Banatski Despotovac
Banatski Despotovac, serbe Банатски Деспотовац, (pli frue Ернестовац [Ernestovac]), hungare Ernőháza (ĝis 1899 Ernesztháza,) germane Ernsthausen estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin. La nuna serba nomo por la vilaĝo estas derivita de la serba vorto "despoto" (Mezepoka verdiktotitolo), dum la vorto "banatski" rilatas al ĝia loko en la regiono de Banato kontraste al la urbo Despotovac situanta en okcidenta Serbio. La hungara kaj germana loknomo venis de martiro Ernő Kiss (general-leŭtenanto).
Banatski Despotovac | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
vilaĝo cadastral municipality of Serbia (en) vd | |||
Administrado | |||
Lando | Serbio | ||
Provinco | Vojvodino | ||
Poŝtkodo | 23242 | ||
Aŭtokodo | ZR | ||
Telefonkodo | (+381) 023 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 291 (2011) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 22′ N, 20° 40′ O (mapo)45.36527777777820.664166666667Koordinatoj: 45° 22′ N, 20° 40′ O (mapo) | ||
Alto | 53 m | ||
Areo | 50 km² (5 000 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Banatski Despotovac [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 50 km²
- Supermara alteco: 53 m
- Loĝantaro: 1291 en 2011
- Poŝtkodo: 23242
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
redaktiBanatski Despotovac situas sur ebenaĵo en norda parto de la lando.
Historio
redaktiDum la longa turka dominado tiu ĉi teritorio senhomiĝis. La vilaĝo estis fondita dum aŭstra administracio en 1822 (laŭ aliaj fontoj en 1828) kiel Ernsthausen fare de ŝvaboj. Ĝis 1849 la bienoj apartenis al la supre menciita Ernő Kiss. La kirko estis konstruita en 1884. En 1910 vivis en Ernőháza 2206 homoj (1981 germanoj, 100 hungaroj, 97 rumanoj), tiam administre la vilaĝo apartenis al departemento Torontál, al distrikto de Nagybecskerek. Post Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Post la 2-a mondmilito la ŝvaboj estis forigitaj, samtempe alvenis serboj ekzemple el Bosnio. En 2002 loĝis en Banatski Despotovac preskaŭ senescepte serboj.
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio
- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2013-05-18 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- mapo