Arnold Zenkert

Arnold Zenkert [Arnold Cenkert] (naskiĝis la 10-an de septembro 1923 en Steinschönau (Ĉeĥoslovakio), mortis la 14-an de aprilo 2013 en Potsdamo) estis germana instruisto pri astronomio, fakulo pri sunhorloĝoj kaj Bürgel-biografo. Li estris en Potsdamo de 1973 ĝis 1988 la de li fonditan URANIA-planetarion kun Bürgel-memorejo. Post oficialigo de Esperanto en GDR li estis esperantista aktivulo en Germana Kulturligo en Potsdamo kaj tuj post malfermo gvidis en 1968 kaj en 1973 en Esperanto tra la astronomia centro, la planetario kaj la Bürgel-memorejo.

Arnold Zenkert
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1923 (1923-01-01)
Morto 14-an de aprilo 2013 (2013-04-14) (90-jara)
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Edukiĝo kaj pedagogia agadoRedakti

„Arnold Zenkert … jam kiel 12-jarulo estis fascinata de la universo. Dume por la aliaj kunlernantoj nur ekzistis la boks-mondĉampionada venko de Max Schmeling, Zenkert observis per fulga vitropeceto sian unuan partan sunan eklipson.“[1]

Post abituro, militservo, kaptiteco kaj ellandigo Arnold Zenkert laboris kiel novinstruisto kaj lernejestro en Meklenburgo-Antaŭpomerio

Li studis ekde 1953 geografion ĉe la Pedagogia Altlernejo Potsdamo, fariĝis aisistanto ĉe la Instituo pri Geografio, poste scienca sekretario pri distanca studado.

Zenkert de 1963 ĝis 1988 estis respondeca por la distanca pluklerigo de instruistoj pri astronomio.

Li faris prelegojn kaj verkis popularsciencajn kaj metodikajn kontribuojn en koncernaj revuoj. En la Potsdamer Neueste Nachrichten li publikigis popularsciencajn kontribuojn pri astronomiaj eventoj.

Iniciatinto kaj estro de la URANIA-Planetario PotsdamoRedakti

En 1963 Zenkert fondis la Astronomian laborkomunumon „Bruno H Bürgel" en Germana Kulturligo. La grupo interalie postulis la konstruadon de planetario en Potsdamo.

La 28-an de oktobro en 1968 finfine estis malfermita la Astronomia Centro „Bruno H. Bürgel" kun Zeiß-planetario por 50 vizitantoj en la potsdama Nova Ĝardeno. Por Zenkert nun ekestis tute novaj eblecoj por la astronomia kleriga laboro kun instruistoj, lernantoj kaj kun la interesita loĝantaro Li bone uzis ĉi-tiujn eblecojn.

Post pligrandigo, por krei sufiĉe da loko por prelegoj, agado en rondoj kaj astronomiaj observoj la 2-an de majo 1971 estis transdonita la Astronomia centro „Bruno H Bürgel" kun planetario, observatorio kaj ĉambroj por hobiastronomia agado kaj la Bürgel-memorejo en la supra etaĝo.

Zenkert de 1973 ĝis 1988 estis la estro de la centro. Antaŭe de 1968 ĝis 1973 la Astronomia laborkomunumo „Bruno H Bürgel" honorofice zorgis pri la centro. Ne estis regulaj malfermtempoj.

Mallonge antaŭ lia pensiuliĝo en septembro 1988 la planetario ricevis en majo 1988 modernan projekciilon ZKP 2 (Zeiß-malgrandplanetario 2), kiu kapablis montri la tutan stelan ĉielon, videblan de la tero. Pluajn projekciilojn por montrado de difinitaj ĉielaj okazaĵoj de tiam ankaŭ ekzistis.

Per kontrakto, subskribita la 21-an de junio 2001 de la ĉefurbestro de Potsdamo Matthias Platzek kaj de la prezidanto de URANIA-unuiĝo Wilhelm Förster Potsdam r. A. Hans Oleak transiris la respondeco por la funkciado de la Astronomia Centro „Bruno H Bürgel" la 1-an de julio en 2001 de la urbo al la unuiĝo, kaj la planetario ekde tiam nomiĝas URANIA-planetario.

La 1-an de aprilo 2005 URANIA translokiĝis al Gutenbergstraße 71/72 en Holanda Kvartalo kaj tie alikonstruigis taŭgajn ĉambrojn. Kun konsento de la monumentprotekta instanco ekestis videbla kupolo en tegmenta etaĝo. Zenkert ĝisvivis la translokigon de la de li fondita institucio al la Holanda Kvartalo en Potsdamo. La 15-an de januaro en 2007 tie estis inaŭgurita la nova planetario.[2]

En sia laŭdacio okaze de transdono de la Wilhelm-Foerster-premio de URANIA Potsdam la Ministro pri Klerigo Holger Rupprecht atentigis pri tio, ke Arnold Zenkert „dum pli ol dunona jarcento al centmiloj da lernantoj kaj instruistoj kaj ankaŭ al la ĝenerala publiko peris konojn pri la stela ĉielo, kaj li daŭrigas tion ankaŭ kiel emerito.“[3]

Aŭtoro de instruilojRedakti

De 1960 ĝis 1989 Zenkert kunlaboris en la Komisiono pri Instruiloj por la Fako Astronomio. Ĝi okupiĝis pri kreo de instruiloj kaj lerniloj por la lerneja fako astronomio, enkondukita en GDR en 1959.

La Turnebla stelmapo – Norda stelĉielo de Zenkert, eldonita en la eldonejo Verlag für Lehrmittel Pößneck (Eldonejo pri Instruiloj Pößneck), fariĝis baza verko por la astronomia instruado kaj ĝisvivis en 2020 sian 50-an eldonon.

Ankaŭ lia paperujo kun belkoloraj sunhorloĝoj por memkonstruado estis planita kiel instruilo. (Vidu: verkoj).

Bürgel-biografoRedakti

Zenkert grave kontribuis, konservi, prilabori kaj popularigi la postlasaĵon de la verkisto kaj astronomo Bruno H Bürgel (1875–1948).

En la domo Merkurstraße 10 en Potsdamo-Babelsberg, kie Bruno H. Bürgel vivis de 1927 ĝis 1948, ekzistis ekde la 16-a de novembro 1955 memorejo pri li. En 1968 la memorejo estis fermita, kaj per konsilantara decido de 1970 la postlasaĵo de Bürgel venis en la astronomian centron en Nova Ĝardeno. Post la pligrandigo en 1971 estis malfermita nove aranĝita Bürgel-memorejo en la Astronomia Centro „Bruno H. Bürgel“.[4]

Zenkert priskribas la memorejon en sia kontribuo en EMA 57, 2001: „En 34 kvadratmetrojn granda ĉambro en la supra etaĝo situas la obejektaro de lia laborĉambro kaj lia tuta postlasaĵo.“  Plue Zenkert listigas la arkivaĵojn, pliampleksigita per donaco en 1988. Al tio apartenas la biblioteko de Bürgel, skribaĵoj, fotoj, ilustraĵoj, desegnaĵoj, karikaturoj, dokumentoj, manuskriptoj, la astronomiaj observiloj de Bürgel kaj aliaj objektoj.[5]

Zenkert zorgis pri tio, ke la memorejo estis publike vizitebla kaj ke la arkivo estis uzebla por esploroj.

La memorigon pri Bürgel kaj la peradon de lia vivoverko li ligis kun la popularigo de la astronomio en la planetario.

Apud aperigo de biografiaj publikigaĵoj Zenkert kunmetis Bürgel-bibliografion.[6]

Kun la planetario ankaŭ la memorejo en 2001 transiris de la urbo Potsdamo al la URANIA-unuiĝo „Wilhelm Foerster" Potsdam e. V.  kaj estis malfermita kelkajn monatojn post la planetario en la nova loko en Holanda Kvartalo. „La laborĉambro estis reinstalita preskaŭ originale kun la ĉefa parto – la biblioteko de Bürgel kaj eĉ kun loko por prelegoj kaj voĉlegadoj en intima rondo. La resto de la libroj, la astronomiaj aparatoj kaj personaj laborobjektoj estis lerte dispartigitaj sur koridoroj kaj trairejoj. Same oni transprenis la kompletan arkivon. La granda teleskopo de la astronomo devos lokigata en la korto.”, raportis Erhart Hohenstein.[7]

La 83-jara Zenkert estis honorigita kiel savanto de la postlasaĵo kaj iniciatinto de la memorejo. Li prelegis pri la literatura verkaro de  Bruno H. Bürgel.

La memorejo hodiaŭ (2020) estas publike alirebla literatura muzeo.

Specialisto pri sunhorloĝojRedakti

En 1979 Zenkert fondis sekcion gnomoniko (sunhorloĝoj) en Kulturligo. Multajn jarojn li estis prezidanto de la Fakrondo Sunhorloĝoj en Deutsche Gesellschaft für Chronometrie (Germana Societo pri Kronometrio).

Li publikigis la bazan verkon Faszination Sonnenuhr (Fascino sunhorloĝo).

Kelkaj sunhorloĝoj, starigitaj en publikaj lokoj, estis kontruitaj laŭ liaj kalkuloj..

En 1977 estis instalita kompleksa mondtagmeza horloĝo, pluredro, en la urba parko de Dessau, konstruita de Achim Kühn laŭ kalkuloj de Zenkert.[8]

En 2001 sur la festa herbejo antaŭ la Bürgerhaus am Schlaaz (Civitana domo ĉe Schlaaz) en Potsdamo, aranĝita kiel amfiteatro, estis kontruita de plangrupo Grün der Zeit (Verdo de la tempo) kunlabore kun Arnold Zenkert la Brandenburger Sonnenuhr (Brandenburgia Sunhorloĝo) kiel surirebla artaĵo.

Oblikve staranta kolono estas ĉirkaŭita de  duoncirklo da ŝtonoj. La konstruaĵo konsistas el kampaj ŝtonoj, betono, granito, ligno kaj ŝtalo. La granita steleo en la duoncirklo surhavas la skribon: 12 Uhr WOZ (12 h Vera loka tempo). Ĉiun duonan horon estas akurate videbla la tempo.[9]

La 8-an de novembro 2012 dum la 41-a faka kunveno de la Deutsche Gesellschaft für Chronometrie – DGC e.V. estis inaŭgurita ĉe borda promenvojo de la haveno de sunhorloĝa urbo Bützow ĉe la Warnow en ĉeesto de la urbestro Sebastian Constien la vertikala Anker-Sonnenuhr DGC 15800  (Ankro-sunhorloĝo), konstruita de Arnold Zenkert laŭ instigo de la Heimatverein (Hejmregiona unuiĝo) el ankro, situinta antaŭ Alte Badeanstalt (Malnova banejo).[10]

EsperantoRedakti

Arnold Zenkert engaĝiĝis en Kulturligo ankaŭ por la internacia lingvo Esperanto. Li estis aktivulo, kiam la esperantistoj post multaj jaroj de malpermeso en GDR (ĝis 1961) akiris la rajton oficiale agadi kadre de Kulturligo kaj denove oferti kursojn. En la unua renkontiĝo de esperantistoj de la distrikto Potsdamo en 1966 en Kulturdomo „Hans Marchwitza“ (hodiaŭ: Altes Rathaus – Malnova Urbodomo) li parolis pri la fondinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Ankaŭ dum la dua distrikta renkontiĝo en junio 1967 en Domo de Kulturligo „Bernhard Kellermann“, Mangerstraße li prelegis. En la sama jaro li gvidis kiel unua esperantlingve tri horojn tra la parko de Sanssouci[11], kaj en novembro 1968 li klarigis al esperantlingvaj vizitantoj la nove malfermitan planetarion. Ankaŭ en 1973 li gvidis esperantlingve tra la pligrandigita kaj nove aranĝita astronomia centro post prelego de Teresa Nemere de Universitato Toruno en la Domo de Kulturligo.[12] En gazeto der esperantist li klarigis, ke li celis peri astronomiajn ĉiutage uzatajn nociojn en Esperanto.[13]  En 1970 li kune kun Carola Schimmelpfennig en elsenda stacio Potsdamo de Radio DDR (Radio GDR) donis intervjuon pri Esperanto. Lia Bürgel-bibliografio ankaŭ enhavas la skribaĵojn en Esperanto:

  • Bruno H Bürgel. Vivo kaj verko de astronomo. En: PACO 1975.
  • Astronomia centro Bruno H Bürgel. En: homo kaj kosmo. 1975, N-ro. 1, p. 17.

FamilioRedakti

Lia edzino estis Marga Zenkert. En 2007 li havis tri infanojn, kvar nepojn kaj tri pranepojn.[14]

Zenkert estis entombigita sur Neuer Friedhof (Nova Tombejo) en Potsdamo la 24-an de aprilo.[15]

HonorigojRedakti

  • Li ricevis la titolon: Studienrat
  • Johannes-R-Becher-Medaille in Silber des Deutschen Kulturbundes 1969 (Johannes-R-Becher-medalo en arĝento de Germana Kulturligo)
  • Wilhelm-Foerster-Preis des Potsdamer Urania-Vereins 2008 (Wilhelm-Foerster-premio de URANIA-unuiĝo Potsdamo)
  • Kiam la 12-an de februaro 2014 la Naturparko Westhavelland estis deklarita unua stelparko en Germanio, Rolf König, estro de la URANIA-Planetario kaj posteulo de Zenkert transdonis al la estrino de la naturparko Kordula Isermann C8-teleskopon el la postlasaĵo de Arnold Zenkert.[16]

VerkojRedakti

InstruilojRedakti

  • Mappe mit farbenprächtigen Sonnenuhren aus Karton zum Selberbauen. Nord-Süd-Sonnenuhr - Doppelsonnenuhr, Ost-West-Sonnenuhr - Doppelsonnenuhr, Doppelsonnenuhr mit zwei Schattenwerfern, Kreuzsonnenuhr: Polare Süduhr mit polarer Ost- und Westuhr, Polare Süduhr mit zwei Schattenwerfern. Eldonejo Verlag für Lehrmittel Pößnek, Scienca prilaboro kaj teksto: Arnold Zenkert, aranĝado: Ursula Abramowski-Lautenschläger, ISBN 3-7493-0239-1. Art.-Nr. 92 530 (paperujo kun belkoloraj sunhorloĝoj por memkonstruado).
  • Meine erste Sternkarte zum Selberbauen. Abbildung der wichtigsten Sterne und Sternbilder unseres Sternenhimmels.Einfache Handhabung durch Blickrichtung Nord und Süd. Die Sternkarte besteht aus folgenden Teilen: Deckmaske für die Blickrichtung SÜD, Deckmaske für die Blickrichtung NORD, Scheibe mit zweiseitiger Sternkarte. Karton, farbig, in Folientasche. Verlag für Lehrmittel Pößneck, ISBN 978-3-7493-0261-1 (Mia unua stelmapo por memkonstruado).
  • Sonnenuhren - Bastelheft für Kinder von 8 Jahren. Verlag für Lehrmittel Poeßneck 1988 (Sunhorloĝoj - Kajero por hobia konstruado por infanoj ekde 8 jaroj).

Libroj kaj broŝurojRedakti

  • Zähl die heitren Stunden nur: Sinnsprüche auf Sonnenuhren. Illustrationen von Rudolf Peschel, Eulenspiegel-eldonejo, Berlin 1983, ISBN: 3359003179.
  • Bruno Hans Bürgel Leben und Werk. Vorträge und Schriften der Archenholdsternwarte Nr. 63, Berlin-Treptow 1982.
  • Katalog der ortsfesten Sonnenuhren in der DDR. Veröffentlichungen der Archenhold-Sternwarte Berlin-Treptow, Nr. 12,         Kulturbund der DDR, Berlin-Treptow 1984.
  • Gestirns-Kompass: die Orientierung im Gelände nach Sonne, Mond und Sternen. Eldonejo Thun, 1997.
  • Ich kenne viele Leute, aber wenig Menschen. Besinnliches und Heiteres von Bruno Hans Bürgel. Mahlow bei Berlin, Mein Verlag, 2002, ISBN 3936607028 / 3-936607-02-8.

KontribuojRedakti

  • Zehnjähriges Jubiläum der Potsdamer Sternfreunde. En: Die Sterne 50 (1974) 3, 185. Astronomische Arbeitsgemeinschaft „Bruno H. Bürgel“ im Kulturbund der DDR Potsdam.
  • Die Bruno-H.-Bürgel-Gedenkstätte im Astronomischen Zentrum Potsdam und ihre Aufgaben. En: Neue Museumskunde 20 (1977), p. 57-64.
  • Ich habe sie mit Rührung gelesen ... Der Briefwechsel zwischen Bruno H. Bürgel und Kasimir Romuald Graff. En: Die Sterne 72 (1996) 1, 1–13.
  • Die beste volkstümliche Himmelskunde. Zum 50. Todestag Bruno H. Bürgels am 8. Juli 1998. En: SuW 37 (1998) 7, 670–671.
  • Zwei Ehrungen für Bruno H. Bürgel. En: Beiträge zur Astronomiegeschichte, Vol. 4. Eldonita de Wolfgang R. Dick kaj Jürgen Hamel, (Acta Historica Astronomiae; 13), Frankfurt am Main 2001, p. 186-199.
  • Seid nicht 'gerecht' sondern gütig! - Beiträge von und über Bruno H. Bürgel. Schibri-eldonejo, Taschenbuch, ISBN:392887845X.

Publikigaĵoj pri ZenkertRedakti

  • Erhart Hohenstein: Zenkert erhält Foerster-Preis. 84-jähriger Astronomielehrer arbeitet an Bürgel-Buch. En: Potsdamer Neueste Nachrichten de 27-a de novembro 2007.[17]
  • E. Hoh: Sterne als Diamanten der Allgemeinbildung – Potsdamer URANIA-Verein ehrte Arnold Zenkert mit dem Wilhelm Foerster-Preis. En: Potsdamer Neueste Nachrichten de 23-a de januaro 2008.[18]
  • Guido Berg: Weltbürger in der DDR. Zum Tode von Arnold Zenkert, dem Gründer des Urania-Planetariums Potsdam. En: Potsdamer Neueste Nachrichten de 20a de aprilo 2013

Eksteraj ligilojRedakti

Literaturport

Chronos-Manufaktur

ReferencojRedakti

  1. Guido Berg: Weltbürger in der DDR. Zum Tode von Arnold Zenkert, dem Gründer des Urania-Planetariums Potsdam. En: Potsdamer Neueste Nachrichten de 20-a de aprilo.2013 (Nekrologo).
  2. Herbert Einsporn: Potsdam - Stadt der Astronomie
  3. E. Hoh: Sterne als Diamanten der Allgemeinbildung – Potsdamer URANIA-Verein ehrte Arnold Zenkert mit dem Wilhelm Foerster-Preis. En: Potsdamer Neueste Nachrichten de 23-a de januaro 2008.
  4. Astronomisches Zentrum „Bruno H. Bürgel". En: Literarische Museen und Gedenkstätten in der Deutschen Demokratischen Republik. Berlin 1981, p. 32.
  5. Arnold Zenkert: Die Buergel-Gedenkstaette Potsdam. En: EMA 57. ELEKTRONISCHE MITTEILUNGEN ZUR ASTRONOMIEGESCHICHTE. Arbeitskreis Astronomiegeschichte in der Astronomischen Gesellschaft (eld), Nr-ro 57 de la 22-a de junio 2001, Redaktado: Wolfgang R. Dick, Item 1.
  6. Bibliografio pri Bruno H. Bürgel. (PDF 192 kB) „Kunmetita de Arnold Zenkert. Stato de 1-a de februaro 2012 Bürgel-memorejo en Urania-Planetario Potsdamo.
  7. Erhart Hohenstein: Potsdam Bürgel wird wieder gedacht. Gedenkstätte für den Volksastronomen und Menschenfreund gestern neu eröffnet. En: Potsdamer Neueste Nachrichten de 21-a de junio 2007.
  8. Katalogo Sonnenuhren Deutschland und Schweiz der Deutschen Gesellschaft für Chronometrie de 1994.
  9. Potsdam.de: Brandenburger Sonnenuhr, Grün der Zeit und Arnold Zenkert, 2001.
  10. Retpaĝo de Reinhold R. Kriegler († 23.03.2019), konservata kaj funkciigata de Ute Winkelmann.
  11. Parkpromenado tra Sanssouci. En: der esperantist 11-12/1967, p. 30.
  12. Hella Sauerbrey: Distrikta kunveno dediĉita al N. Kopernik. En: der esperantist 59-60/1973, p. 41.
  13. Arnold Zenkert: Potsdam – Der Gruppenabend der Potsdamer Esperanto-Freunde am 27. November 1968… En: der esperantist 1969 , p. 31.
  14. Erhart Hohenstein: Zenkert erhält Foerster-Preis. 84-jähriger Astronomielehrer arbeitet an Bürgel-Buch. En: Potsdamer Neueste Nachrichten de 27-a de novembro 2007.
  15. Neuer Friedhof Potsdam
  16. Erster Sternenpark in Deutschland ausgewiesen.
  17. Erhart Hohenstein: Zenkert erhält Foerster-Preis...
  18. E. Hoh: Sterne als Diamanten der Allgemeinbildung...