|
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Příbram. Por samtitolaj artikoloj vidu Březnice (apartigilo)..
|
Březnice estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en suda parto de Mezbohemia regiono, 15 km sude de la distrikta urbo Příbram. Vivas ĉi tie 3 538 loĝantoj (2024).
Březnice estas 462 m super la marnivelo. En la urbo estas samnoma kastelo, devenanta el 13-a jarcento, tiam servanta kiel gotika burgo. En la 16-a jarcento ĝi estis rekonstruita en renesancan kastelon. Historia centro de la urbo formas memorzonon kun sinagogo kaj geto. Rande de la urbo ankoraŭ ekzistas juda tombejo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrást (distrikto Příbram), Rožmitál pod Třemšínem, Nestrašovice, Počaply, Horčápsko, Hlubyně, Starosedlský Hrádek, Hudčice, Drahenice kaj Volenice (distrikto Příbram).
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 354 |
---|
1880 | 3 534 |
---|
1890 | 3 312 |
---|
1900 | 3 149 |
---|
1910 | 3 058 |
---|
1921 | 2 818 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 926 |
---|
1950 | 2 836 |
---|
1961 | 3 196 |
---|
1970 | 3 196 |
---|
1980 | 3 808 |
---|
1991 | 3 614 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 659 |
---|
2011 | 3 586 |
---|
2014 | 3 528 |
---|
2016 | 3 541 |
---|
2017 | 3 546 |
---|
2018 | 3 539 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 3 523 |
---|
2020 | 3 520 |
---|
2021 | 3 433 |
---|
2022 | 3 511 |
---|
2023 | 3 554 |
---|
2024 | 3 538 |
---|
Urbo Březnice konsistas el ses partoj sur kvar katastraj teritorioj:
- renesanca kastelo Březnice kun parko (havanta statuton de nacia kultura memorindaĵo)
- preĝejo de Sankta Roch
- monaĥejo
- judaj memorindaĵoj (juda strateto, sinagogo, tombejo)
- bierfarejo
- ŝosea ponto trans la rivereto Vlĉava, ornamita de statuoj. Vlĉava poste ŝanĝas sian nomon kaj fluas suden kiel Skalice.