Wilhelm Julius Foerster

Wilhelm Julius Foerster (same literumebla Wilhelm Julius Förster, sed kutimas la unua variaĵo, naskiĝis la 16-an de decembro 1832 en Grünberg, Silezio, hodiaŭ Zielona Góra, mortis la 18-an de januaro 1921 en Bornim, hodiaŭ urboparto de Potsdam) estis germana astronomo, sciencorganizanto, sciencpublicisto kaj pacisto.

Wilhelm Julius Foerster en 1905

Foerster estis direktoro de la Berlina Stelobservatorio (1865–1903) kaj instruis en la Berlina Universitato (1858–1920).

Estiĝis laŭ lia iniciato la Astrofizika Observatorio Pocdamo (Leibniz-Institut für Astrophysik Potsdam) kaj poste la Einsteinturm (Einstein-turo) en Pocdamo, la Instituto de Astronomia Kalkulo, kiu interalie kalkulis la orbitojn de multaj asteroidoj kaj la Reĝa Prusa Geodezia Instituto en Berlino (Königlich Preußisches Geodätisches Institut in Berlin. Li estis kunfondinto de la Physikalisch-Technische Reichsanstalt (Fizike-Teknika Regna Institucio), la antaŭulo de la hodiaŭa Physikalisch-Technische Bundesanstalt (Fizike-Teknika Federacia Institucio). Li grave partoprenis la instalon de Internationaler Breitendienst (Internacia Latituda Servo), la hodiaŭa International Polar Motion Service (IPMS), la enkondukon de la metra sistemo kaj de eŭropaj mezurado kaj normigado. Ekde 1869 li estis membro kaj de 1891 ĝis 1920 prezidanto de la internacia Maß- und Gewichtskomitee (Komitato de Mezuriloj kaj Pesiloj), ekde 1870 direktoro Normal-Eichungs-Kommission (Normala Normiga Komisiono), la plej alta normiga instanco de la Norddeutscher Bund (Nordgermana Federacio) respektive ekde 1871 de Germana Regno.

Foerster estis interalie kundondinto de la internacia Astronomia Societo,de Berlina Societo URANIA.kaj de la pacmovada societo Deutsche Friedensgesellschaft.

Li estis honora prezidanto de Delegacio por alpreno de lingvo internacia kaj membro de ĝia komitato, prezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), en 1912 kaj en Berlino ekde 1908 membro de Esperanto-gruparo Berlino, frua antaŭulo de Esperanto-Ligo Berlin.

Vivo kaj agadoRedakti

La familioRedakti

Foerster estis la dua filo de la fabrikanto de drapoj Friedrich Foerster kaj de ties edzino Hulda Foerster, kiu naskiĝis kiel Hulda Seydel.

Li en 1868 edziĝis al Ina Foerster (1848–1908), la plej juna filino de la geometriisto Friedrich Paschen (1804–1973). La paro havis kvin infanojn - du filinojn kaj tri filojn. La unua filo, Friedrich Wilhelm Foerster (1869–1966), estiĝis filozofo kaj samkiel la patro engaĝita pacisto kaj esperantisto. La dua filo Karl Foerster (1874–1970) iĝis ĝardena kaj parka arkitekto kaj naturfilozofo, la tria filo, Ernst Foerster (1876–1955), iĝis ŝipkonstruisto en la renoma hamburga ŝipfarejo Blohm & Voss, gvidanto de la ŝiparo de la Hamburga-Amerika linio, kaj eldonanto de faka ŝipista revuo.

De Friedrich Wilhelm kaj Karl Foerster ekzistas memoroj pri la gepatroj.[1] [2]

Eduko kaj soldatservoRedakti

Wilhelm Foerster vizitis ekde 1847 la Maria-Magdalenen-Gimnazion in Breslau. De 1850 ĝis 1852 li komencis studi astronomion en Friedrich-Wilhelm-Universitato en Berlino ĉe Johann Franz Encke. De 1852 ĝis 1854 li studis matematikon, fizikon, arthistorion kaj astronomion en la Universitato Bonn ĉe Friedrich Wilhelm August Argelander. Li doktoriĝis en 1854 al Dr. rer. nat.

Post studado li soldatservis unu jaron. Li poste komentis ĉi-tiun tempon tiel:

„La armeaj aferoj kaj la armea spirito nuntempe estas supertaksitaj de kelkaj flankoj pli multe ol iam ajn. Kiel institucio de sanga batalo de popoloj ĉi-tiuj instalaĵoj malaperos kaj devos malaperi el la kultura mondo.[3]

Friedrich-Wilhelm-Universitato en BerlinoRedakti

En 1858 Foerster habilitiĝis en la Berlina Universitato kaj fariĝis eksterorda profesoro pri astronomio, en la jaro 1875 orda profesoro.

Li instruis 62 jarojn, de 1858 ĝis 1920, astronomion en la Berlina Universitato.

1891/92 li estis ĝia rektoro. Lia rektora parolado temis: "Pri la pozicio de la astronomio ene de la natursciencoj kaj rilate al la mensaj sciencoj en la universitata instruado“.

Kiel rektoro Foerster agadis por studenta memadministrado kaj repuŝo de la influo de korporaciaj studentoj. Kelkajn jarojn poste (1910) li rerigardis al ĉi-tiu klopodo.en parolado antaŭ Finkenschaft (Ligo de studentoj ne aliĝintaj en korporacioj)

„Kiam antaŭ ok jaroj ĉe la Berlina Universitato estis farita la provo, proksimiĝi al organizado de pli ampleksa reprezentado de studentoj kaj al speco de memadministrado de komunaj studentaj aferoj, la provo fiaskis pro la eksterordinara pasio, per kio tiutempe kontraŭaj politike-socialaj partidirektoj en la studentaro opiniesprimis pri tio.“[4]

Agado ĉe la Berlina StelobservatorioRedakti

Ekde 1855 Foerster laboris kiel dua asistanto kaj ekde 1860 kiel unua asistanto de Johann Franz Encke, la direktoro de la Berlina Stelobservatorio. Komune kun Otto Lesser li malkovris en 1860 la aristoidon (62) Erato.

En 1858 post malsaniĝo de Encke li fariĝis ties anstataŭanto. Post la morto de Encke li transprenis la oficon de direktoro, kiun li havis ĝis 1903

Unu el liaj unuaj taskoj kiel estro de la observatorio estis novigo kaj modernigo de la instrumentaro. La Fraunhofer-refraktoro, per kiu Johann Gottfried Galle en la jaro 1846 malkovris la planedon Neptun, estis prilaborita kaj 7"-meridian-teleskopo estis kreigita kaj starigita. Al liaj pluaj taskoj apartenis la organizado de la temposervo, la preciza mezuro de la latitudoj kaj longitudoj, kaj la observado de la termagnetismo.

Foerster ekipigis la horloĝon de la stelobservatorio per elektraj kontaktoj kaj per kablo sendis la akuratajn temposignalojn al la berlina centra telegrafa stacio.

Dum du restadoj en Anglio en 1851 kaj 1859 li eksciis pri la sistemo de elektra tempo transigo de Jones Pate. Li uzis ĝin por la laŭsekunda montro sur Berliner Normaluhren (berlinaj publikaj horloĝoj). Ĉiujn du sekundojn la pendoloj de la publikaj horloĝoj ricevis elektran impulson de la kronometro en la stelobservatorio.

Foerster daŭrigis siajn klopodojn pri precizeco kaj financado de publikaj horloĝoj. En 1883 li instigis la starigon de pluaj publikaj horloĝoj kaj la fondon de Centrale Uhren-Gesellschaft (Centra Societo pri Horloĝoj), unu jaron poste la starigon de komunutilaj URANIA-Säulen (URANIA-kolonoj), „malgrandaj horloĝaj turoj kun indikoj pri veterprognozoj kaj la lunaj fazoj, aldone kun instruaj informoj pri astronomio, meteorologio, hidrologio kaj geologio, tute laŭ liaj popularsciencaj streboj“. „Krome la kolonoj donis spacon por fervoja horaro aŭ indikoj pri vojo al plej proiksima fajroanonca ejo, poŝtoficejo aŭ „Sanitätswache“ (sanitarejo).[5] En 1891 komenciĝis la starigo.

Finfine la Normal-Zeit GmbH (pli poste Telefonbau kaj Normalzeit respektive Telenorma), respondecis pri la publikaj horloĝoj en Berlino. Ĝia centralo disöonis pri rekta kabla ligilo al la Reĝa Stelobservatorio. Per tio Foerster, tion elstarigas la historiisto  Johannes Graf (* 1963) „sekurigis“, „ke la publikaj horloĝoj ankaŭ post lia eksiĝo kiel direktoro de la Reĝa Stelobservatorio obeis al ekstrema precizeco.“[6]

Wilhelm Foerster decide partoprenis la esploron de la lumaj noktaj nuboj, kiujn oni observis ekde 1885. Lia kunlaboranto Otto Jesse studis ilin kelkajn jarojn.

Ĝis 1889 la Reĝa Stelobservatorio apartenis al la Prusa Akademio de Sciencoj, sed en tiu jaro ĝi estis aligita al la Friedrich-Wilhelm-Universitato, kiu uzis la stelobservatorion jam ekde sia fondiĝo.[7]

En 1890 Friedrich Simon Archenhold fariĝis kunlaboranto de la stelobservatorio kaj instalis laŭ komisio de Foerster ĉe la lago Halensee en la arbaro Grunewald eksteran filion pri fotografado de kosmaj nebuloj.

Sciencorganizaj iniciatojRedakti

Foerster publikigis en 1871 memorandon pri instalo de observatorio pri observo de la suno. Estis la impulso, fondi la Astrofizikan Observatorion kaj poste la starigon de la Einsteinturo en Pocdamo.

En 1874 li fondis la Instituton pri Astronomia Kalkulo, kiu kalkulis la irojn de multaj asteroidoj.

Komune kun Johann Jacob Baeyer Foerster ellaboris la memorandon „Promemoria betreffend die Organisation eines Instituts für höhere Meßkunde (Memorigo pri organizado de Instituto pri Alta Mezurscienco“. Ili donis ĝin al la Prusa Ministerio pri Lernejoj kaj Kulturo (Kulturministerium). Sekve estis fondita en 1870 la Reĝa Prusa Geodezia Instituto en Berlino (Königlich Preußisches Geodätisches Institut in Berlin.

En 1899 li kune kun Carl Theodor Albrecht kaj Friedrich Robert Helmert fondis la Internationaler Breitendienst (Internacia Latituda Servo), la hodiaŭan International Polar Motion Service (IPMS),

Foerster en 1870 estis nomumita direktoro de Normal-Eichungs-Kommission (Normala Normiga Komisiono), la plej alta normiga instanco de la Norddeutscher Bund (Nordgermana Federacio) respektive ekde 1871 de Germana Regno.

En 1872 li estis unu el la reprezentantoj de Germanio en la internacia Komitato pri mondvaste unueca enkonduko de la metra sistemo, el kio estiĝis la Konvencio pri la Metro en 1875. La traktado pri ĉi-tiu konvencio pro lia lerteco sukcesis.

De 1891 ĝis 1920 li estis prezidanto de la internacia Maß- und Gewichtskomitee (Komitato de Mezuriloj kaj Pesiloj),

La Venuso-ekspedicio en 1874 kaj 1882 estis efektivigita plejparte danke al Foerster.

Li estis membro kaj plej influhava persono de la Permanente Kommission der „Internationalen Erdmessung“.(Permanenta Komisiono de „Inernacia Geodezio“)

Foerster estis kunfondinto de Astronomische Gesellschaft (Astronomia Societo), de Astronomische Zentralstelle (Astronomia Centralo), de la kvartala revuo de Astronomia Societo, de Astronomisches Recheninstritut (Astronomia Instituto de Kalkulado), kaj eldonanto de Berliner Astronomische Jahrbücher (Berlinaj Astronomiaj Jarlibroj) 1867-1881.[8]

Foerster ankaŭ alstrebis enkondukon de mondkalendaro apud la ekzistantaj kalendaraj sistemoj kaj novdifinon de la paska festo.[9]

Pri tio li skribis: „La bezono pri komuna „mondkalendaro“ por ĉiuj popoloj, landoj kaj lingvoj certe ekzistas en la kalkula kampo de la scienco kaj de la tervasta komerca vivo, kaj en tio sufiĉas la unueco de la difino de komunaj komencaj epokoj kaj tagnombroj lige al tabeloj, kiuj plifaciligas kaj certigas la transiron de la datoindikoj de la diversaj ankoraŭ uzataj naciaj kaj religiaj kalendaroj al la mondkalendaro.[10]

Popularscienca engaĝiĝo: prelegoj – sciencpublicista agado – URANIA kaj Amikoj de AstronomioRedakti

Fondo de la Berlina Societo „URANIA“Redakti

Estis Alexander von Humboldt (1769–1859), kiu instigis Foerster al popularscienca agado. Humboldt jam en 1827/28 en la Berliner Singakademie publike prelegis pri natursciencaj temoj. Li sugestis la konstruadon de la Berlina Stelobservatorio kaj devigis ĝin, servi ĉiumonate en du vesperoj al la publiko por instruado kaj stimulo.[11]

En 1844 li decide kunagadis en la fondo de la Wissenschaftlicher Verein (Scienca Unuiĝo, kiu ĉiusabate okazigis en Berliner Sigakademie ppopularsciencan prelegon. Humboldt enigis Foerster en la rondon de la prelegantoj de ĉi-tiu unuiĝo, kaj Foerster prezidis ĝin ĝis 1880.[12]

Komune kun Werner von Siemens (1816–1892) kaj Max Wilhelm Meyer (1853–1910) Foerster fondis en 1888 la Societon Urania.por disvastigi natursciencajn konojn.

La socia pozicio de Foerster kaj liaj rilatoj, sed ankaŭ lia organizkapablo ludis en tio gravan rolon. Li gajnis eminentajn industriistojn kaj bankistojn kiel subtenantoj, sed la sciencĵurnalisto Harro Hess (1935–2011) atentigis pri tio, ke ekzistis ankaŭ intereso de industrio, popularigi la plej novajn teknikajn evoluojn kaj produktojn.

Foerster estas la iniciatinto de la nomo de tiu nova societo URANIA pro lia influo estiĝis la moderne ekipita stelobservatorio kun kupolo kiel ĉefa parto de la nova URANIA-konstruaĵo.[13]

Foerster estis  la prezidanto de la konktrolkonsilio de la URANIA kaj engaĝiĝis per prelegoj kaj kontribuoj en la revuo de la societo Himmel und Erde.[14]

La societo atingis altan nivelon pro la popularsciencaj prelegoj de elstaraj sciencistoj.

Unuiĝo de Amikoj de la Astronomio kaj Kosma FizikoRedakti

Foerster estis fondinto kaj prezidanto de la Vereinigung der Freunde der Astronomie und kosmischen Physik (Unuiĝo de Amikoj de la Astronomio kaj Kosma Fiziko), kiu klopodis vaste disvastigi astronomian scion kaj instigi amatorastronomiajn agojn. La unuiĝo estis fondita en 1891.[15]

Foerster fondis en 1891 ankaŭ la popularsciencan ĉiumonate aperintan magazinon Die Himmelswelt, la revuon de la unuiĝo kaj eldonis ĝin ĝis 1905. Ĝi aperis ĝis 1949.[16]

Sciencpublicista agadoRedakti

Al disvastigo de sciencaj konoj Foerster ankaŭ kontribuis per siaj publikigaĵoj.

Prelegoj de Foerster aperis kaj unuope kaj en kelkaj kolektoj.[17] [18]

Krome li publikigis pluajn popularsciencajn verkojn, ekzemple unu pri kalendaroj. En la enkonduko li klarigas, kiamaniere li alkutimiĝas kiel fakulo al la ĝenerala publiko.

„La libreto, kuŝanta antaŭ vi laŭ intenco de la eldonintoj ne devas esti lernolibro de kronologio inklude pasinto kaj futuro de ĝia evoluo. Ĝi esence servu pli ĝuste sen la kromteksto de plena dokumenta referencaro kaj teknikaj klarigoj al la intereso de ĝenerale science klerigita publliko, sed speciale al la reprezentantoj kaj administrantoj de ŝtataj, sociaj kaj ekonomiaj interesoj sur la kampo de kalendaraj institucioj. Necesas por tio ankaŭ certaj astronomiaj pripensoj kaj certaj retrorigardoj al la historiaj evoluoj de la kulturo. Ĉe tio estu provata, agi modere kaj ne tro cedi al la emo de la fakulo, tiel rajtas nomi sin la aŭtoro rilate al la temo, laŭsence de monografia instrua prezento.“[19]

Socie-etika kaj pacista strebadoRedakti

„Wilhelm Julius Foerster … reprezentis etike pruvitan pacismon, kiu jam estis perita al li dum infanaĝo. Liaj spirita kaj etika evoluo estis grave influita de Germanio, bazita sur klerigo, humaneco kaj supernaciaj ligoj,.. Arto, scienco kaj naturkonado por Foerster ne estis celoj per si mem, sed signifis por li kontribuo al etika perfektiĝo.“, skribis la ĵurnalisto kaj eldonisto Helmut Donat (* 1947) en la leksikono Die Friedensbewegung (La pacmovado).[20]

Foerster en 1892 estis fonda membro kaj prezidanto de Deutschen Gesellschaft für ethische Kultur (DGfeK,Germana Societo pri Etika Kulturo), en kiu membris ankaŭ Albert Einstein. En la sama jaro li fariĝis fonda membro de la pacmovada societo Deutsche Friedensgesellschaft (DFG), ĉar li malakceptis la ideojn de naciismo, vaste disvastigitaj fine de la 19-a jarcento.

La kultursciencisto Horst Groschopp (* 1949) memorigas pri tio, ke Wilhelm Foerster dum la fonda kunveno de DGfeK faris du prelegojn, la unuan pri „literatura kej publicista agado“ kaj la duan pri „agado rilate al la malbonaĵoj de sociaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj“ kaj plue klarigas: „Post kelka tempo el tio kreiĝis praktika programo. Laŭ tio la etika kultura societo alstrebis publikajn diskutojn pri moralaj demandoj kaj volis dediĉi sin al junulara edukado kaj klerigado de plenkreskuloj. Per literaturaj rimedoj ĝi entreprenis etikan propagandon kaj en sekva tempo esprimis sian opinion pri framasonismo, virina movado, pacaj streboj, alkohol-abstinenco kaj kontraŭ antisemitismo.“[21]

Foerster kadre de DGfeK batalis kontraŭ la Dreiklassenwahlrecht (Triklasa balorajto), la antisemitismo, sociaj malbonaĵoj kiel la infanlaboro, la loĝeja mizero, la korpa puno ĉe infanoj, servistoj kaj arestitoj. Li engaĝiĝis por la virina balotrajto, la malplilongigo de la labortempo ĝis okhora labortago, la rajton je koalicio kaj striko, ankaŭ por senkulpaj kondamnitoj.“ Pri tio li prelegis en- kaj eksterlande kaj publikigis multajn artikolojn en la revuo de la Societo Etika Kulturo.[22]

Foerster klopodis pri internacia arbitracio kaj kontraŭ la vetarmado. Li komune kun sia filo Friedrich Wilhelm alstrebis fondon de internacia etika akademio.

Donat juĝas: Lia kapablo, malvualigi kontraŭojn diagnostike klare kaj lia tolero, interpaciganta la diversajn tendencojn de la etika movado kaŭzis, ke li fariĝis elstara figuro de la internacia pacmovado.[23]

En oktobro 1912 li gvidis kiel prezidanto de la Berlina DFG-Loka grupo la 5-an Germanan Packongreson en Berlino.

Salutmesaĝo okaze de la malkovro de Berlina Mermortabulo por Foerster en Ahornallee en 2009 mencias:

„Apenaŭ iu ankoraŭ scias, ke Wilhelm Julius Foerster kuraĝis kiel unu el nur 16 personoj, subskribi la alvokon de Berta von Suttner al Pacista Pacsocieto. Kiu konas la „Verein zur Abwehr des Antisemitismus“ (Unuiĝo por defendo kontraŭ antisemitismo? Kiu konas la de li iniciatitajn progamojn de prizorgado pri lernantoj de elementaj lernejoj? Kiu scias pri lia engaĝiĝo por popolaj bibliotekoj, - el kiuj finfine estiĝis la Berliner Stadtbibliothek (Berlina Urba Biblioteko)?[24]

Foerster apartenis al la malmultaj germanaj instruituloj, kiuj jam en 1871 malakceptis la anekson de Alzaco-Loreno fare de Germanio kiel fonton de estontaj konfliktoj.

Mondmiliton Foerster ankoraŭ en marto 1914 opiniis neebla. Li pensis„ ke ni nun meze de ĉiuj militpreparoj spite kredas je la efektivigo de komenco de komuna, tio signifas eminente paca, administrado de la tero, ĉar la milito inter la grandaj kulturpopoloj sub la nunaj kondiĉoj de ekzistado kaj etiko limas tiel proksime al frenezo, ke ĝi apenaŭ komencita, jam finiĝos.[25]

En 1914 li unue subskribis la naciisman Alvokon al la Kultura Mondo, sed nelonge poste samkiel la filo Friedrich Wilhelm la kontraŭan Alvokon al la Eŭropanoj.

La franca verkisto Romain Rolland alkalkulis Wilhelm Foerster en sia Taglibro de la Militjaroj al la „spirito de la malnova, laŭjure pensanta kaj humana Germanio“.[26]

Post la mondmilito Foerster engaĝiĝis pri la germana franca repacigo.

Interlingvistiko kaj EsperantoRedakti

Foerster, partopreninta diversajn internaciajn entreprenojn, ankaŭ atentiĝis pri la mondlingva ideo kaj pri la evoluiĝanta Esperanto-movado.

La Esperanto-fondinto Ludwig Zamenhof (1859–1917) mencias Foerster jam en 1904 en sia kontribuo Esperanto: Nova Internacia Lingvo kiel unu de tiuj personoj, sub kies patroneco estas eldonata ĵurnalo en Esperanto, „speciale dediĉita al sciencaj aferoj“.[27]

En la kontribuo por Germana Esperantisto Evoluciaj gradoj de la helplingva komuneco li en 1910 klarigas kio farendas „por atentigi iom post iom la ne dubeblan, konstante kreskantan bezonon pri unuformigoj, komunaj kompreniloj sur la kampo de parolo kaj skribo, ne limigante la sanan, kreantan individuecon kaj liberecoj de la diversaj popolanimoj?“ Li eksplikas: „Kompreneble, oni devus komenci per la plej simplaj, facilaj kaj por ĉiuj evidentaj komunaĵoj de laboro kaj de interrilatoj, nome per la kalkulado kaj la nombroformoj, poste per la divido kaj kalkulo de’l tempo. Elirante de tio, oni transiros al la terminaro de la plej ordinara tekniko kaj iom post iom al tiuj fakoj de la industrio, tekniko kaj scienco, en kiuj la necieco de lingvoj ludas nenian rolon, sed por kiuj unueca komprenigo havas grandan socian kaj ekonomian gravecon.“[28]

Foerster kiel aliaj sciencistoj, interalie la geofizikisto Adolf Schmidt (1860–1944) kaj la kemiisto Wilhelm Ostwald (1853–1932), aliĝis al la Delegacio por alpreno de intercia lingvo, fondita en 1901 en Parizo kaj fariĝis ĝia Honora prezidanto

Sub prezido de Ostwald kunvenis en 1908 en Parizo Komitato de la Delegacio, kies membro ankaŭ estis Foerster. Kunlaboris la lingvistoj Jan Baudouin de Courtenay (1845–1929), Otto Jespersen (1860–1943) kaj Hugo Schuchardt (1842–1927). Post ekspertizo pri diversaj projektoj de mondhelplingvoj ĝi elektis Esperanton kun kelkaj ŝanĝoj laŭ la reformesperanto (Ido), prezentita al la komitato de Louis de Beaufront (1855–1935). Postaj esploroj montris Louis Couturat (1868–1914), mem kiel Ido-aŭtoron.

Sekve komisiono de la Delegacio celis, enkonduki Idon sen interkonsento kun la Esperanto-movado, Foerster rezignis pri la honora prezidanteco kaj eksiĝis el la komitato, klarigante en publika letero la motivon: „ĉar en tiuj procedoj mankas, laŭ mi ĉiu sociala saĝeco…“[29] [30]

Foerster publike agadis por la enkonduko de internacia kalkula sistemo baze de Esperanto. Kiam li en oktobro 1912 en Esperantista Centra Oficejo en Parizo de Hippolyte Sebert (1839–1930) transprenis la oficon de la prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), antaŭe Interalie li apartenis al la patrona komitato de ISAE, li firmigis tion kaj varbis por kreo de universala kalendaro kaj grupigo de la horoj laŭ la dekuma nombrosistemo.En 1912 li fariĝis posteulo de Sebert kiel prezidanto de ISAE.

Dum aranĝo de la Esperanto-Gruparo Berlino, kies membro li estis ekde 1908[31] li ankaŭ parolis pri tiuj temoj.[32]

En la Civitana Salono de la Ruĝa Urbodomo en Berlino, kie li la 1-an de juni 1912 parolis okaze de la 25-jara jubileo de Esperanto pri la signifo de ĉi-tiu internacia lingvo por ĉiuj fakoj de la kulturo[33], okaze de la festaranĝo pro lia 80-a naskiĝdatreveno en decembro 1912 gratulis al li ankaŭ Adolf Schmidt, kunulo en la engaĝiĝo por Esperanto, pacismo kaj scienco, nome de ISAE kaj de Esperanto-Gruparo Berlino.[34]

Li aprezis Foerster kiel „nobla karaktero, sekvanta ĉiam la plej altajn idealojn“ kaj „nobla, kuraĝa kaj senlaca pioniro de ĉiuj etikaj kaj science humanaj celadoj.“[35] [36]

PostlasaĵoRedakti

La arkivo de la Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj en Berlino konservas el la postlasaĵo de Wilhelm Foerster 1,9 bretaraj metroj da aktoj.kun la nomo NL W. Foerster. Enestas manuskriptoj pri astronomio, kronometrio, normala tempo, novdifino de la paska festo, pri termezurado, labormaterialoj, kalkuloj, korespondaĵoj, gazeteltiraĵoj

Leteroj de Foerster ankaŭ troviĝas en aliaj postlasaĵoj, ekzemple en tiuj de Wilhelm Ostwald kaj Adolf Schmidt.[37]

Ĉi-tiu Postlasaĵo Wilhelm Foerster estis kompilita, post kiam en 1964 la Akademia Arkivo transprenis la arkivaĵojn de la Sternwarte Babelsberg (Stelobservatorio Babelsberg), inter kiuj ankaŭ troviĝis aktoj de la antaŭa institucio Berliner Sternwarte (Berlina Stelobservatorio), inter ili materialoj klare rilataj al Foerster.

La Ŝtata Biblioteko en Berlino (en domo 2 Potsdamer Straße) disponas pri partoj de la postlasaĵo der Foerster en la kolekto de aŭtografoj de Ludwig Darmstaedter (1846–1927).

La Trepow-Stelobservatorio (hodiaŭ Archenhold-Sternwarte Berlin-Treptow) en sia kolekto de aŭtografoj havis Foerster-korespondaĵojn, kies sorto post 1936 estis necerta.

Plejparte ĝi venis en la Ŝtatan Bibliotekon en Berlino (Kolekto Darmstädter), parte en 1941 per la arthistoriisto kaj verkisto Karl von Hohenlocher (1891-?). Ĉi-tiu parto (1200 leteroj de 25 korespondantoj de Foerster), dokumentita en 1971, troviĝas en la Ŝtata Biblioteko (domo 1).

Pluan parton de la Archenhold-kolekto posedas la aŭtografa fako de la Universitata Biblioteko Bonn, sed la plej multo perdiĝis dum la milito. Alia parto de la Archenhold-kolekto posedas la Forschungsbibliothek Gotha (Esplorbiblioteko Gotha) kadre de astronomiaj manuskriptoj.

Foerster-leterojn el la kolekto ankaŭ posedas la Stadt- und Landesbibliothek Dortmund (Urba kaj Federacilanda Biblioteko Dortmund), la Schleswig-Holsteinische Landesbibliothek in Kiel (Federacilanda Biblioteko de Ŝlesvigo-Holstinio en Kiel), la Universitätsbibliothek Göttingen (Universitata Biblioteko Göttingen), la Bayerische Staatsbibliothek München (Bavaria Ŝtata Biblioteko Munkeno., la Universitäts- und Landesbibliothek in Münster Universitata kaj Federacilanda Biblioteko Münster kaj la Landesarchiv Berlin (Federacilanda Arkivo Berlin).

La Ŝtata Biblioteko en Berlino ricevis en 1994 de Eva Foerster, la vidvino de Karl Foerster, partojn de la postlasaĵo, restintajn ĉe la familio en Bornim. Aliajn partojn Eva Foerster jam donis al arkivoj kaj societoj.

Partojn de la postlasaĵo de Foerster el Bornim ankaŭ posedis Diedrich Wattenberg, la antaŭa direktoro de la Archenhold-Stelobservatorio Berlino-Treptow. Li dokumentis kaj parte publikigis ilin.[38]

VerkojRedakti

  • Lebenserinnerungen und Lebenshoffnungen (1832–1910). Druck und Verlag von Georg Reimer, Berlin 1911.
  • Sammlung wissenschaftlicher Vorträge. Erste bis Dritte Folge. D. Dümmler u. G. Reimer (2. Folge), 1876–1890., Berlin, 1876
  • Sammlung populärer astronomischer Mittheilungen. Zweite Folge. Ferd. Dümmlers Verlagsbuchhandlung, Berlin 1884.
  • Über die Stellung der Astronomie in der Wissenschaft etc. Rede bei Übernahme des Rectorats gehalten in der Aula der Königlichen Friedrich-Wilhelms-Universität zu Berlin am 15. October 1891. Berlin, Buchdruckerei der Königl. Akademie der Wissenschaften, 1891.
  • Über die Ziele der Popularisierung der Naturwissenschaften im Hinblick auf die Zeitschrift „Himmel und Erde“. En: Himmel und Erde 1, 1889.
  • Kalender und Uhren am Ende des Jahrhunderts.Verlag Georg Westermann, Braunschweig, 1899.
  • Himmelskunde und Weissagung, John Edelheim Verlag, Berlin, 1901.
  • Lebensfragen und Lebensbilder. Socialethische Betrachtungen. VITA Deutsches Verlagshaus, Berlin 1902.
  • Von der Erdatmosphäre zum Himmelsraum.Berlin Hermann Hillger Verlag, 1906.
  • Die Entwicklungsstufen der Gemeinsamkeit der Hilfssprache. En: Germana Esperantisto, 1910, Nr. 3, p. 49–50.
  • Ansprache zum 25-jährigen Jubiläum der Gesellschaft URANIA in Berlin. En: Himmel und Erde (25) 1913, p. 386.
  • Kalenderwesen und Kalenderreform. Braunschweig, Sammlung Vieweg. Heft 13, 1914.

HonorigojRedakti

  • La Wilhelm-Foerster-Sternwarte (Wilhelm-Foerster-Stelobservatorio) sur la monto Insulaner en Berlino-Schöneberg estis nomita memore al Wilhelm Foerster. Ĝi estis malfermita en 1963. Jam en 1947 estis fondita la Wilhelm-Foerster-Institut de la Sternwarte Berlin-Süd (Stelobservarorio Berlino-Sudo), General-Pape-Straße 2 kaj en 1953 la Verein Wilhelm-Foerster-Sternwarte e. V. (Unuiĝo Wilhelm Foerster-Stelobservatorio r.A.)
  • Ĉe la domo Ahornallee 32 en Berlino-Westend, en kiu Foerster loĝis de 1904 ĝis 1911 estis malkovrita Berliner Gedenktafel (Berlina Memortabulo) la 4-an de junio 2009.
  • La Wilhelm-Foerster-premio de URANIA Potsdam ekde 1993 ĉiujare aljuĝita al gesciencistoj kaj kulturagantoj, kiuj en Brandenburgio kontribuis al popularigo de novaj ekkonoj aŭ al la spirita klerigo.[40]

LiteraturoRedakti

  • Fritz Wollenberg: Wilhelm Foerster – eminenta sciencisto kaj esperantisto. En: PACO, GDR-MEM-Sekcio,Kulturligo de GDR (eld.), 1989, p. 31–35.
  • Fritz Wollenberg: Ostwald Schmidt kaj Foerster – Esperanto-Ligo Berlin konscias pri scienchistoria tradicio. En: Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3.
  • Peter Aufgebauer: Wilhelm Foersters (1832–1921) chronologisches Werk. En: Die Sterne. 50, 1974, ISSN 0039-1255, p. 51–59.
  • Johannes Graf: Wilhelm Foerster, Vater der Zeitverteilung im Deutschen Kaiserreich. En: PTB-Mitteilungen. 119. Jahrgang, Heft 3/2009 (Online; PDF; 3,6 MB), p. 209–215
  • Mathias Iven (Hrsg.): 3x Foerster. Beiträge zu Leben und Werk von Wilhelm Foerster, Friedrich Wilhelm Foerster und Karl Foerster. Schibri-Verlag Milow 1995, ISBN 3-928878-29-8
  • Wilfried Schröder: Entwicklungsphasen der Erforschung der Leuchtenden Nachtwolken. Akademie-Verlag, Berlin 1975, (Akademie der Wissenschaften der DDR, Veröffentlichungen des Forschungsbereichs Geo- und Kosmoswissenschaften 5, ISSN 0138-4600).
  • Wilfried Schröder: Wilhelm Foerster and the geophysical observations after the Krakatoa. En: Acta Geodaetica et Geophysica Hungarica. 43, 2008, 4, ISSN 1217-8977, p. 473–476.
  • Bruno Wille: Denkwürdigkeiten eines Sternsehers. In: Reclams Universum : Moderne illustrierte Wochenschrift. 27.2, 1911, p. 972–975.
  • Willy Jahn: Foerster, Wilhelm Julius. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 5, Duncker & Humblot, Berlin 1961, ISBN 3-428-00186-9, p. 275 f. (Digitalisat).
  • J. Bauschinger: Wilhelm Foerster †. En: Astronomische Nachrichten. Band 212, 1921, p. 489, bibcode:1921AN....212..489B.
  • N. N.: Wilhelm Foerster. En: Monthly Notices of the Royal Astronomical Society. Band 82, 1922, p. 263, bibcode:1922MNRAS..82..263. (Nachruf, englisch).
  • Harro Hess: Aus der Geschichte der Berliner Gesellschaft URANIA (1888–1927). Vorträge und Schriften Nr. 58, Archenhold-Sternwarte Berlin-Treptow 1979.
  • Helmut Donat: Wilhelm Julius Foerster. In: Helmut Donat und Karl Holl (Hrsg.): Die Friedensbewegung. Organisierter Pazifismus in Deutschland, Österreich und in der Schweiz. Hermes-Handlexikon, ECON Taschenbuch Verlag, Düsseldorf 1983, p. 120–123.
  • Friedrich-Wilhelm Foerster: Mein Vater. Eine Lebenserinnerung und ein Friedensprogramm. En: Die Zeit vom 5. Januar 1930.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Friedrich Wilhelm Foerster: Meine Eltern. En: Friedrich Wilhelm Foerster: Erlebte Weltgeschichte.1869–1953, Glock und Lutz, Nürnberg 1953, S. 40–47. Represita en: Eva Foerster kaj Gerhard Rostin (eld.): Ein Garten der Erinnerung. Sieben Kapitel von und über Karl Foerster. Buchverlag Union, Berlin 1992, 3. Prilaborita kaj nove aranĝitaeldono, p. 35–47.
  2. Karl Foerster: Elternhaus in der Sternwarte. En: Ferien vom Ach. Union-Verlag, Berlin1990, 10. Kompletigita eldono, p. 5–26.
  3. Wilhelm Foerster: Lebenserinnerungen und Lebenshoffnungen (1832–1910). Druck und Verlag von Georg Reimer, Berlin 1911. Citia en: Eva Foerster kaj Gerhard Rostin (eld.): Ein Garten der Erinnerung. Sieben Kapitel von und über Karl Foerster. Buchverlag Union, Berlin 1992, 3- prilaborita kaj nove aranĝita eldono, p. 48.
  4. Wilhelm Foerster: Der Student und die Politik. Vortrag, gehalten auf dem 1. Diskussionsabend der Berliner Finkenschaft. Akademischer Verein für soziale Wissenschaften Dr. John Edelheim, Berlin-Bern 1901.
  5. Johannes Graf: Wilhelm Foerster, Vater der Zeitverteilung im Deutschen Kaiserreich. En: PTB-Mitteilungen 119 (2009), Heft 3, p. 211–212. (PTB - Physikalisch-Technische Bundesanstalt)
  6. Johannes Graf: Wilhelm Foerster, Vater der Zeitverteilung im Deutschen Kaiserreich. En: PTB-Mitteilungen 119 (2009), kajero 3, p. 212–213.
  7. Marita Baumgarten: Professoren und Universitäten im 19. Jahrhundert (= Kritische Studien zur Geschichtswissenschaft) volumo 121.
  8. Willy Jahn: Foerster, Wilhelm. In: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), S. 275–276 [Online-Version].
  9. Hans-Joachim Felber: Wilhelm Fierster Kampf um die Osterreform. Deutsche Akademie der Wissenschaften zu Berlin, Veröffentlichungen der Sternwarte Babelsberg, vollumo XV, kajero 2, Akademie-Verlag Berlin 1965.
  10. Wilhelm Förster: Kalenderwesen und Kalenderreform, Sammlung Vieweg, Springer-Verlag, 2013, ISBN 978-3-663-19636-5, p. 48.
  11. Wilhelm Foerster: Ansprache zum 25-jährigen Jubiläum der Gesellschaft URANIA in Berlin. En: Himmel und Erde (25) 1913, p. 386.
  12. Harro Hess: Aus der Geschichte der Berliner Gesellschaft URANIA (1888–1927). Vorträge und Schriften n-ro 58, Archenhold-Sternwarte Berlin-Treptow 1979, p. 5.
  13. Harro Hess: Aus der Geschichte der Berliner Gesellschaft URANIA (1888–1927). Vorträge und Schriften n-ro 58, Archenhold-Sternwarte Berlin-Treptow 1979, p. 7–12, 24.
  14. Wilhelm Foerster: Über die Ziele der Popularisierung der Naturwissenschaften im Hinblick auf die Zeitschrift „Himmel und Erde“. En: Himmel und Erde 1, 1889.
  15. K.-H. Tiemann: Wilhelm Julius Foerster und die "Vereinigung von Freunden der Astronomie und kosmischen Physik" (1891 bis 1914). En: 3 × Foerster, 1995, p. 66 – 87.
  16. Die Himmelswelt: Mitteilungen der Vereinigung von Freunden der Astronomie und kosmischen Physik, volumo 13, Ferd. Dümmler, Bonn kaj Berlin 1903.
  17. Wilhelm Foerster: Sammlung wissenschaftlicher Vorträge. Erste bis Dritte Folge. D. Dümmler u. G. Reimer (2. Folge), 1876–1890., Berlin, 1876.
  18. Wilhelm Foerster: Wissenschaftliche Erkenntnis und sittliche Freiheit. Sammlung von Vorträgen und Abhandlungen, volumo 4, Verlag F. Dümmler, 1896.
  19. Wilhelm Förster: Kalenderwesen und Kalenderreform. Braunschweig, Sammlung Vieweg. kajero 13, 1914, p. 1.
  20. Helmut Donat: Wilhelm Julius Foerster. En: Helmut Donat kaj Karl Holl (eld.): Die Friedensbewegung. Organisierter Pazifismus in Deutschland, Österreich und in der Schweiz. Hermes-Handlexikon, ECON Taschenbuch Verlag, Düsseldorf 1983, p. 120.
  21. Horst Groschopp: Wilhelm Foerster (26. Februar 2019).
  22. Helmut Donat: Wilhelm Julius Foerster. In: Helmut Donat und Karl Holl (Hrsg.): Die Friedensbewegung. Organisierter Pazifismus in Deutschland, Österreich und in der Schweiz. Hermes-Handlexikon, ECON Taschenbuch Verlag, Düsseldorf 1983, p 121–122.
  23. Helmut Donat: Wilhelm Julius Foerster. In: Helmut Donat und Karl Holl (Hrsg.): Die Friedensbewegung. Organisierter Pazifismus in Deutschland, Österreich und in der Schweiz. Hermes-Handlexikon, ECON Taschenbuch Verlag, Düsseldorf 1983, p. 122.
  24. Grußwort zur Enthüllung der Berliner Gedenktafel zu Ehren von Wilhelm Julius Foerster, 03.06.,15h.00 , Ahornallee 32, 14050 Berlin.
  25. Wilhelm Foerster: Der Beginn gemeinsamer Verwaltung der Erde. In: Ethische Kultur Nr. 6, 1914, p. 41.
  26. Romain Rolland: Das Gewissen Europas, Tagebuch der Kriegsjahre 1914–1919, volumo 1, Rütten & Loening, Berlin 1983, p. 323–324.
  27. Lazaro Ludoviko Zamenhof: Esperanto: Nova Internacia Lingvo. En: „The Independent“, New York, , vol. LVII, numero 2906, 11-a de aŭgusto 1904, p. 326–330. Represo en: Adolf Holzhaus: Doktoro kaj lingvo Esperanto, Fondumo Esperanto, Helsinki 1969, p. 165–173.
  28. Wilhelm Foerster: Evoluciaj gradoj de la helplingva komuneco. En: Germana Esperantisto 1910, n-ro 4, p 75.(Traduko de germanlingva kontribuo en GE 3/1910).
  29. Wilhelm Foerster: Letero de Prof. d-ro Wilhelm Förster. In: Germana Esperantisto 1908, numero 12, p. 138–139.
  30. Fritz Wollenberg: Wilhelm Foerster – eminenta sciencisto kaj esperantisto. En: PACO, GDR-MEM-Sekcio,Kulturligo de GDR (eld.), 1989, p. 31–35.
  31. Germana Esperantisto, n-ro 8, Berlin 1908, p. 95.
  32. Dr. A.: Esperanto und Wissenschaft. In: Germana Esperantisto 1912, n--ro 12, p. 188–189.
  33. Germana Espeantisto n-ro 7.8, Berlin 1912, p. 106.
  34. Wilhelm Foerster. Germana Esperantisto, n-ro 1B, Berlin 1913, p. 7–8.
  35. Fritz Wollenberg: Die interlinguistischen Auffassungen Adolf Schmidts und sein Engagement für die internationale Sprache Esperanto. In: Adolf Schmidt 1860–1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten am 17. Oktober 1994. GeoForschungsZentrum Potsdam unter Mitwirkung der Esperanto-Liga Berlin (eld.), Potsdam 1994, p. 25.
  36. Fritz Wollenberg: Ostwald Schmidt kaj Foerster – Esperanto-Ligo Berlin konscias pri scienchistoria tradicio. En: Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3.
  37. Fritz Wollenberg: Plansprachen im Archiv der Berlin-Brandenburgischen Akademie der Wissenschaften. En: Plansprachliche Bibliotheken und Archive – Beiträge der 17. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. V., 23.–25. November 2007 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 15, Detlev Blanke (eld.), Berlin 2008, p. 45–56.
  38. Wolfgang R. Dick: Über das Schicksal des Nachlasses von Wilhelm Foerster. In: Mathias Iven (eld.), 3 x Foerster. Beiträge zu Leben und Werk von Wilhelm Foerster, Friedrich Wilhelm Foerster und Karl Foerster, Schibri-Verlag, Milow 1995, p. 100–107. Online-Version
  39. JPL Small-Body Database Browser 6771 Foerster (1986 EZ4) (angle)
  40. Retpaĝo de Urania Potsdam