Balatonfőkajár
Balatonfőkajár estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonalmádi. La loknomo emfazas tion, ke la vilaĝo troviĝas ĉe kapo de Balatono.
Balatonfőkajár | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8164 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 339 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 1′ N, 18° 13′ O (mapo)47.020518.210788888889Koordinatoj: 47° 1′ N, 18° 13′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 21,92 km² (2 192 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balatonfőkajár [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 1460
- Poŝtkodo: 8164
- Telefonprefikso: 88
Situo redakti
Balatonfőkajár situas sur ebenaĵo, 4 km-ojn for de Balatono, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Veszprém-Lepsény.
Historio redakti
Dum la romianoj estis tie vojo. La unua mencio devenis el 1050. Dum jarcento la kampoj apartenis al abatejo de Pannonhalma. La ekleziuloj komencis kulturi vinberojn. En 1242 la tataroj bruldetruis la vilaĝon, la loĝantoj rifuĝis al la proksima marĉo. La nova vilaĝo konstruiĝis ĝuste sur la neniigita marĉo. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva. En 1873 18 da fiŝistoj mortis en la glacia Balatono. En 1944 la fronto daŭris longe, la Ruĝa Armeo devis okupi la vilaĝon 7-foje. Ĉiuj domoj ruiniĝis, estis multe da mortintoj, ankaŭ civiloj.
Vidindaĵoj redakti
- postbaroka Kalvinana preĝejo (Balatonfőkajár) de 1794 kun mezepoka origino
- muzeeto
- vico da vinkeloj