Alirita 2018-04-16.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 . Keep your data safe from the apocalypse in an Arctic mineshaft (4 April 2017). Alirita 13 August 2020.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 "In 1859 the sun fried the entire world's electronics. Next time, we'll be prepared", ABC News, 2020-08-12. (en-AU)
  4. 4,0 4,1 Look inside the doomsday vault that may hold the world's most important data (7 June 2017). Alirita 13 August 2020.
  5. 5,0 5,1 . Arctic 'doomsday' vault seeks to protect world's most precious data. CNN (4 April 2017). Arkivita el la originalo je 2018-04-18. Alirita 2018-04-16.
  6. Nast, Condé, "Norway's Doomsday vault will now store and protect the world's data", Wired UK. (en-GB)
  7. Alles van waarde ligt straks in een oude mijnschacht op Spitsbergen. Arkivita el la originalo je 2018-04-18. Alirita 2018-04-16.
  8. Galileo - Der Datenbunker Spitzbergen (2018-03-19). Arkivita el la originalo je 2018-04-18. Alirita 2018-04-16.
  9. German TV program on Piql watched by millions (19 April 2018). Arkivita el la originalo je 21 October 2020. Alirita 13 August 2020.
  10. "Open Source Code Will Survive the Apocalypse in an Arctic Cave", Bloomberg.com, 2019-11-13. (angle)
  11. . Github Code - Storing Code for the Apocalypse (15 November 2019). Alirita 13 August 2020.
  12. . Buried deep in the ice is the GitHub code vault. Australian Broadcasting Corporation (12 August 2020). Alirita 13 August 2020.
  13. . Github Code - Storing Code for the Apocalypse (15 November 2019). Alirita 13 August 2020.
  14. FAQ - Arctic World Archive. Alirita 2023-04-15.

Eksteraj ligiloj redakti