Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hella SAUERBREY [Hela Zaŭerbraj] (naskiĝis la 10-an de junio 1920 en Allenstein (hodiaŭ Olsztyn en Pollando) mortis la 29-an de januaro 1981 en Berlino) estis germana esperantistino kaj instruistino. Hella Sauerbrey estis sperta Esperanto-instruistino en Orienta Berlino. Ŝi gvidis multajn kursojn, publikigis recenzojn pri literaturaj verkoj precipe el Vjetnamio, Hungario kaj Estonio kaj multfacete agadis en Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR (GDREA) kaj en Mondpaca Esperantista Movado (MEM).

Hella Sauerbrey
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1920 (1920-06-10)
Morto 29-an de januaro 1981 (1981-01-29) (60-jaraĝa)
vdr

Vivo redakti

La gepatroj de Hella Sauerbrey translokiĝis kelkan tempon post la naskiĝo de la filino al Erfurto, kie ŝi  travivis feliĉan infanaĝon.

Komence de la 1940-aj jaroj ŝi studis ĉe la Friedrich-Schiller-Universitato Jena kaj edukiĝis al instruistino por germanaj lingvo kaj literaturo kaj por geografio. En Wahns ĉe Wasungen (ekde 2019 urboparto de Wasungen) ŝi en 1944 komencis labori en lernejo.

Pri la terura travivaĵo de la Dua Mondmilito ŝi skribis en 1971: „…ekde la dua mondmilito, kiam mia frato pafmortis kaj mi travivis bombatakojn, mi ne povis toleri paroladojn aŭ priskribaĵojn de milito. Ili tro multe timigis kaj malkvietigis min.“[1]

Pro scio de la angla lingvo ŝi laboris post militfino por la amerika komandantejo, post alveno de la soveta armeo por la soveta komandantejo.

En 1948 ŝi edziniĝis al Werner Sauerbrey, kiu laboris ĉe Deutsche Reichsbahn, kaj reiris al Erfurto, kie ŝi instruis en la posta Hans-Sailer-Lernejo. En 1954 ŝi naskis la filinon Jutta kaj en 1959 la filon Uwe. Ekde 1956 ŝi finis labori profesie kaj fariĝis dommastrino.

En 1964 la familio translokiĝis al Berlino Baumschulenweg.

Sortobatoj trafis ŝin per perdo de la patro, de la fratino kaj de la edzo. La edzo mortis en 1970, do ŝi nun sole devis eduki la infanojn.[2]

Esperanton ŝi lernis en 1968 en kurso ĉe Ernst Schonert en Berlino Prenzlauer Berg, kaj post vizito de instiga pedagogia seminario en Hungario ŝi daŭre okupiĝis pri Esperanto kaj agadis en la movado.[3]

Pri Esperanto-Literaturo redakti

En diskuta kontribuo dum la 3-a Centra Renkontiĝo de la Esperantistoj en Kulturligo de GDR en oktobro 1978 en Rostock ŝi diris:  ke post intensiva okupiĝo pri Esperanto-literaturo, el kio rezultis recenzoj, tradukoj kaj radioscenaĵo ŝi „vidas kaj pritaksas Vjetnamion kun tute aliaj okuloj ol antaŭ“ tiu ĉi okupiĝo. „Tiel mia horizonto plivastiĝis - per ĉiu nova libro – per ĉiu renkontiĝo kun eksterlandaj kaj enlandaj esperantistoj  ĉi tie aŭ eksterlande.“

Ŝi fine konfesis,

transdoni ŝiajn ekkonojn al aliaj estas bezono por ŝi, kaj ŝi elparolis la moton por sia posta literatura kaj instrua agado citante Zamenhof „…mi semas kaj semas, neniam laciĝas pri l‘ tempoj estontaj pensante“! [4]

De 1973 ĝis la morto post grava malsano en 1981 ŝi abunde publikigis recenzojn pri verkoj prefere el la vjetnama literaturo, sed ankaŭ el la hungara, la estona kaj aliaj literaturoj. (Vidu sub ĉapitro recenzoj!)

Du pli ampleksajn kontribuojn Hella Sauerbrey dediĉis al prezento de paco en la literaturo kaj al la prezento de virinoj en la vjetnama literaturo.

En 1974 ŝi eksplikis en la eseo Sorto de virinoj en la vjetnama literaturo: „Foliumante en diversaj vjetnamaj libroj mi aparte serĉis priskribojn de virinaj sortoj. Jes oni renkontas ilin, nek aparte signitaj, nek fanfarone substrekitaj. tute memkompreneble ili estas troveblaj el inter aliaj rakontoj.“ Hella Sauerbrey ekzemple demandas: „Ĉu jenaj profundaj pensoj de la juna Thu ne estas laŭdokanto: ‚Oni parolas kaj reparolas pri la heroaĵoj de la soldatoj; sed estas aliaj, kiujn oni prisilentas, tio estas la rezignacio, la pacienco, la atendemo, la senbruaj sinoferoj de la patrino.‘“[5]

En 1975 en la eseo Esperanto-literaturo - ŝtoneto en la mozaiko de la paco ŝi donas ekzemplojn el la dana, vjetnama kaj hinda literaturoj, el la poezio de Baghy kaj Kalocsay, fine elstarigante la literaturan kreadon de Zamenhof rilate al paco kaj emfazante, ke iri la „vojon celitan“ (aludo pri la poemo „La vojo“) signifas iri vojon „de reciproka konatiĝo pere de Esperanto“.

Ŝi substrekas: „La pasinta kaj nuntempa literaturoj donas al ni sufiĉe da ekzemploj per kiuj estas prezentataj la brila multkolora, enhavriĉa, dolĉa kaj ofte ankaŭ suferplena mozaiko de la paco.“[6]

Radioscenaĵo „La geedzoj Fu” redakti

La 6-an de novembro 1974 estis disaŭdigita en Radio GDR la germanlingva 30-minuta radioscenaĵo La geedzoj Fu, kiu bazis sur vjetnamaj noveloj, tradukitaj de Hella Sauerbrey el Esperanto. Do Esperanto servis kiel pontolingvo. La 1-an de novembro 1975 la radiostacio Voĉo de GDR ankoraŭfoje elsendis ĝin.

Hella Sauerbrey en der esperantist en 1974 rakontis pri la ekesto.

„Iutage mi partoprenis kritikan konkurson de ‚Radio de GDR‘. Inter la 6 kritikendaj radiospektakloj troviĝis unu vjetnama, kiun mi prijuĝis malfavore, ĉar ĝi ne elradiis tipan vjetnaman atmosferon. Tuj poste mi ricevis leteron de la fako ‚Internacia Radio Dramatiko‘ kun la demando: ‚De kie vi ĉerpas vian konon pri vjetnama atmosfero?‘“

Mia respondo: Jam delonge mi okupiĝas pri vjetnamaj literaturaĵoj nuntempaj. Mi posedas multajn eldonojn presitajn en Hanojo. Poste min vizitis membro de la sekcio radio-dramoj por rigardi mian stokon de vjetnamaj presaĵoj.

Oni elektis kaj postulis de mi germanan resuman enhavon de la libroj: La bambufluto – Franjo Tu Hau – La horloĝisto de Djen Bjen Fu. Fine mi devis liveri precizajn tradukojn de la noveloj „La vilaĝa instruistino de Xuan Sach” kaj  “La geedzoj A Fu” de To Hoai. Jochen Hauser, konata aŭtoro, prilaboris la lastan por radio. Tiamaniere – do helpe de Esperanto – naskiĝis la germana radiospektaklo “La geedzoj Fu”.”[7]

Filmsinkronizo redakti

La sinkronizon de la GDR-a kolora filmo „Hieraŭ ni ankoraŭ estis infanoj“ (40 minutoj, 16 mm) Hella Sauerbrey kune kun Rudi Graetz, Hans Eichhorn, Renate Berndt kaj Detlev Blanke realigis.[8] 

Esperanto-instruado redakti

Alia tereno, en kiu Hella Sauerbrey senlace semis, estis la Esperanto-instruado. La altnivelon de ŝia instruado pruvis la rezultoj de la altnivelaj ekzamenoj ĉe kursfino.

En de 52 en 1972 legeblas raporto pri la ekzameno la 29-an de februaro kaj 1-an de marto post komencanta kurso en Berlino Prenzlauer Berg, kiu komenciĝs en majo 1971. Okazis tri-parta ekzameno, kies rezultojn prijuĝis apud la kursgvidantino Hella Sauerbrey membro de Distrikta Laborrondo (DLR) kaj membro de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo (CLR).[9]

La 20-an de marto en 1975 interkonsentis la direktoro de la Popola Altlernejo (PAL) Prenzlauer Berg s-ro Plessow dum interparolado kun la prezidanto de DLR Berlino Ernst Schonert kaj Hella Sauerbrey pri okazigo de Esperanto-kurso en PAL ekde januaro 1976. En marto la kurso komenciĝis kun 12 partoprenantoj. La 25-an de januaro 1977 okazis la unua ekzameno kun 8 kursanoj post du-semestra lernado en ĉeesto de la vicdirektoro de PAL kun surprize bonegaj rezultoj. Hella Sauerbrey gvidis la kursojn ĝis 1981. Poste ŝia lernantino Monika Ludewig daŭrigis la kursojn ĝis 1990.[10]

Hella Sauerbrey gvidis multajn kursojn, sed ankaŭ zorgis pri kursanoj post kursfino. En marto 1972 ŝi komencis kurson por komencantoj en Kulturdomo Erich Weinert en Pankow kaj fondis post la kurso la grupon „Gajaj Humuruloj“ en la kulturdomo. Kursfinintojn de PAL, Hella Sauerbrey invitis al semajnfinaj seminarioj. Fotojn pri tio troveblas en la Jubilea Libro de ELB de 2006.[11]

Hella Sauerbrey prelegis en seminarioj aŭ aliaj aranĝoj pri metodiko kaj organizado de Esperanto-kursoj. Jam en 1970 ŝi dum la 2-a Distrikta Renkontiĝo de Esperantistoj kaj Amikoj de Esperanto en Kulturdomo Glienicke (Nordbahn) parolis pri metodiko de Esperanto-instruado.[12]

Ŝi membriĝis en la Metodika Komisiono ĉe Centra Estraro de GDREA. Dum la 12-a seminario de honoroficaj funkciuloj kaj aktivuloj en Esperanto-kluboj de Kulturligo de GDR de la 27-a de novembro ĝis 3-a de decembro 1978 en Wesendahl ĉe Strausberg la temo de ŝia prelego estis: La Esperanto-kurso – preparo kaj realigo.[13]

Agado en organizaĵoj redakti

Hella Sauerbrey fariĝis kaj membro de Centra Laborrondo (en 1976) kaj de Distrikta Laborrondo Berlino de GDREA. En 1981 ŝi ankoraŭ elektiĝis por Centra Estraro de nove fondita GDREA.

Dum la VI-a Ĝenerala Konferenco de MEM en Beogrado la 31-an de julio en 1973 ŝi elektiĝis Membro en la Internacia Komitato de (MEM). En Ruse (1976) kaj Varna (1978) ŝi ree estis elektita.

La Mondkongreson en la Internacia Jaro de la Virino la 20-an ĝis 24-a de oktobro 1975 ŝi partoprenis kiel delegitino. Ŝi kunlaboris en la 5-a komisiono, skzis tie la laboron de MEM, atentigis pri la lingva problemo, kiu grave malhelpas la kunagadon de la virinoj de la mondo por realigo de iliaj noblaj celoj. Ŝi ankaŭ atentigis pri la agado de UEA lige al la Internacia Jaro de la Virino.[14]

La 27-an de oktobro 1975 en plenkunsido de Centra Laborrondo de GDREA en Wittenberg estis fondita la MEM-komitato de GDR, al kiu elektiĝis Hella Sauerbrey.[15]

Hella Sauerbrey ŝatis vojaĝi al internaciaj Esperanto-aranĝoj. Hejme ŝi aŭskultis radioelsendaĵojn en Esperanto kaj diligente reagis per leteroj al la redakcioj. Al la leteramiko Raymond Devendille ŝi skribis pri vizito de ĉebalta esperantista Printempo 1978 en Mielno kaj pri la 2-a Esperanto-Konferenco de GDR en Leipzig.[16]

En der esperantist ŝi raportis pri partopreno en tritaga Internacia Esperanto-Renkontiĝo kadre de Tagoj de Bydgosz 77 en junio 1977,kiun organizis la Fako pri Kulturo kaj Arto de la Urba Oficejo en Bydgosz, Pola Esperanto-Asocio kaj Junulara Turisma Centro Juventur. En konkurso tie ŝi akiris kiel 3-an premion 14-tagan partoprenon en Internacia Esperanto-Kurso por instruistoj.[17]

Jam en 1971 Hella Sauerbrey gajnis 1-an premion en konkurso de Pola Radio kaj post la 10-taga vojaĝo tra Pollando resumis en intervjuo kun Pola Radio siajn impresojn. Sub la titolo ESTIS UNIKA VOJAĜO ŝi interalie diris: „Unika travivaĵo estis por mi la renkontiĝoj kaj kontaktoj kun la voĉoj de E-a kaj germana redakcioj de Pola Radio. Mi rigardas mian renkontiĝon kiel sigelo de jam delonge ekzistanta amikeco kaj mi kaptas la okazon, denove konfirmi al vi, ke via laboro estas ege necesa, utila kaj fruktedona.“[18]

La Esperanto-Redakcio de Radio Varsovio menciis Hella Sauerbrey 7 jarojn poste en la leterkesto de la programo la 19-an kaj 20-an de januaro 1978 kiel unu el la esperantistoj, kiuj sendis la plej multajn korespondaĵojn laŭ statistiko de 1977 al la redakcio.[19]

Krom la menciita agado Hella Sauerbrey tutregule aktivis en la Esperanto-grupo en Club 72 en Berlino Prenzlauer Berg. Ŝi riĉigis la programon per prelegoj, ekzemple la 18-an de junio en 1975 pri vivo kaj verko de Julio Baghy kaj la 30-an de marto en 1977 pri la Esperanto-verkisto William Auld.

Honorigoj redakti

Honorinsigno de MEM 1976

Honorinsigno de CLE 1980

Verkoj redakti

Recenzoj

Hella Sauerbrey publikigis en la GDR-aj Esperanto-gazetoj der esperantist (de) kaj PACO recenzojn pri jenaj libroj:

  • Lilli Promet: Kuŝanta Tigro. Eesti Raamat (eld.), Tallinn 1971. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Germana Kulturligo (eld.), Berlin 1973, p. 25.
  • Por la Paco XI. Moskvo 1971. En: de 57-58 (1-5/1973), p. 45 kaj en: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Germana Kulturligo (eld.), Berlin 1973, p. 24.
  • La horloĝisto de Djen Bjen Fu (elektitaj vjetnamaj noveloj de la periodo 1945 - 1964), Fremdlingva Eldonejo, Hanojo 1971 En: de 57-58 (1-5/1973), p. 46 kaj en: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Germana Kulturligo (eld.), Berlin 1973, p. 28.
  • Kun Onklo Ho. Fremdlinga Eldonejo, Hanojo 1972. En: Paco GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1973, p. 36-37.
  • Kia vigla eldonado – La bambufluto (novelaro). Fremdlinga Eldonejo Hanojo 1974. En: Paco GDR-MEM-Sekcio, Germana Kulturligo (eld.), Berlin 1974, p. 31-32.
  • La Internacia Kuir-Libro – Receptoj el la Tuta Mondo, kompilita de Johanna Shorter Eyk. Brita Esperantista Asocio. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Germana Kulturligo (eld.), Berlin 1974, p. 32.
  • La foraj steloj. Novelaro. Fremdlinga Eldonejo, Hanojo 1974. En: de 69 (1/1975), p. 8.
  • Erni Krusten: Okupacio. Eesti Raamat (eld.), Tallinn 1972. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1976, p. 35.
  • Antologio de Portugalaj Rakontoj, kompilita de Manuel de Seabra. Lisbono 1959. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1977, p. 34.
  • Fr. R. Kreutzwald: Kalevipoeg. Estona Popola Eposo. Eesti Raamat (eld.), Tallinn 1975. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1977, p. 36.
  • A.H.Tammsaare: La Maestro de Korboja. Eesti Raamat (eld.), Tallinn 1975. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1978, p. 33 kaj en: de 99 (1/1980), p. 22.
  • K. Kalocsay: el Streĉita Kordo. Hungara Esperanto-Asocio (eld.) Budapeŝto 1976. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1978, p. 34.
  • Endre Ady: La morto de la ĉielarko. Elektitaj poemoj kaj artikoloj. Hungara Esperanto-Asocio (eld.) Budapeŝto 1977. En: Paco GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1979, p. 21.
  • 25 jaroj – Antologio de Belartaj Konkursoj. Hungara Esperanto-Asocio (eld.) Budapeŝto 1977. En: Paco GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1979, p. 22.
  • Elek Benedek: Hungaraj fabeloj. Hungara Esperanto-Asocio (eld.), Budapeŝto 1979. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1980, p 35.
  • Zsigmont Móricz: Ĉiela Birdo.  Hungara Esperanto-Asocio (eld.), Budapeŝto 1979. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1980, p 35.
  • Hundbazaro. (Infanpoemoj). Hungara Esperanto-Asocio (eld.), Budapeŝto 1979. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1980, p 36.
  • Julio Baghy: En Maskobalo. Hungara Esperanto-Asocio (eld.), Budapeŝto 1977. En: Paco, GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1980, p 36. [2]
  • Juhan Liiv: Al Abelujo ĝi flugas (poemkolekto). Eesti Raamat (eld.), Tallinn 1980. En: de 102 (4/1980), p. 86
  • Nguyen Trai (1380-1442). Fremdlinga Eldonejo, Hanojo. En: de 106 (2/1981), p. 47.
  • Albert Lienhardt: Amuzaj Dialogoj en Esperanto. Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto 1980. En: de 112 (2/1982), p. 36
  • Ho Chi Minh. Fremdlinga Eldonejo, Hanojo 1980. En: de 112 (2/1982), p. 36-37.

Artikoloj

  • Pri vjetnamaj romanoj. El leteroj de s-ino Hella Sauerbrey, Berlin. En  de 48 (7-8/1971), p. 5.
  • ESTIS UNIKA VOJAĜO. De 51, (1-2/ 1972) p. 6.
  • Sorto de virinoj en la vjetnama literaturo. En: Paco GDR-MEM-Sekcio, Germana Kulturligo (eld.), Berlin 1974, p. 27-28.
  • Esperanto-literaturo, ŝtoneto en la mozaiko de la paco. En: Paco GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1975, p. 9-11
  • Germana radioscenaĵo pri Vjetnamio el Esperanto. En: de 69 (1/1975), p. 9.
  • „Bydgosz 77”. En: de 85 (5/1977), p. 19.
  • Kulturaustausch und geistige Bereicherung - Kultura interŝanĝo kaj spirita riĉiĝo (Diskussionsbeitrag, gehalten auf dem III. Zentralen Treffen der Esperantisten im Oktober 1978 in Rostock). En: de 100 (2/1980), p. 34-35.

Pri Hella Sauerbrey redakti

  • Grava perdo: Forpasis Hella Sauerbrey: En: de 112 (2/1982), p. 36.
  • Franca amiko Raymond Devendille skribas: Pro memoro al sinjorino Hella SAUERBREY. En: de 116 (6/1982), p. 140.
  • „Leteroj al forestanta amikino” de Raymond Devendille (nepublikigitaj)

Post ŝia morto la leteramiko Raymond Devendille skribis leterojn al Hella Sauerbrey, en kiuj li rerigardas al la estiĝo de la amikeco: La germana leteramikino samkiel la franca amiko ofte aŭskultis radioelsendaĵojn de Pola Radio. Ŝi aŭdis ankaŭ legi la radioparolanton leterojn de la franca aŭskultanto. En majo de 1974 ŝi skribis al li kaj el tio estiĝis regula interkorespondado. Raymond Devendille rerigardas al intimaj pensoj, spertoj kaj sentoj, esprimitaj en la leteroj. El tio oni ekscias ankaŭ pri vivo, agado, pensoj kaj personeco de Hella Sauerbrey.

Kopioj de la leteroj troveblas ĉe SAPMO (Stiftung Archiv der Parteien und Massenorganisationen der DDR im Bundesarchiv - Fondaĵo de Partioj kaj Amasorganizoj de GDR en Federacia Arkivo - Berlin-Lichterfelde, Finckensteinallee 63, 12205 Berlin

BArch DY 27 / 9820 Tätigkeit der Mitglieder des Zentralvorstands des Esperanto-Verbandes  1982 – 1985, Band 1 (Agado de membroj de la Centra Estraro de GDREA).

Korespondaĵo konservata en arkivo redakti

Korespondaĵoj de Hella Sauerbrey al la Oficejo de GDREA kaj de la oficejo (Detlev Blanke) al Hella Sauerbrey estas konservataj ĉe SAPMO [3]

BArch DY 27 / 5288 Korrespondenz mit Frau Hella Sauerbrey 1975-1978 (Korespondado kun s-ino Hella Sauerbrey)

BArch DY 27 / 5294 Tätigkeit der Mitglieder des ZAK Esperanto 1978-1980, Bd. 2 (Agado de la membroj de CLR Esperanto

BArch DY 27 / 9817 Tätigkeit der Mitglieder des ZAK Esperanto/des Zentralvorstands des Esperanto-Verbandes 1980 – 1982, Bd. 2 (Agado de la membro de CLR/ Centra Estraro de Esperanto-Asocio)

Referencoj redakti

  1. Pri vjetnamaj romanoj. El leteroj de s-ino Hella Sauerbrey, Berlin. En: der esperantist (de) 48 (7-8/1971), p. 5.
  2. „Leteroj al forestanta amikino” de Raymond Devendille (nepublikigitaj), Kopioj troveblas ĉe SAPMO (Stiftung Archiv der Parteien und Massenorganisationen der DDR im Bundesarchiv - Fondaĵo de Partioj kaj Amasorganizoj de GDR en Federacia Arkivo - Berlin-Lichterfelde, Finckensteinallee 63, 12205 Berlin BArch DY 27 / 9820 Tätigkeit der Mitglieder des Zentralvorstands des Esperanto-Verbandes  1982 – 1985, Band 1 (Agado de membroj de la Centra Estraro de GDREA). [1]
  3. Hella Sauerbrey: Kulturaustausch und geistige Bereicherung - Kultura interŝanĝo kaj spirita riĉiĝo (Diskussionsbeitrag, gehalten auf dem III. Zentralen Treffen der Esperantisten im Oktober 1978 in Rostock). En: de 100 (2/1980), p. 34-35 (Diskutkontribuo, realigita dum la 3-a Centra Renkontiĝo de Esperantistoj en oktobro 1978 en Rostock).
  4. Hella Sauerbrey: Kulturaustausch und geistige Bereicherung - Kultura interŝanĝo kaj spirita riĉiĝo. En: de 100 (2/1980), p. 34-35.
  5. Hella Sauerbrey: Sorto de virinoj en la vjetnama literaturo. En: Paco GDR-MEM-Sekcio, Germana Kulturligo (eld.), Berlin 1974, p. 27-28.
  6. Hella Sauerbrey: Esperanto-literaturo, ŝtoneto en la mozaiko de la paco. En: Paco GDR-MEM-Sekcio, Kulturligo de GDR (eld.), Berlin 1975, p. 9-11.
  7. Hella Sauerbrey: Germana radioscenaĵo pri Vjetnamio el Esperanto. En: de 69 (1/1975), p. 9.
  8. Filmoj en Esperanto. En: de 57-58 (1-5/1973), p. 41.
  9. de 52 (3-4/1972), p. 8.
  10. Monika Ludewig: Esperanto an Volkshochschulen – Beispiel Berlin. En: Detlev Blanke (Red.): Beiträge zur Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR (AGG), Berlin 2003. Monika Ludewig: Esperanto in der Volkshochschule in Berlin-Prenzlauer Berg, En: Fritz Wollenberg (Red.) Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 – 2003; Enrigardo, Rerigardo, Antaŭenrigardo, Esperanto-Ligo Berlino r.A. (Eld.), Mondial, Novjorko - Berlino: 2006, (en la germana kaj Esperanto) – ISBN 1-59569-043-3, p. 259-262. de 82 (2/1977), p. 18.
  11. Fritz Wollenberg (Red.) Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 – 2003; Enrigardo, Rerigardo, Antaŭenrigardo, Esperanto-Ligo Berlino r.A. (Eld.), Mondial, Novjorko - Berlino 2006, (en la germana kaj Esperanto) – ISBN 1-59569-043-3, p. 260-262
  12. de 44 (11-12/1970), p. 18.
  13. de 93 (1/1979), p. 22.
  14. de 75 (1/1976), p. 4-5.
  15. de 75 (1/1976), p. 7.
  16. „Leteroj al forestanta amikino” de Raymond Devendille
  17. Hella Sauerbrey: “Bydgosz 77”. En: de 85 (5/1977), p. 19.
  18. Hella Sauerbrey: ESTIS UNIKA VOJAĜO. De 51, (1-2/ 1972) p. 6.
  19. de 88 (2/1978), p. 19.