Attila E. Pavláth
Attila E. Pavláth [pavlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pavláth E. Attila estas hungara-usona kemiisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2004), membro de American Chemical Society (=Usona Kemia Societo).
Attila E. Pavláth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1930 (94-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • kemia inĝeniero |
Attila E. Pavláth [1] naskiĝis la 11-an de marto 1930 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Attila E. Pavláth frekventis gimnazion kaj universitaton en sia naskiĝurbo. Dum la studentaj jaroj li edziĝis en 1951. Post la diplomo li samloke ekinstruis en la universitato, dume ankaŭ li esploris en la universitata kemia instituto, precipe li okupiĝis pri fluoro. Post fiasko de la hungara revolucio en 1956 li migris al Kanado, kie li ricevis postenon en Universitato de Montrealo. Baldaŭe li eklaboris en firmao apud San Francisco. Li ricevis usonajn premiojn inter 1976-2000. Li estas grava figuro de kemiistoj en Usono.