Baĉki Graĉac situas en la mapo en la verda municipo
Estonta ortodoksa preĝejo en Baĉki Graĉac
Centro de Baĉki Graĉac

Bazaj informoj redakti

Baĉki Graĉac, serbe Бачки Грачац, slave Bački Gračac, germane Filipsdorf, hungare Szentfülöp estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Okcidenta Baĉka en municipo de Odĵaci.

Situo redakti

Baĉki Graĉac situas sur ebenaĵo.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Abatejo fondiĝis en 1113, apude vilaĝo formiĝis. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. En 1910 vivis en Szépfülöp 3806 da homoj, (3650 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. Poste la germanoj estis deportitaj, la germana preĝejo estis detruita. En 2002 loĝis en Baĉki Graĉac 2913 da homoj, (serboj 2810 (97 %), ciganoj 11 (0.5 %) kaj aliaj).

Famuloj redakti

En la iama Szentfülöp naskiĝis hungara pastro Antal Lepold.