Baladina (pole Balladyna Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas tragedio (aŭ romantika dramo) en kvin aktoj, verkita de Juliusz Słowacki en Ĝenevo en 1834 kaj eldonita en Parizo en 1839 (dum la romantika epoko)[1]. Ĝi estis surscenigita unuafoje en 1862. La aŭtoro dediĉis sian teatraĵon al Zygmunt Krasiński, la aŭtoro de Iridiono. Balladyna estas ankaŭ la nomo de la ĉefa heroino de la verko. La dramo de Słowacki estas rakonto pri avideco je potenco kaj maturiĝo ĝis la rolo de krimulo. Ne hazarde la nomo de la ĉefa rolulino rilatas al balado, en kiu kutime aperas fantaziaj motivoj kaj elementoj de popolaj kredoj.

Balladyna
Origine Balladyna
manuskripto de Balladyna donacita de Słowacki al amiko Józef Reitenheim en 1834
manuskripto de Balladyna donacita de Słowacki al amiko Józef Reitenheim en 1834
literatura verkodramo
Aŭtoroj
Aŭtoro Juliusz Słowacki
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1839
Lando  Pollando
Trajtoj
Ĝenro tragedio
Tradukado
Tradukinto Lidia Ligęza
Eldonjaro de tradukita versio 2020
vdr

En 2019 prezidanto de Pollando Andrzej Duda anoncis, ke Baladina estos la legaĵo de Nacia Legado en la jaro 2020[2].

Enhavo redakti

 
Balladyna - oleo-pentraĵo de Wojciech Gerson, 1900

Baladina kaj Alina estas fratinoj, kiuj loĝas kun sia patrino en malriĉa kabano en arbaro. Nimfo, la reĝino de la lago Goplo, Goplana, enamiĝinta en la amanton de Balladyna, Karpenon, pro ĵaluzo enmiksiĝas en homajn aferojn kaj konfuzas iliajn vivojn. Al la kabano de la fratinoj venas la riĉa princo Kirkoro, kondukata tien de la servisto de Goplana, Fajreto. Goplana esperas, ke Kirkoro enamiĝos en Baladinan, kaj Karpeno restos nur por ŝi. Tamen ŝia servisto, Fajreto, igas la princon enamiĝi en ambaŭ fratinojn.

Por ekhavi edzon, la knabinoj konkuras per rikoltado de framboj. La fratino, kiu unue kolektos plenan kruĉon da ili, iĝos la edzino de Kirkoro. Kiam montriĝas, ke venkis Alina, Baladina mortigas ŝin per tranĉilo. La sola atestanto de ĉi tiu krimo estas Karpeno, transformita de Goplana en plorsalikon. Hejme Baladina, eksplikas la foreston de sia fratino per la fakto, ke Alina eskapis kun la amanto. La krimon de Baladina atestas nelavebla sanga makulo sur la frunto, koŝmaroj kaj turmentoj de la konscienco. La kadavron de Alina trovas la paŝtisto Filono, kiu enamiĝas en la mortan knabinon.

Tuj post la geedziĝo Kirkoro forveturas al batalo de Gnezno por regajni la tronon por la laŭleĝa reĝo Popjelo la Tria, kiu estis ekzilita el sia palaco kaj loĝas en arbaro kiel ermito. Al la kastelo baldaŭ devas veni nuptaj gastoj. Baladina hontas pri sia patrino kaj ordonas enŝlosi ŝin en turo. Estiĝas amimpliko inter Baladina kaj Korvo, kavaliro de Kirkoro. Baladina iras al la ermito, por ke li forigu la surfruntan makulon. Li tamen scipovas legi el homaj koroj – li ekkonas la veron pri la krimo. La okazaĵon observas Korvo, nun scianta pri la sekreto de la amatino. Kune ili mortigas (kvankam Baladina donas la mortigan baton) Galonon, kavaliron senditan de la princo, kiu alportis al Baladina kofron, donacon de la edzo – la morto estis nenecesa, sed tiamaniere la amantoj fariĝas krim-kunuloj, kio estis la celo de Korvo.

En la kastelo okazas festeno, kiun partoprenas inter aliaj Karpeno kaŝita sub la kostumo de karo-reĝo kreita de Goplana, kaj la servantoj de la nimfo: Fajreto kaj Koboĉjo. Baladina malkonfesas sian patrinon kaj ordonas forpeli ŝin el la palaco. Pro melodio ludata de Koboĉjo kaj mistera kanto rakontanta la historion de ŝia krimo, Baladina freneziĝas. Ŝi aŭdas transmondajn voĉojn, antaŭ ŝi aperas la fantomo de Alina, kiun ŝi forpelas kaj fine svenas. Nokte Baladina mortigas dormantan Karpenon. Kune kun sia amanto ŝi forprenas de li la kronon de Popjeloj – la simbolon de laŭleĝa reĝa potenco, kiun Karpeno ricevis de Goplana – kaj tiam ili ekiras kun sia armeo al Gnezno por ekregi.

En batalo Korvo venkas la armeon de Kirkoro, kaj Kirkor mem mortas sur la batalkampo. Post la batalo Baladina senigas sin de Korvo, donante al li panopecon tranĉitan per venenita tranĉilo. Baldaŭ Korvo mortas en suferego, antaŭe avertante pri la regado de Baladina.

Baladina iĝas la reĝino. Kanceliero informas ŝin, ke laŭ tradicio la nova reganto devas solvi kelkajn juĝajn kazojn prezentitaj de ŝiaj regatoj. La unua estas la kazo de venen-mortigo prezentita de kuracistoj. Baladina estas devigita mortkondamni nekonatan murdinton. Sekvas la kazo de la murdo de Alina prezentita de Filono – ankaŭ tiam Baladina mortkondamnas nekonatan murdinton. La kastelon eniras la vidvino, la patrino de Baladina, blindigita de fulmo, kaj plendas pri sia filino, kiu malkonfesis la patrinon kaj forpelis ŝin el la kastelo dum ŝtormo. Tamen ŝi ne volas malkaŝi la nomon de sia filino kaj mortas en torturo. La malnobla filino estas Baladina-reĝino mem. La kanceliero ankoraŭfoje devigas ŝin verdikti pri mortpuno. Ĉi tiun trioblan punon efektivigas la Dio mem – li batas ŝin per fulmo kaj mortigas[3].

Roluloj redakti

 
Alina, pentraĵo de Leon Wyczółkowski, 1880
 
Gabriela Zapolska en la rolo de Koboĉjo, 1884

Realismaj roluloj redakti

  • Baladina (Balladyna) – la ĉefa (titola) heroino; la filino de malriĉa vidvino; dorlotata kaj favorata de sia patrino; senindulge strebanta al potenco; amatino de Karpeno; la edzino de Kirkoro; amimplikulino de Korvo, kiun ŝi mortigis; puninta sin per mortkondamno mortis frapita de fulmo. Ŝi havis nigran hararon, malhelajn okulojn kaj alabastran haŭton.
  • Alina – la pli juna fratino de Baladina. Ŝi estis honesta, bonkora kaj laborema knabino. Ĉiam preta ŝerci kaj rideti. Ŝi amis siajn patrinon kaj fratinon super ĉio. Dum la kolektado de framboj ŝi kolektis kruĉon da fruktoj, kiujn ŝi eĉ pretis fordoni al la fratino se tiu petus. Tamen ŝi estis murdita de Baladina. Alina estis tre bela. Ŝi havis longan oran harplektaĵon, gajajn bluajn okulojn kaj rozkolorajn vangojn.
  • Vidvino (Wdowa) – la patrino de Baladina kaj Alina; maljuna vidvino; forpelita el la kastelo; blindigita de fulmo; ŝi mortas post torturado ne volante malkaŝi la nomon de sia malbona filino, ĉar ŝi scias, ke tiamaniere ŝi kondamnus Balladinan al morto.
  • Kirkoro (Kirkor) – riĉa princo, kiu laŭ konsilo de ermito serĉas malriĉan, simplan knabinon kiel edzinon; li provis restarigi la gneznan tronon al la laŭleĝa reganto – Popjelo la Tria (la ermito); li mortas en la batalo kontraŭ la armeo de Baladina kaj Korvo.
  • Ermito (Pustelnik) – la Reĝo Popjelo la Tria; detronigita kaj forpelita el la kastelo fare de sia frato, kiu ordonis mortigi liajn infanojn kaj mem prenis la regadon en Gnezno; mortigita laŭ ordono de Baladina.
  • Karpeno (Grabiec) – filo de sakristano, ebriulo, amanto de Balladyna kaj amato de Goplana; kiel plorsaliko atestanta la krimon super Alina, kiel karo-reĝo gasto ĉe la geedziĝa festeno; mortigita de Baladina dum dormado.
  • Filono (Filon) – paŝtisto, tipa romantika heroo, senespere serĉanta la amon; li trovas mortan Alinan kaj enamiĝas en ŝin unuavide.
  • Korvo (Fon Kostryn) – ŝajnigas esti germana grafo, sed vere li estas filo de pendumito; kavaliro de Kirkoro, kiu devis zorgi pri Baladina dum lia foresto, sed fariĝas ŝia amanto kaj estas mortigita de ŝi.
  • Galono (Gralon) – sendito de Kirkoro, nenecese murdita de Baladina kaj Korvo.
  • Kanceliero (Kanclerz) – helpita al Baladina en juĝado de krimuloj.
  • Vavelo (Wawel) – kronikisto, parolanta kun la spektantaro en la epilogo; esploristoj pri literaturo vidis lin kiel personigon de Joachim Lelewel.
  • Kuracisto (Lekarz) – deklaris venenigon de Korvo.

Fantastaj roluloj redakti

  • Goplananimfa, reĝino de la lago Goplo, enamiĝis en Karpenon kiam ŝi savis lin eligante el la lago.
  • Fajreto (Skierka) – diligenta kaj laborema servisto de Goplana, danke al liaj sorĉoj Kirkoro enamiĝas en Alinan kaj Baladinan samtempe.
  • Koboĉjo (Chochlik) – ruza kaj malhonesta servisto de Goplana[3].

En Esperanto redakti

La dramo Baladina estis esperantigita de Lidia Ligęza kadre de projekto de Bjalistoka Esperanto-Societo, kiu ĉiujare eldonas la libron de la Nacia Legado. Ĝi estis prezentita la 5-an de septembro 2020 en Centro Ludoviko Zamenhof[4][5][6][7]. La eldonaĵon legis esperantistoj interalie en la Pola Instituto en Sofio, Bulgario[8] kaj Tunizio[9].

Adaptoj kaj surscenigoj de la verko redakti

 
Zofia Jaroszewska en la rolo de Baladina, Teatro Juliusz Słowacki en Krakovo, 1938
  • La opero de Goplana de Władysław Żeleński, verkita en 1896 por la libreto de Ludomił German, baziĝas sur la motivoj de Baladina.
  • Surbaze de Baladina, kreiĝis la adapto Balladyna 68 de Jeremi Przybora por Teatr Nieduży.
  • La plej fama teatra surscenigo de la dramo estis la spektaklo de Adam Hanuszkiewicz kun Anna Chodakowska en la Nacia Teatro en Varsovio – premiero en 1974.
  • En 1994, Jarosław Kiljan surscenigis en la Universala Teatro Baladinan en fabela formo – la ĉefan rolon ludis Dorota Landowska
  • En 1996 Hanuszkiewicz re-realigis Baladina, kaj Edyta Jungowska ludis la ĉefan rolon.
  • En 2009 aperis la unua filmo, moderna adapto de Baladina reĝisorita de Dariusz Zawiślak kun partopreno de la usona filmstelulino Faye Dunaway. La filmo estis farita por omaĝi la 200-an naskiĝdatrevenon de Juliusz Słowacki, kiu okazis la 4-an de septembro 2009.
  • En 2009 la kinoreĝisoro Dariusz Zawiślak kune kun la aktorinoj Anna Gorajek kaj Katarzyna Kreczmer registris sonlibron de Baladina kiel provlegon de la verko por moderna surscenigo. La albumo daŭras 4 horojn kaj 45 minutojn kaj estas aldono al la komikso Balladyna. Ĝi elŝutebla kiel mp3-dosiero en retejoj de sonbibliotekoj.
  • En novembro 2018 okazis la brita premiero de Baladina ĉe la londona Drayton Arms Theatre, kun aktorino Anna Krauze en la titola rolo. Emma Blacklay-Piech reĝisoris la teatraĵon en traduko de profesoro Bill Johnston.

Referencoj redakti

  1. Balladyna, Gazeta Wyborcza
  2. Prezydent: w przyszłym roku będzie czytana „Balladyna”, TVP Parlament, 07.09.2019
  3. 3,0 3,1 Balladyna (eld. 1839) ĉe Polona.
  4. Baladina – Nacia Legado en Esperanto, la retejo de Bjalistoka Esperanto-Societo
  5. Juliusz Słowacki: Baladina. Tragedio en 5 aktoj. Tradukis Lidia Ligęza. Bjalistoko – Lublin – Świdnik 2020
  6. Nacia Legado de Baladina en Bjalistoko Arkivigite je 2020-07-14 per la retarkivo Wayback Machine, evento ĉe la retejo de Prezidanto de Pollando
  7. Dramo de Słowacki en nova traduko, La Ondo de Esperanto
  8. Nacia Legado en la Pola Instituto en Sofio. Arkivita el la originalo je 2020-09-30. Alirita 2020-09-06.
  9. Nacia Legado en Hammamet, Tunizio. Arkivita el la originalo je 2020-09-30. Alirita 2020-09-06.

Eksteraj ligiloj redakti