Béla Szabados [sabadoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabados Béla estis hungara komponisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Szvoboda, lia pli aĝa frato estis Károly Szabados.

Béla Szabados
Béla Szabados
Béla Szabados
Persona informo
Naskonomo Szvoboda Béla
Naskiĝo la  3-an de junio 1867(nun 1867-06-03)
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 15-an de septembro 1936
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Béla Szabados
Familio
Frat(in)o Károly Szabados
Infano Béla Szabados
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Béla Szvoboda [1] naskiĝis la 3-an de junio 1867 en Pest (urbo), li mortis la 15-an de septembro 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Szabados komence lernis muzikon hejme, poste li akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto en 1885. Liaj plej signifaj instruistoj estis Robert Volkmann, Gyula Erkel kaj Kornél Ábrányi (komponisto). Jam dum la studentaj jaroj li komponadis. En 1889 lia kanto ricevis la unuan lokon en kantokonkurso en Szeged. Inter 1888-1893 li instruis en Reĝa Teatra Lernejo, poste ĝis 1933 en la menciita Muzikakademio. En 1927 li estis nomumita ĉefdirektoro de Nacia Muzikejo. Li ricevis premion en 1930.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • arĉkvarteto
  • operoj:
    • Alszik a nagynéni (1895)
    • Mária (1905)
  • muzika teatraĵo: Szép Ilonka (1906)
  • operetoj:
    • Négy király (1890)
    • Rika (1895)
    • Kukta-kisasszony (1897)
    • A mumia (1904)

Liaj libroj redakti

  • 30 énekgyakorlat a magyar szöveg tiszta kiejtésére (1905)
  • Kariskolai kézikönyv (1910)
  • Solfège (1921)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti